baloti estas abdiki
|
balotkampanjo kostas multe pli ol kiom honesta homo povas pagi
|
balotu por la homo, kiu plej malpli promesas ; li estos la malplej seniluziiga.
|
bankismo estis koncipita en maljusteco kaj naskita en peko. Bankistoj posedas la Teron. Forprenu ĝin el ili, sed lasu al ili la povon krei monon, kaj per plumstreko ili kreos sufiĉe da mono por reaĉeti ĝin. Nepre, forprenu tiun povon el ili kaj ĉiuj grandaj riĉaĵoj, kiel la mia, malaperos kaj ili devas malaperi ĉar tiu mondo estus pli feliĉa kaj pli bona por loĝi. Sed, se vi deziras resti kiel sklavoj de bankistoj kaj pagi la koston de via skalveco, lasu ilin daŭrigi kreadon de mono.
|
banko estas ejo, kie oni ludonas pluvombrelon dum vetero belas, kaj petas vin redoni ĝin kiam ekpluvas
|
banko estas loko, kiu pruntedonos monon al vi se vi pruvas ne bezoni ĝin
|
barometro. Inĝenia ilo, kiu indikas kian veteron ni estas havanta
|
batali kontraŭ si mem estas la plej malfacila batalo; venki sin mem estas la plej bela venko
|
baza esploro estas, kion mi faras, kiam mi ne scias kion mi estas faranta
|
bedaŭrinde ĉiuj homoj, kiuj scias kiel gvidi la landon, estas tre okupitaj stirante taksiojn aŭ tondante harojn
|
bedaùrinde, eblas enamiĝi okdekjare. Ĝuste mi skribas por forigi tiun ideon
|
bedaŭrinde, hodiaŭ, sur la scenejo de la mondo, ni okcidentuloj estas ambaŭ la nuraj ĉefroluloj kaj la nuraj spektatoroj, kaj tiel, pere de niaj televidiloj kaj ĵurnaloj, ni aŭskultas nur niajn argumentojn kaj sentas nur nian doloron
|
Beleco estas en la okuloj de kiu rigardas
|
beleco utilas al virinoj por esti amataj de viroj; stulteco por ilin ami
|
Berlusconi estas unu el tiaj malsanoj resanigitaj per vakcino. Por resanigi el Berlusconi oni bezonas bonan injekton de Berlusconi
|
bezono leĝon ne obeas
|
bibliofiloj posedantaj bibliotekon plenan de libroj, kies ili turnas neniun paĝon, povas esti komparataj kun eŭnukoj en haremo
|
bigamio estas havi troan edzon . Monogamio estas la samo
|
blinda kaj firmega sendisciplino en ĉiu momento estigas la realan forton de ĉiuj liberaj homoj
|
bona afero pri normoj estas ke ekzistas tiom da ili por elekti
|
bona homo estas inteligenta, kaj malbona homo estas, krome, stulta. Moralaj kaj intelektaj ecoj iras kune
|
bona recenzo fare de la kritikistoj estas nur alia prokrasto de ekzekuto
|
bona vortaro estas spegulo kie, se oni scipovas serĉi, oni trovas kion oni jam suspektis
|
bone pripensite, estas du tipoj de homoj en tiu mondo. Tiuj, kiuj restas hejme kaj tiuj, kiuj ne restas
|
bonega konsilo estas kredi nur kion artisto faras, prefere al tio, kion li diras pri sia verko
|
bono kapablas rezisti malvenkojn, malbono ne
|
bonŝance estas Bush por defendi demokration!
|
bonvivi kaj bonmorti estas unu kaj sama ekzercado
|
bonvole pardonu min se mi nomas vin sinjoroj, sed mi ne tre bone konas vin
|
borso estas ejo, kie stultuloj estas disigitaj el sia mono
|
Bradley Manning devus esti konsiderata kiel heroo. Li faras tion, kion honesta, deca civitano devus fari: permesi al la loĝantaro scii kion la registaro, tio estas la personoj, kiuj regas, estas farantaj. Kompreneble ili volas konservi tion sekreta
|
Britio estas la nura lando, kie manĝaĵo estas pli danĝera ol sekso
|
Britio kaj Usono estas du landoj dividitaj de komuna lingvo (George Bernard Shaw)
|
burokratio estas giganta mekanismo mastrata de pigmeoj
|
burokratismo: malfacilaĵo por ĉiu solvo
|