Logos Multilingual Portal

Select Language

a b c ĉ d e f g ĝ h i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v

rajtoj aŭtomate kreskas por tiu, kiu ĝuste plenumas siajn devojn
Mohandas Karamchad Gandhi
reale mi ne multe fidas statistikojn. Homo, kun sia kapo en varmega bakujo kaj siaj piedoj en kongelujo, havas statistike averaĝan korptemperaturon
Charles Bukowski
realeco estas tio, kion la plejmulto vidas kiel realeco
Jorge Luis Borges
realo estas iluzio pro manko de alkoholo
Anonymous
realo estas la plej ruza el malamikoj. Ĝi lanĉas siajn atakojn sur punktoj de nia koro kie ni ne atendis, kaj kie ni ne estis preparinta la defendon
Marcel Proust
realo estas nur iluzio, kvankam tre longedaŭra
Albert Einstein
realo estas tio, kio, kiam vi ĉesas kredi ĝin, ne foriĝas
Philip K. Dick
reformisto estas homo, kiu navigas tra kloako en boato kun vitra fundaĵo
James J. Walker
registaro estas la nura boato, kiu likas desupre
James Reston
registaroj neniam lernas. Sole homoj lernas
Milton Friedman
reklamado estas arto krei kompletajn mensogojn el duonveroj
Edgar Shoaff
reklamado povus esti priskribita kiel la scienco haltigi la homan inteligenton dum la tempo necesa por melki el ĝi monon
Stephen Leacock
reklamo ĉiam kunligas senutilecon kun plaĉo
Ennio Flaiano
rekompence por longa suferado, fine oni povas morti kvazaŭ hundo
Cesare Pavese
religio ekzistas, ekde kiam la unua maliculo renkontis la unuan stultulon
Voltaire
religio estas la majstro-verko de animala trejnado, ĉar ĝi trejnas homojn pri maniero ili devos pensi
Arthur Schopenhauer
religioj estas la plej potencaj armiloj, kiujn Diablo ĉiam elpensis
Tino di Bacco
religioj, kiel lumvermoj, bezonas mallumon por brili
Arthur Schopenhauer
renkonto inter du eminentuloj estas kiel kontakto inter du kemiaĵoj : se reakcio okazas, ambaŭ transformiĝas
Carl Jung
retmesagxo ne povas esti makulita per larmo
José Saramago
revoj realiĝas; se ne estus tiel, naturo ne incitus nin revi
John Updike
revu kaj vi estos libera spirite, luktu kaj vi estos libera en la vivo
Ernesto Che Guevara
riĉaĵoj igas vin ne riĉa sed klopoda
Fernando de Rojas
riĉiĝu ni per niaj reciprokaj diferencoj.
Paul Valéry
rideto estas la plej mallonga distanco inter du personoj
Víctor Borge
ridetu, viaj dentoj ne taŭgas nur por manĝi aŭ mordi
Man Ray
rigardante kiel estas la patroj, ne estas rara malbonŝanco estado sen patro: kaj, rigardante la averaĝa kvalito de la filoj, ne estas rara malbonŝanco estado sen filoj
Lord Chesterfield
rilate la bestojn, ĉiuj homoj estas nazioj; por ili estas ĉiama Treblinko
Isaac Bashevis Singer