la aferoj, kiujn la plejmulto da homoj volas koni, ordinare estas ne tiuj, kiuj koncernas ilin
|
la aferoj, kiujn ni scias plej bone, estas tiuj, kiujn neniam ni lernis
|
la amikaj rilatoj elektas sin ne hazarde sed laŭ la pasioj, kiuj regas nin
|
la amlibero ne estas malpli sanktega ol la penslibero. Tio nune nomita adulto estas sama kiel antaŭe nomita herezo
|
la amo estas fumo formata el la vaporoj de sopiroj
|
la amo por la patrujo ne konas alies landlimojn
|
la analfabetoj de la dudekunua jarcento estos ne tiuj, kiuj ne kapablas legi kaj skribi, sed tiuj, kiuj ne kapablas lerni, mallerni kaj relerni
|
la antropomorfaj simioj kaj pavianoj ne parolas ĉar, se ili farus tion, la homoj devigus ilin labori
|
la arto estas kapitalinvesto; la kulturo, alibio
|
la baza ilo por la manipulado de realo estas la manipulado de vortoj
|
la baza leĝo de kapitalismo estas 'vi aŭ mi', ne 'vi kaj mi'
|
la bazaro estas loko, kie homoj povas trompi unuj la aliajn
|
la belaj okuloj estas nur tiuj, kiuj vin rigardas kun tenereco
|
la bele vestita homo estas tiu, kies vestojn oni neniam rimarkas
|
la Biblio nin instruas ami malamikojn kvazaŭ amikojn. Eble ĉar ili estas la samaj personoj
|
la blanka raso estas la kancero de la homa historio. Estas la blanka raso ununure -siaj idearo kaj inventoj- kiu elradikigas memstarajn civilizaciojn el ĉie kie ĝi etendiĝas, kiu difektas la ekologian ekvilibron de la planedo, kiu nune minacas la propran ekziston de la vivo.
|
la bonaĵo de la demokratio estas tio ĉi : ĉiu povas paroli sed ne bezonas aŭskulti
|
la bono publika konsistas el multaj malbonoj privataj
|
la Brita Imperio estis kreita sekve de generacioj da malesperantuloj, kiuj traveturis la mondon serĉante decan manĝadon
|
la britoj instinkte admiras iun ajn homon, kiu ne havas talenton kaj kiu estas modesta pri ĝi
|
la ĉefa celo por edukisto estas formi aŭtodidaktojn
|
la ĉefa danĝero de vivo estas ke oni povas preni troon da singardoj
|
la ĉefa paŝo por bone lerni estas la reciproka amo inter instruanto kaj lernanto
|
la ĉefa pruvo de la vera grandeco de homo kuŝas en ties percepto pri sia malgrandeco
|
la celo eblas pravigi la rimedojn tiel longe kiel estas io, kio pravigas la celon
|
la celo estas foriri
|
la celo mem de ekzistado estas akordigi la luman opinion, kiun ni tenas pri ni mem, kun la malbelegaj aferoj, kiujn pensas la aliuloj pri ni
|
la celo ŝprucas el la rimedoj kiel la arbo ĝermas el la semo
|
la civilizada grado de iu socio povas esti juĝata per eniro en ĝiajn malliberejojn
|
la civitanoj estas sonditaj pri sia opinio tiom ofte, ke ili perdis iun ajn opinion
|
la daŭro de pasio estas proporcia al la rezisto, laŭ kiu oponis la amata virino
|
la demokrataj partianoj diras, ke registaro vin plilertigos, plialtigos, pliriĉigos kaj malaperos la trudherbojn el via gazono. La respublikaj partianoj diras, ke registaro ne funkcias, kaj tiam ili sin faras elektitaj por tion pruvi
|
la demokratio starigas la baloton de nekompetenta plimulto por la nomumo de koruptita malplimulto
|
la deziro riĉiĝi estas unu el la plej diskonataj kaŭzoj de malriĉeco
|
la dia lumo blindigas la mondon anstataŭ prilumi ĝin
|
la diferenco inter demoktatio kaj diktaturo estas ke en demokratio vi balotas unuatempe kaj ricevas ordonojn iom poste; en diktaturo vi ne malŝparas vian tempon balotante
|
la distingo inter estinteco, estanteco kaj estonteco estas nur obstine persista iluzio
|
la du plej belaj vortoj en la angla lingvo estas: 'ĉeko ĉi-kune'
|
la edzeco-ĉenoj estas tiel pezaj ke necesas du personoj por ilin porti; kelkfoje tri
|
la ekzisto de senlaborulo estas neado de la rajto eĉ pli malbone vivi ol morti
|
la embaraso de la homaro estas, ke la stultuloj estas plenaj je certaĵoj kaj la inteligentuloj estas plenaj je duboj
|
la embaraso en tiu lando estas, ke estas tro multe da politikistoj, kiuj kredas per konvinko bazita sur eksperimento, ke vi povas ĉiam mistifiki ĉiujn homojn
|
la entuta homo estas kondiĉata al produktiva agmaniero de la labororganizado, kaj ekster la fabriko li konservas la saman haŭton kaj saman kapon
|
la erao de prokrastado, de duonrimedoj, de kvietigaj kaj konsternaj elturniĝoj, de malfruoj, alvenas al sia fino. Anstataŭ ni eniras epokon de konsekvencoj
|
la erotik-reklama socio, en kiu ni vivas, strebas organizi la deziron, disvolvi ĉi tiun ĝis neaŭditaj proporcioj, dum ke ĝi konservas kontentigon en privata sfero. Por ke socio funkciu, por ke konkuro daŭru, necesas ke deziro kresku, ke ĝi etendiĝu kaj voru la vivon de homoj
|
la esenco de matematiko troviĝas en ĝia libereco
|
la espero de malhonestaj profitoj estas la komenco de perdiĝo
|
la estonteco de infanoj estas ĉiam hodiaŭ. Morgaŭ estos tro malfrue
|
la estonteco estas la nura speco de havaĵo, kiun la mastroj bonvole koncedas al la sklavoj
|
la evoluo de la homa raso ne estos elfarata en la dek mil jaroj kiel por dombestoj, sed en la miliono da jaroj kiel por sovaĝbestoj, ĉar homo estas kaj estos ĉiam sovaĝa besto
|
la fakto, ke ekzistas diversaj lingvoj estas unu el la plej grandaj misteroj de la homaro
|
la fino de saĝeco estas sonĝi sufiĉe alte por perdi sonĝon serĉante ĝin
|
la fremdulo estas en ni. Kaj kiam ni fuĝas aù batalas kontraù la fremdulo, ni luktas kontraù nia propra nekonscio
|
la frenezuloj malfermas vojojn, kiuj poste estas trairataj de la sanuloj
|
la ĝoja venkito estas la gajnanto
|
la granda diferenco inter sekso pagata kaj sekso senpaga estas ke kutime la pagata kostas malpli
|
la granda merito de socio estas ke ĉi tiu estimigas solecon al ni
|
la granda principo de edukado estas prediki pere de ekzemplo
|
la grandaj amoj ekas laŭ tre preciza maniero ; tuj post kiam vi vidas ŝin, vi vin demandas : kiu estas tiu idiotino?
|
la grandaj eventoj de la mondo okazas en la cerbo
|
la grandaj nacioj ĉiam agadis kvazaŭ gangsteroj, kaj la malgrandaj kvazaŭ prostituitinoj
|
la grandeco de nacio kaj sia morala progreso povas esti mezuritaj laŭ la maniero trakti siajn bestojn
|
la hieraŭaj krimuloj estas la nunaj sinjoroj kaj la nunaj krimuloj estas la morgaŭaj sinjoroj
|
la Hispana ne estos vera kultura lingvo, ĝis kiam scienco estos verkita en la Hispanan
|
la homa animo neniam aperas tiel forta kaj nobla ol kiam ĝi rezignas pri venĝo kaj aŭdacas pardoni ofendon
|
La homa estulo estas la Tero, kiu vojiras
|
la homa historio, inter saviĝo kaj perdiĝo, estas ambigua. Eĉ ni nescias ĉu ni regas nian destinon.
|
la homa memoro estas mirinda ilo sed erariga
|
la homa specio disponas pri vere efika armilo : la rido
|
la homa specio ne povas toleri tro da realeco
|
la homaro devas meti finon al la milito, aŭ la milito metos finon al la homaro
|
la homo kultivas mil rozojn ne trovante en ili kion li serc'is; kaj li povus g'in trovi en ununura rozo
|
la homo, kiu klopodas aĉeti simpation per bonvolaĵoj, seniluziiĝas pro la homa maldankemo
|
la homo, kiu legas tute nenion, estas pli klera ol tiu, kiu legas nenion krom ĵurnaloj
|
la homo, kiu perdas sian honoron pro negoco, perdas ambaŭ negocon kaj honoron
|
la homo, kiu rigardas la mondon same je la kvindeka jaro kiel je la dudeka jaro, malŝparis tridek jarojn de sia vivo
|
la homoj estas herooj nur kiam ili ne povas fari alimaniere
|
la homoj povas esti ordigataj en tri kategorioj : tiuj kiuj penlaboras ĝis morto, tiuj kiuj atendenuas ĝis morto, kaj tiuj kiuj enzorgiĝas pri sia morto
|
la indiferenteco, la malkuraĝeco kaj la oportunismo de civitanoj mortigas demokratiojn multe pli ol tiranoj aŭ diktatoroj
|
la indiĝenaj popoloj estas la morala rezervo de homaro
|
la interna paco estas fundamenta por kontraŭi la terurmesaĝojn, per kiuj la grandaj profitoj strebas incitegi ĉies vivon
|
la kapablo de ĝusta observo ordinare estas nomata cinikismo de tiuj, kiuj ne havas ĝin
|
la kastilia lingvo estas la mondlingvo por la Amerika indianaro
|
la kiso estas genia rimedo kiu malpermesas geamantojn babili multegajn ŝtultaĵojn
|
la kolosoj de Interreto pli kaj pli fariĝas la ekskluzivaj perantoj inter produktistoj kaj konsumantoj
|
la kono progresas ĉar ni povas nin bazi sur laboro de grandaj geniuloj, kiuj antaǔiris nin
|
la konscienco estas la ena voĉo, kiu avertas nin, ke iu povus nin vidi
|
la konstitucio estis farita por protekti la homojn kontraŭ la danĝeroj de bonaj intencoj
|
la kredemo de amo estas la plej fundamenta fonto de aŭtoritato
|
la kresko de evolulandoj dependas de la malarmo
|
la kristana decido konsideri la mondon malbela kaj malbona igis la mondon malbela kaj malbona
|
la kristana religio tia, kia ĝi estas organizata en siaj eklezioj, estis kaj plue estas la ĉefa malamiko de morala progreso en la mondo
|
la krizo konsistas precize en la fakto, ke la malnova mondo estas mortanta, kaj ke la nova ne povas ankoraŭ naskiĝi
|
la kvalito de libro dependas de la leganto
|
la laboristo des pli malriĉiĝas, ju pli da riĉoj li produktas
|
la laboro estas la rifug'ejo por tiu kiu havas nenion pli bonan por fari
|
la laborulo iĝas ia varo des malpli multekosta, ju pli da varoj li produktas
|
la lasta iluzio estas kredi ke ĉiujn iluziojn oni perdis
|
la lasta tago de la jaro ne estas ja la lasta tago de la tempo
|
la leporo ŝatas polenton. Tion diras la kuiristo
|
la lernejo kiel rimedo de edukado por mi estis simple malpleno
|
la libera disvolviĝo de ĉiu estas la kondiĉo por la libera disvolviĝo de ĉiuj
|
la libereco de demokratio estas ne sekura, se la popolo toleras kreskon de privata povo ĝistiapunkte ke ĝi iĝas pli forta ol ilia demokrata ŝtato
|
la libro estos la savo de la homaro
|
la libro, kiu enhavis la tutan konon de la libroj petegis ne esti ronĝita de muso. Kaj la muso ridis
|
la limoj de mia lingvo estas la limoj de mia mondo
|
la lingvo estas la haŭto de la animo
|
la lukto de homo kontraŭ povo estas la lukto de memoro kontraŭ forgeso
|
la mafio estas iu negoco kiel aliiu, kun la diferenco, ke tempaltempe ĝi pafas per armiloj
|
la mafio estas ne ekskluzive italia problemo nek afero de malfruiĝintaj kamparanoj aŭ de subevoluo en la suda Italio, sed eŭropa problemo
|
la majesta egaleco de la leĝoj malpermesas kaj al riĉuloj kaj al malriĉuloj kuŝi sub pontoj
|
la malbonaj libroj estigas malbonajn kutimojn kaj la malbonaj kutimoj estigas bonajn librojn
|
la malbono, kiun ni faras, ne altiras al ni tiom da persekuto kaj malamo kiel niaj bonaĵoj
|
la malbonuloj ekzistas ĉar estas bonuloj; eliminu la bonulojn kaj la malbonuloj ankaŭ malaperos iom post iom
|
la malfeliĉo de la kapitalismo estas la kapitalistoj kiuj, preskaŭ ĉiam bonegaj ene de siaj entreprenoj, ekster ili ofte estas obtuzaj, enuigaj imbeciloj kaj kelkfoje eĉ pli aĉaj
|
la malmulton, kiun mi scias, mi ŝuldas al mia nescieco
|
la malo de civilizita popolo estas popolo kreema
|
la malpermeso de incesto ne aplikiĝas por memamo
|
la marko de nematura homo estas ke li deziras noble morti por kaŭzo, dum la marko de matura homo estas ke li deziras humile vivi por kaŭzo
|
la memoro de ĉiu homo estas ties privata literaturo
|
la memoro, kiun lasas libro, estas pli grava ol la libro mem
|
la mezbona instruisto diras; la bona instruisto eksplikas; la supera instruisto demonstras; la superega instruisto inspiras
|
la monda ekonomio estas la plej efika esprimo de la organizata krimado. Internaciaj organizoj, kiuj kontrolas monojn, merkatojn kaj krediton, praktikas terorismon kontraŭ malriĉaj landoj kaj kontraŭ malriĉuloj de ĉiuj landoj per profesia indiferenteco kaj senpuneco, kiuj humiligas la plej spertan el bombĵetantoj
|
la mondo devus ridi pli, sed nur post la manĝado
|
la mondo estas atestanto de terura krimo kontraŭ la homaj rajtoj en Gaza Sektoro, kie miliono kaj duono da homoj estas malliberigataj kun preskaŭ neniu alirejo al la ekstera mondo. Tuta loĝantaro estas brutale punita
|
la mondo estas destinita por iĝi pli kaj pli komika, tial humuristoj estas la veraj antaŭvenantoj de la estonta civilizacio
|
la mondo estas ne vera, sed ĝi estas reala
|
la mondo estas plena de mirindaj libroj, kiujn legas neniu
|
la mondo havas la strukturon de la lingvo kaj la lingvo havas la formon de la menso
|
la mondo ne estas spektaklo, sed batalkampo
|
la mondo progresas dank' al neeblaĵoj, kiuj estis realigitaj
|
la morala temo ekzistas antaŭ longe, sed nun ĝi iĝis la plej grava politika temo ĉar de ĝia solvo dependas la reakiro de fido je institucioj, la efektiva landa regebleco kaj la subteno de demokrata reĝimo
|
la mortintoj estas pli multaj ol la vivantaj, ilia nombro pligrandiĝas. La vivantoj iĝas malmultaj
|
la morto estas stato de perfekteco, la nura atingebla de mortulo
|
la neeblaj aferoj estas pli facilaj ol la malfacilaj
|
la neforgeseblaj tagoj en la vivo de homo estas kvin aŭ ses entute. La aliaj estas nur kromaj
|
la nescio estas pli proksima al la vero ol la antaŭjuĝo
|
la nuna muziko estas direktata de bankieroj kaj kontistoj: estas inklino absolute batalenda
|
la nuntempaj Donkiĥotoj ne batalas kontraŭ sed por ventomuelejoj
|
la nura feliĉo, kiun oni havas, venas el tio, kion oni donas
|
la nura funkcio de la ekonomiaj antaŭvidoj estas ŝajnigi astrologion respektinda
|
la nura grava afero, kiam ni foriros, estos la postsignoj de amo, kiujn ni forlasos
|
la nura maniero protekti sian kulturon estas akcepti endanĝerigi ĝin
|
la nura maniero resti sana estas manĝi kion ni ne volas, trinki kion ni ne ŝatas kaj fari kion ni preferus ne fari
|
la nura rimedo por ne konigi al la aliaj siajn proprajn limojn estas neniam preterpasi ilin
|
la nura solida kaj daŭra paco inter viro kaj ties edzino estas, sendube, la separo
|
la nura tempo, dum kiu mia edukado estis interrompita, estis kiam mi estis al la lernejo
|
la nura tendenco de la moderna kinarto estas akiri amason da mono
|
la nura vera progreso estas lerni erari per si mem
|
la nuraj statistikoj, kiujn vi povas fidi, estas tiuj falsitaj de vi mem
|
la okcidenta scienco sukcesis pasi de facilo al malfacilo nur pere de malutilo
|
la organizo de la usona socio estas sistemo intermiksata de duon-monopoloj tutevidente korupteblaj, de elektantaro tutevidente miopa, trompata de amasinformiloj tutevidente falsaj
|
la originalo estas malfidela al la traduko.
|
la perfekta amaventuro estas tiu, kiu tute traktiĝas perpoŝte
|
la persono kiun oni plej timas kontraŭdiri estas oni mem
|
la petata konsilo estas ĝenerale ne bonvena kaj tiu ne petata evidente impertinenta
|
la piedirado estas la plej bona kuracilo por la homo
|
la plej alta heroeco kaj por homo kaj por popolo estas scii alfronti ridindiĝon
|
la plej alta tasko de homo estas forpreni bestojn el la krueleco
|
la plej belaj vortoj estas ne 'mi amas vin' sed 'tio estas benigna'
|
la plej bona afero por la riĉuloj estas batalo inter la malriĉuloj
|
la plej bona aĵo pri la estonto estas ke ĝi okazas po unu tago samtempe
|
la plej bona argumento kontraŭ demokratio estas kvinminuta konversacio kun averaĝa voĉdonanto.
|
la plej bona donaco de naturo al la homo estas la mallongeco de ties vivo
|
la plej bona fikcia parto de romanoj estas averto pri nerealeco de roloj
|
la plej bona maniero por ĝui grandan liberon estas koncesii grandan liberon al aliaj
|
la plej bona maniero por lerni, kiel fari filmon, estas fari iun
|
la plej bona maniero por sin trompi estas opinii sin pli ruza ol la aliaj
|
la plej danĝera manĝaĵo estas edziĝkuko
|
la plej ekscita perverseco de vivo: la neceso plenumi ion en malpli da tempo ol tiu, kiu estus vere konsentata por fari ĝin
|
la plej estimataj aĵoj en la vivo ne estas akiritaj pere de mono
|
la plej evidenta signo ke oni trovis veron estas la interna paco
|
la plej facile trompebla persono estas si mem
|
la plej generema periodo de pesimismo devenas de la dudekunua jaro aŭ cirkaŭe, kiam la unua provo estas farita por traduki sonĝojn en realecon
|
la plej granda altiro por ni ĉiuj estas la pasinteco, ĉar tio estas la nura afero kion ni konas kaj amas vere
|
la plej granda el la aferoj donitaj de saĝeco por atingi vere feliĉan vivon estas sendube la posedo de amikeco
|
la plej granda feliĉo de la vivo estas la konvinko esti amata pro oni mem aŭ pli precize malgraŭ oni mem
|
la plej granda krimo de la homo estas esti naskiĝinta
|
la plej granda obstaklo de kompreno de artaĵo estas la provo por kompreni ĝin
|
la plej granda perfortvehiklo en la hodiaŭa mondo estas Usona Registraro
|
la plej granda provizisto de perforto en la mondo nuntempe : mia propra registaro
|
la plej grandaj animoj kapablas la plej grandajn malvirtojn same kiel la plej grandajn virtojn
|
la plej grava libro por komunisto, kiel mi, estas la Biblio
|
la plej kruela venĝo de virino estas resti fidela al viro
|
la plej malaminda aĵo estas ne simple morti, sed voli morti ne trafante tion
|
la plej malbona aĵo, kiu povas okazi al geniulo, estas esti komprenata
|
la plej malbona nescio estas tiu pri la propra nescio
|
la plej malbona speco de netoleremo apartenas al tio, kion oni nomas racio
|
la plej malbonaj malfacilaĵoj de homo komencas kiam li kapablas agi kiel li ŝatas
|
la plej malnovaj kaj mallongaj vortoj - 'jes' kaj 'ne' - estas tiuj, kiuj neprigas la plej grandan pripenson
|
la plej popola penŝpariga maŝino, nuntempe, estas ankoraŭ edzo plenriĉa
|
la plej riĉa homo estas tiu kies plezuroj estas la plej malmultekostaj
|
la plej solida plezuro de ĉi tiu vivo estas la vana plezuro de la iluzioj
|
la plej vera parto de ĵurnalo estas la reklamo
|
la plejbonon de la vivo oni ne serĉas, sed trovas
|
la plejgravaĵo en komunikado estas aŭdi tion, kio ne estas dirata
|
la plejmulto da homoj ne volas naĝi, ĝis ili scipovas tion
|
la plejmulto de homoj ne nur akceptas perforton, se ĝi estas elfarata de legitimaj aŭtoritatoj, sed ankaŭ ili rigardas perforton kontraŭ kelkaj kategorioj de homoj kiel esence legitiman, negravas, kiuj elfaras ĝin
|
la plejparto de la homoj preferus morti ol pensi; fakte ili tion faras
|
la plezuro vivi senprobleme valoras la problemon vivi senplezure
|
la plimulto da regatoj pensas ke ili estas regatoj ĉar la regestro estas regestro; nepre, ili ne konscias, ke vere la regestro estas regestro ĉar ili estas regatoj
|
la poeto valoras tion, kion valoras ties plej bona poemo
|
la politika maldekstro estas malbono, kiun nur la ĉeesto de la dekstro igas elteneblan
|
la politika maldekstro havas ne eĉ la plej etan ideon pri la mondo, en kiu ĝi vivas
|
la politikisto estas akrobato : li staras ekvilibre, asertante la malon de tio, kion li faras
|
la popolaj klasoj havas neniun alian mision ol doni la bonan ekzemplon
|
la popolo ne lasos vin vivi kiel vi deziras sed, se vi estas sufiĉe forta, vi almenaŭ ne devos vivi kiel ili deziras
|
la posedantoj de ĉi tiu lando scias la veron: tio nomiĝas la usona sonĝo, ĉar vi devas esti dormanta por kredi tion
|
la prezo pagenda por entrepreni profesion aŭ alvokiĝon estas koni intime ĝian aĉan flankon
|
la problemo de akuratulo estas, ke neniu estas tie por taksi tion
|
la proporcio de legokapabluloj kompare al la nombro de analfabetoj estas konstanta, sed hodiaŭe la analfabetoj scias legi
|
la propra funkcio de homo estas vivi, ne ekzisti. Mi ne malŝparos miajn tagojn por provi daŭrigi ilin. Mi uzos mian tempon
|
la publiko havas nesatigeblan scivolon por koni ĉion, krom kio estas koninda
|
la radika kialo de la kresko de la popola nescio estas la fakto ke, ĉiuj scipovas legi kaj skribi
|
la rajtoj de bestoj antaŭvenas tiujn de religioj
|
la reala vojaĝ-malkovro konsistas ne en tio, ke ni trovu novajn teritoriojn, sed ke ni havu novan rigardon
|
la rememoroj, kiujn ni havas unuj pri la aliaj, eĉ en la amo, estas malsamaj
|
la riĉaĵo de malriĉuloj estiĝas de iliaj gefiloj, tiu de riĉuloj de iliaj gepatroj
|
la salajro de la ĉefestro de granda entrepreno estas ne rekompenso atribuita por realigaĵo. Ofte ĝi estas en la naturo de varmkora gesto fare de la ulo por si mem
|
la samaj vortoj, elparolataj de malsamaj buŝoj, akiras malsamajn signifojn, inkluzive antitezajn
|
la satuloj, la feliĉuloj ne amas; ili ekdormas sur la kutimo
|
la sekreto de feliĉo estas cedi al tentoj
|
la sekreto de la sukceso estas la sincereco. Se vi atingas ŝajnigi ĝin, vi jam sukcesis
|
la sekreto de sukceso estas honesteco kaj justa agmaniero. Se vi povas ŝajnigi ambaŭ, vi ekhavis ĝin
|
la sekreto plej malfacile gardebla estas la opinio kiun ni havas pri ni mem
|
la signo de sensperta homo estas ne kredi je ŝanco
|
la ŝlosilo por konstrui superstelul(in)on estas silentigi lin (aŭ ŝin). Riveli artiston al la publiko povas esti detrui lin. Vidi la veron profitas al neniu
|
la ŝnuroj, kiuj alligas la respekton de unuj por la aliaj, ĝenerale estas ŝnuroj de neceseco
|
la sola afero kiu disigas homon de tio, kion li volas de la vivo, estas nur la emo provi, la forto voli kredi, ke tio estas ebla
|
la sola ĝojo en la mondo estas komenci. Vivi estas bele, ĉar vivi estas komenci ĉiam, ĉiumomente
|
la sola lukto, kiun oni perdas, estas tiu, kiun oni delasas
|
la sola maniero evoluigi la senton pri respondeco en la personoj estas konfidi al ili respondecojn
|
la sola maniero, laŭ kiu reportero devus rigardi politikiston, estas de supre malsupren
|
la sola tirano, kiun mi akceptas en tiu mondo, estas mia 'interna voĉeto'
|
la solaj kiuj estas ĉiam revenantaj de ĉie estas tiuj, kiuj neniam ajn iris ien
|
la solaj utilaj respondoj estas tiuj, kiuj metas novajn demandojn
|
la sorto de popolo dependas de la stato de ties gramatiko. Ne estas granda nacio sen lingva ĝusteco
|
la statistikoj pri sano montras ke unu el kvar usonanoj suferas ian formon de mensmalsano. Pensu pri tri el viaj plejbonaj amikoj. Se ili bonsanas, do estas vi
|
la Ŝtato estas mi
|
la stelplena ĉielo super mi kaj la morala leĝo en mi
|
la strebado al perfekteco ofte baras plibonigon
|
la studo pri malsanoj tiom progresis, ke estas preskau' maleble trovi iun komplete sanan
|
la stulteco de homoj devenas de fakto, ke ili havas respondon pri ĉio. La saĝeco de romano devenas de fakto, ke ĝi havas demandon pri ĉio.
|
la superega ideologio ĉiam estas la ideologio de la superega klaso
|
la svisoj fervoras pri purigado, eĉ monon ili senspurigas
|
la takto en aŭdaco estas scii ĝis kie oni povas iri sen troigi
|
la tasko de kulturaj homoj estas, precipe hodiaŭ, semi dubojn anstataŭ rikolti certaĵojn
|
la tasmanoj, kiuj neniam adultis, nun formortis
|
la teorio de komunistoj povas esti resumata en simpla esprimo: abolo de la privata proprieto, jen la tuto
|
la tero apartenas al siaj posedantoj, sed la pejzaĝo apartenas al tiu, kiu kapablas ĝin aprezi
|
la timo de soleco estas pli granda ol la timo de ligo, konsekvence oni geedziĝas
|
la tradukistoj estas kvazaŭ kiel pentristoj de portretoj : ili povas plibeligi la kopion, sed ĝi devas ankoraŭ nun simili al la originalo
|
la tre certa uzado estas majstro por paroli
|
la tuta celo de praktika politiko estas teni la loĝantaron alarmita kaj pro tio, avida esti gvidata al sekureco, minacante ĝin per senfinaj timigaĵoj, ĉiuj imagaj
|
la tuta historio de moderna indrustrio montras, ke kapitalo, se ne kontrolita, agos senskrupule kaj kruele por sinkigi la tutan laborulklason en stato de degenero pleja
|
la tuta mondo estas scenejo, kaj ĉiaj gehomoj estas nenio plu ol aktoroj: ili havas iliajn enirojn kaj elirojn
|
la tutan gloron de la mondo entenas unu maizgrajno
|
la tute religia karaktero de la moderna mondo estas kaŭzita de neĉeesto de frenezulejo en Jerusalemo
|
la tutmonda ekonomio estas hodiaŭ giganta kazino
|
la universala religio por la plejmulto de saĝaj homoj estas nenio krom futbalo
|
la unua afero, kiun devas fari virino volanta, ke viro sxin atingu, estas ekkuri
|
la unua duono de nia vivo estas fuŝata de niaj gepatroj kaj la dua de niaj infanoj
|
la unua kvalito de ŝtatisto estas ke li estu malrapida cerbe: tio estas ne ĉiam atingebla
|
la Unua Leĝo de Ĵurnalismo : plifirmigi la ekzistantajn antaŭjuĝojn, anstataŭ kontraŭdiri ilin
|
la unua mafio batalenda estas tiu en ĉiu el ni. Ni estas la mafio
|
la unua mito de entreprenregado estas ke ĝi ekzistas. Ĝia dua mito estas ke sukceso egalas kompetentecon
|
la unua revolucia ago estas nomi aĵojn per iliaj realaj nomoj
|
la unua simptomo de la morto estas nasko
|
la ununura rimedo protekti sian solecon estas ofendi ĉiujn, komencante de tiuj, kiujn oni amas
|
la venkoj kontraux virinoj estas la nuraj atingitaj fugxante
|
la vera celo de socialismo estas precize trapasi kaj antaǔeniri preter la predanta fazo de homa evoluo
|
la vera filozofio estas relerni vidi la mondon
|
la vera morala eleganteco konsistas en la arto maski siajn venkojn en malvenkojn
|
la vera spegulo de niaj paroloj estas la fluo de niaj vivoj
|
la vera universitato havas neniun precizan lokon. Ĝi posedas neniun propraĵon, pagas neniun salajron nek ricevas neniun materialaĵon. La vera universitato estas mensstato
|
la veron meritas diri nur tiu, kiu ne timas morti pro ĝi
|
la vidpunkto, laŭ la kiu kredanto estas pli feliĉa ol ateisto estas tiel absurda kiel la propagita konvinko, ke ebriulo estas pli feliĉa ol sobrulo
|
la virino estas donaco, kiu vin elektas
|
la virino, kies agmaniero indikas ke ŝi faros scenon, se la vero estas dirata al ŝi, petas esti trompata
|
la virino, kiu ne havas fortunon ĉe viroj, ne scias kiel fortuna ŝi estas
|
la virto de la gepatroj estas granda doto
|
la vivo ne estas tiu, kiun oni travivis, sed tiu, kiun oni memoras kaj tia, kian oni memoras por rakonti ĝin
|
la vojoj de lojaleco estas ĉiam rektaj
|
la vortaro estas la plej demokrata aĵo de la mondo. Estas la nura havaĵo, kiun ni komune posedas
|
la vortoj gravas, se ili estas malmultaj
|
la vortoj, kiuj ofendas, estas la hurlado de nia nesciado
|
labori estas malpli enuiga ol sin amuzi
|
laboro mallongigas la tagojn kaj plilongigas la vivon
|
laboro pli distancigas nin el tri grandaj malbonoj: enuo, malvirto kaj bezono
|
lando sen dokumenta filmarto estas kiel familio sen fotalbumo
|
lasu la aliulojn fanfaroni pri paĝoj, kiujn ili skribis; koncerne min, mi fieras pri tiuj, kiujn mi legis
|
lasu min diri al vi ion, kion ni, Israelanoj, riproĉas al Moseo : li kondukis nin tra la dezerto por alkonduki nin dum kvardek jaroj en la solan lokon de Mezoriento, kie ne estas petrolo
|
lasu min diri, riskante ŝajni ridinda, ke la vera revoluciulo estas gvidata de grandaj amsentoj
|
lasu min emisii kaj kontroli la monon de nacio, kaj mi zorgas ne pri kiu faras ĝiajn leĝojn
|
lasu vin gvidi de la infano, kiu vi estis
|
Lasvegaso ofendiĝus se oni komparus ĝin kun Wall-Street. En Lasvegaso la homoj scias, kio estas la probabloj. En Wall-Street ili manipulas la probablojn, dum vi borsludas
|
leĝa kiso neniam valoras rabitan kison
|
legantoj estas imagataj personoj kreitaj de fantazio de verkistoj
|
legi estas formo de feliĉeco
|
legi estas kiel traduki, ĉar la spertoj de du malsamaj personoj neniam estos identaj. Malbona leganto estas kiel malbona tradukanto. Por lerni legi en la ĝusta maniero klereco estas malpli grava ol instinkto
|
legi kaj esti scivolema estas sama afero
|
legi, kiel mi komprenas, signifas profunde pensi
|
lego estas por la menso kio ekzerco estas por la korpo
|
leĝoj estas araneaĵoj tra kiuj pasas grandaj muŝoj kaj kie la malgrandaj restas
|
lernejo estas la reklama agentejo, kiu kredigas al vi ke vi bezonas la societon tian, kia ĝi estas
|
lernejoj ne necese multe rilatas kun edukado... ili estas ĉefe porkontroladaj institucioj, kie bazaj kutimoj devas esti enplantitaj ĉe junuloj. Edukado estas io tre malsimila kaj malmulte okazas ĉe la lernejoj
|
lerni paroli estas lerni traduki
|
li estas malforta ĉar li ankoraŭ ne sufiĉe dubis kaj provis atingi konkludojn
|
li havas ĉiujn virtojn, kiujn mi malŝatas kaj neniun malvirton, kiun mi admiras
|
li hisis sian standardon alten ... por ne nepre rigardi ĝin
|
li, kiu amindumas sin mem, havas almenaŭ tiun avantaĝon : li ne riskas renkonti multajn rivalojn
|
lia konscienco estis pura; fakte li neniam uzis ĝin
|
liaj celoj estis strikte honorindaj, laŭdire; fakte estas : senigi virinon je ŝia riĉaĵo pere de geedziĝo
|
libera animo estas malofta, sed oni rekonas ĝin kiam trovata -ĉefe ĉar oni bone, tre bone sentas proksime aŭ kun ĝi
|
libereco estas altvalora, tiel altvalora ke oni devas ^gin porciumi
|
libereco estas kiel poezio : ĝi ne bezonas adjektivon, estas libereco!
|
libereco signifas respondecon. Tial plimulto el homoj timas ĝin
|
liberigo de sklavoj en la sudo estas parto de batalado por liberigo de laboruloj en la nordo
|
libero nur por apoguloj de gubernio, nur por membroj de politika partio, eĉ se ili estas tre multnombraj, ne estas libero. Libero ĉiam estas la libero de tiu, kiu pensas malsame
|
libro devas esti hakilo por la frosta maro en ni
|
libro esta unu el la feliĉeblecoj, kiujn ni, la homoj, havas
|
libro, kiu ne eltenas du legojn, meritas eĉ ne unu legon
|
libroj havas propran fieron; kiam oni ilin alpruntas, ili ne plu revenas
|
libroj havas samajn malamikojn kiel homo: fajron, humidecon, bestojn, tempon kaj sian propran enhavon
|
libroj utilas por montri al homoj, ke ties originalaj pensoj ne estas vere novaj fakte
|
librojn oni respektas uzante ilin
|
lingva malriĉeco malfortigas: ĝi riskas igi nin sklavoj de alies ideoj
|
lingvaĵo eble estas misformiga spegulo, sed ĝi estas la nura spegulo, kiun ni havas
|
lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza (Ludoviko Zamenhof)
|
lingvo estas dialekto kun armeo kaj mararmeo
|
lingvo estas haŭto: mi frotas mian lingvon kontraŭ la alia
|
lingvo estas ne koverto de la penso, sed la penso mem
|
lingvo estas nur redukto de penso al sia plej simpla formo
|
lingvo estas parto de nia organismo, ne malpli komplika ol ĝi
|
lingvo estas sennoma, kolektiva kaj senkonscia arto; la rezulto de la kreiveco de miloj da generacioj
|
lingvo estas signo, la plej granda signo de nia homa kondiĉo
|
lingvo estas sumo, kies ĉiu parolanto posedas parton
|
lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta (Ludoviko Zamenhof)
|
lingvoj, kiel religioj, vivas per herezoj
|
lojaleco estas ŝuldo kontraŭ ni mem, antaŭ ol esti kontraŭ la aliuloj
|
ludu bone vian rolon, el tio konsistas la honoro
|
lukso mallevas riĉecon kaj levas malriĉecon
|