Logos Multilingual Portal

Select Language

a b c ĉ d e f g ĝ h i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v

gajni centon da venkoj en cento da bataloj estas ne la akmeo de lerteco. Submeti la malamikon sen batali estas la akmeo de lerteco
Sun Tzu
gaso estas pli indulga armilo ol la alte eksploda obuso, kaj trudpelas malamikon akcepti decidon kun malpli da homa perdo ol alia ajn rimedo de milito
Winston Churchill
gazetarlibereco povas esti tiu, kiu pleje suferis pro la malrapida difektado de la ideo de libereco
Albert Camus
gazetaro deziras ne informi legantojn, sed konvinki ilin, ke ili estas informataj
Nicolás Gómez Dávila
gedziĝo, en la vivo, estas kiel duelo meze de batalo
Edmond About
geedzeco : komunumo konsistanta el unu mastro, unu mastrino kaj el du sklavoj, kiuj faras entute du
Ambrose Bierce
geedzeco estas kiel fungoj : vi distingas tro malfrue ĉu ili estas bonaj aŭ malbonaj
Woody Allen
geedzeco estas la ĉefa kaŭzo de divorco
Groucho Marx
geedzeco estas nur interŝanĝo de malbonaj humoroj tage kaj malbonaj odoroj nokte
Guy de Maupassant
geedzidĝo estas du personoj, kiuj konsentas diri la saman mensogon
Karen Durbin
ĝenerale, ĉiu lando havas la lingvon kiun ĝi meritas
Jorge Luis Borges
ĝenerale, homoj facile kredas tion, kion ili deziras
Caius Iulius Caesar
ĝenerale, teruraĵoj faritaj per la ekskuzo esti necesaj por progreso, ne estas progreso sed nur teruraĵoj
Russell Baker
ĝis kiam homa haŭtkoloro signifos same kiel okulkoloro, estos milito
Bob Marley
granda estas la forto de kutimo
Marcus Tullius Cicero
granda obstaklo al feliĉo estas esperi tro grandan feliĉon
Bernard le Bovier de Fontenelle
granda parto de tio, kion oni nomas entreprenregado konsistas el malfaciligo de laboro al personoj
Peter Drucker
grandeco ne estas ricevi honorojn, sed ja meriti ilin
Aristotle
gravaj homoj estas la plej solaj
Charles Bukowski
ĝuste kiam homo sin demandas pri la signifo kaj valoro de vivo, li estas malsana
Sigmund Freud
gvidi ne signifas superregi, sed plenumi devon
Lucius Annaeus Seneca