Logos Multilingual Portal

Select Language

a b c ĉ d e f g ĝ h i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v

mafio estas la plej bona ekzemplo de kapitalismo kiun ni havas
Marlon Brando
mafio havis komencon kaj havos finon
Giovanni Falcone
malamiko marŝas ĉe nia kapo
Bertolt Brecht
malavantaĝa paco estas pli bona ol prava milito
Desiderius Erasmus von Rotterdam
malavaraj animoj ricevas pli grandan ofendon el flatoj ol insultoj
Nicolò Tommaseo
malbeninda estu la soldato, kiu pafas kontraŭ sia popolo
Simón Bolivar
malbenita estu tiu momento da feliĉo, kiu malfeliĉigis min por ĉiam
Franco Trincale
malbona afero estas ke malavareco povas ankaux esti bona negoco
Ugo Ojetti
malbono, kiun homoj faras, vivas post ili, bono estas ofte enterigita kun iliaj ostoj
William Shakespeare
malfacilas diri al kiu oni plie damaĝas: ĉu al la malamikoj per la plej malbonaj intencoj aŭ al la amikoj, per la plej bonaj
Lord Lytton
malfacilas esti sincera kiam vi estas inteligenta, kaj same kiel esti honesta kiam vi estas ambicia
Fernando Pessoa
malfacilas komprenigi ion al homo, kiam ties salajro dependas de la kapablo ne kompreni tion
Upton Sinclair
malfacilas rekoni kiu sekvas la fluon spontane
Stanislaw Jerzy Lec
malfeliĉo estas plej bone difinita kiel la malsameco inter niaj talentoj kaj niaj esperoj
Edward De Bono
malgranda neĝustaĵo ŝparigas amason da eksplikoj
Clarence Edwin Ayres
maljuna aĝo estas la plej neatendita aĵo inter ĉiuj, kiuj povas okazi al homo
Leon Trotsky
malkonfirmo estas novaĵo publikigita dufoje
Giulio Andreotti
malkonsento estas la plej nobla formo de patriotismo
Thomas Jefferson
malkovraĵoj neniam helpas la Trian Mondon, ili nur pligrandigas maljustecon
Ryszard Kapuściński
mallongeco estas la animo de saĝo
William Shakespeare
malmultaj aferoj estas tiel firmaj, kiel la alligiteco de politikaj grupoj al la ideoj, per kiuj ili gajnis la potencon
John Kenneth Galbraith
malmultaj nin vidas kiel ni estas, sed ĉiuj nin vidas kiel ni ŝajnas esti
Niccolò Machiavelli
malnova plendado, ke amaskulturo estas por homoj dekunujaraj, estas hontinda mensogo. Lau tradicio, la ŝlosilaĝo estas pli proksima al dekvar jaroj
Robert Christgau
maloftaj estas personoj, kiuj uzas sian menson, tre malmultaj tiuj, kiuj uzas sian koron kaj solsolaj tiuj, kiuj uzas ambaŭ
Rita Levi Montalcini
malofte viroj, kiuj nutras la plej altan rispekton por virinoj, estas alte taksitaj de ili
Joseph Addison
malpermeso okazigis nenion krom problemojn
Al Capone
malriĉeco estas nenormalaĵo por riĉuloj. Estas tre malfacile kompreni kial personoj, kiuj deziras manĝi, ne sonorigas la alarmsonorileton
Walter Bagehot
malriĉuloj iras al milito por batali kaj morti pro la kapricoj, havaĵoj kaj superfluaĵoj de riĉuloj
Plutarch
malsobruloj fosas siajn tombojn per siaj dentoj
Henri Estienne
malsukceso atingis mian kapon
Ennio Flaiano
malvirto estas kreaĵo tiel abomena, ke ju pli oni vidas ĝin, des pli oni ŝatas ĝin
Finley Peter Dunne
manĝi vortojn neniam okazigis misdigeston al mi
Winston Churchill
mankas multego da tempo por iĝi juna
Pablo Picasso
medicinistaro iĝis grava minaco al sano
Ivan Illich
meditu, antaŭ ol pensi
Stanislaw Jerzy Lec
melankolio estas la feliĉo esti trista
Victor Hugo
memorado ĉiam estas rendevuejo
Isabel Allende
memoraĵoj estas interpretitaj kiel sonĝoj
Leo Longanesi
memorando estas skribita ne por informi leganton, sed por protekti skribanton
Dean Acheson
memoro de ĝojo ne plu estas ĝojo; memoro de doloro ankoraŭ estas doloro
Lord Byron
memoroj estas kiel vino, kiu dekantiĝas ene de botelo: ili restadas klaraj kaj la sedimento staras sur la fundo. Ne bezonas skui la botelon
Mario Rigoni Stern
mense sana estas nur tiu, kiu travivas ĉian tagon kiel kiu ĉiutage kaj ĉiuhore povas morti
Francisco de Quevedo y Villegas
mensogo estas necesega por tolerebligi vivadon
Bergen Evans
mensogulo devus memori, ke por esti kredata li devas diri nur la necesajn mensogojn
Italo Svevo
mi abomenis miajn jarojn en Parlamento tiom, kiom mi abomenis miajn jarojn en liceo Azeglio en Torino. Plena fuŝperdo de tempo
Susanna Agnelli
mi amas paroli. Ofte mi alparolas min mem por la plezuro au'di min paroli. kelkfoje mi estas tiom sprita ke ecx mi mem ne kapablas kompreni kion mi diras
Oscar Wilde
mi amas virinojn, sed mi ne admiras ilin
Charlie Chaplin
mi amas, vi amas, li amas, ni amas, vi amas, ili amas. Se tio ne estus nur konjugacio sed realeco
Mario Moreno (Cantinflas)
mi amis, mi estis amata, la suno karesis mian vizaĝon. Vivo, nenion vi ŝuldas al mi! Vivo, ni estas kvite!
Amado Nervo
mi apenaǔ estas homo, kiu nur levigas ŝtonon por vidi kion estas sube. Mi ne kulpas se kelkefoje eliras monstrǔoj
José Saramago
mi aperis al la Sankta Virgulino
Carmelo Bene
mi bedaŭras, ke trinki akvon ne estu peko: kiom bongusta ĝi estus!
Giacomo Leopardi
mi bezonas esti bezonata
Anónimo
mi bezonas senti pro mia patrino, la saman respekton kiu oni sentas pro idealo
Anne Frank
mi bezonis dek kvin jarojn por kompreni ke mi ne havas verkistan talenton, sed mi ne povis forlasi verkadon, cxar tiam mi estis tro fama
Robert Benchley
mi bone scias ke, estante neklerulo, kelkaj fanfaronuloj pretendas havi motivojn por min kritiki, rimarkante, ke mi ne estas humanisto. Stulta gentaĉo! Ili ne scias, ke mi povus respondi kiel Mario al la romiaj patricioj:Tiuj, kiuj fanfaronas alies agojn kaj sin apogas sur ili ne deziras agnoski la meriton de la miaj!
Leonardo Da Vinci
mi certas, ke mi estas freneza; sed, se mi ne estas, ankau' la aliaj ne devus esti liberaj
George Bernard Shaw
mi cxiam organizis mian vivon tiel, ke mi mortu kun tricent mil rimorsoj kaj nenia priploro
Fabrizio De André
mi dediĉas ĉi tian eldonon al miaj malamikoj, kiuj tiom helpis min dum mia kariero
Camilo José Cela
mi deziras fari al vi tion kion printempo faras al la ĉerizarboj
Pablo Neruda
mi ege timas, ke la judoj estas kiel ĉiuj prematoj. Kiam ili iĝas supre, ili estas juste tiel netoleremaj kaj kruelaj, kiel la homoj estis kontraŭ ili, kiam ili estis sube
Harry S. Truman
mi eltiris el alkoholo pli multe, ol alkoholo eltiris el mi
Winston Churchill
mi esperas ne maljuniĝi ĝis religianiĝo
Ingmar Bergman
mi estas ateisto, dank'al Dio
Luis Buñuel
mi estas ĉiam en akordo kun la kleruloj, se ili parolas unue
William Congreve
mi estas ĉirkaŭata de pastroj, kiuj ĉiutone prikantas, ke ilia regado ne estas en tiu mondo, sed kiuj atendante priŝtelas kun kaptemaj fingroj ĉion atingeblan
Napoleon Bonaparte
mi estas forte favore al uzado de venenaj gasoj kontraŭ necivilizitaj triboj
Winston Churchill
mi estas homo kun la samaj limoj kiel tiuj de mia generacio. Sed mi neniam diris, kion mi ne volis diri, eĉ se mi ne ĉiam diris, kion mi volis diri
Enzo Biagi
mi estas komunisto, dank' al Dio
Jorge Amado
mi estas maltrankvila, mi ekhavas ideojn, kun kiuj mi ne samopinias
Francesco Tullio Altan
mi estas mi kaj mia cirkonstanco
José Ortega y Gasset
mi estas ne nur pacifisto sed batalanta pacifisto. Mi estas decidata al bataladi por paco
Albert Einstein
mi estas nekapabla havi iun ajn konsideron kontraŭ la tradukistoj, pro tio ke, se tio estus, mi ekskribus alprenante lingvon senpersonan kaj banalan, senodoran kaj sengustan
Günter Grass
mi estas parto de ĉio, kion mi trovis en mia vojo
Alfred Tennyson
mi estas por la respekto de la leĝo tiel longe kiel ĝi servas por protekti la malplej fortunaj inter ni
Romano Prodi
mi estas por legalizo de drogoj. Laŭ mia valorsistemo, se la homoj deziras mortigi sin, ili plene rajtas fari tiel. Pri la drogoj la plej granda malbono estas tial, ke ili estas kontraŭleĝaj
Milton Friedman
mi estas ŝargo de homo, mi sufokas lin kaj petas lin porti min; kaj senŝarĝigante lin, mi persvadas min kaj aliulojn, ke mi plene kompatas lin kun la deziro plibonigi lian sorton ĉiurimede, sed ne elŝarĝante lin je mia pezo
Leo Tolstoy
mi estas ŝokita de la legalizo de aborto tial, ke mi, kiel multaj, konsideras ĝin kiel legalizon de hommurdo
Pier Paolo Pasolini
mi estas vere libera nur kiam ĉiuj homoj, viroj kaj virinoj, ĉirkaŭ mi estas same liberaj
Michail Bakunin
mi estis en kalendaro, sed mi neniam estis akurata
Marilyn Monroe
mi estis kontraŭkomunista, kiam estis komunistoj
Giovanni Sartori
mi faris akordon de paca kunekzisto kun tempo : ĝi ne pelas min kaj mi ne timas ĝin, iam ni renkontiĝos unu la alian
Mario Lago
mi faris la plej malbonan pekon, kiun oni povas fari: mi ne estis feliĉa
Jorge Luis Borges
mi favoras intence disvastigi metode preparitajn bakteriojn inter homoj kaj bestoj, ŝimon... por detrui rikoltojn, antrakson por detrui ĉevalojn kaj brutarojn, kaj la plagon por detrui ne nur kompletajn armeojn, sed ankaŭ la loĝantojn de grandaj regionoj
Winston Churchill
mi favoras legalizadon de ĉiuj drogoj, pro nur unu kialo: mi ne ŝatas Mafion
Manu Chao
mi firme kredas ke revolucio estas la fonto de juro
Fidel Castro
mi firmege min rezervas rajton por kontrauxdiri min
Paul Claudel
mi havas grandan memoron por forgesi
Robert Louis Stevenson
mi havas simplajn gustojn. Mi ĉiam kontentiĝas per la plej bona
Oscar Wilde
mi konas neniun eraron, kiun mi povis ne elfari
Johann Wolfgang von Goethe
mi konkludis, ke politiko estas afero tro serioza por ĝin lasi al la politikistoj
Charles De Gaulle
mi kredas ke iam ni meritos esti sen registaroj
Jorge Luis Borges
mi kredas ke la bankaj institucioj estas pli danĝeraj por niaj liberecoj ol la aktivaj armeoj. Se la usona popolo ĉiam ebligas al la privataj bankoj kontroli la emision de sia mono, unue per inflacio, poste per deflacio, la bankoj kaj kompanioj, kiuj disvolviĝas ĉirkaŭ la bankoj, senigos la popolon je ĉia posedaĵo, ĝis ĝiaj infanoj vekiĝas senhejmaj sur la kontinento, kiun iliaj gepatroj konkeris
Thomas Jefferson
mi kredas ke, tiel longe kiam estas abundo, malriĉeco estas malbono
Robert Francis Kennedy
mi kredas, ke la plej grava afero en la mondo ne estas kie ni staras, sed kien ni moviĝas... kelkefoje ni devas navigi kun la vento kaj alifoje kontraŭ ĝi, sed oni devas navigi, ne drivi nek ĵeti la ankron
Oliver Wendell Holmes
mi kredas, ke mi trovis la perditan ŝtupon inter la bestoj kaj la Homo sapiens: estas ni
Konrad Lorenz
mi kredas, ke mortigi iun ajn vivaĵon estas iomete kiel mortigi nin mem, kaj mi vidas ne diferencon inter la suferado de besto kaj tiu de homestaĵo
Margherita Hack
mi legas ankaŭ librojn, multajn librojn; sed de ili mi lernas malpli ol de la vivo; nur unu libro instruis al mi multon: la vortaro. La vortaron mi ege ŝatas! Sed mi ŝatas ankaŭ la vojon, vortaron eĉ pli belan
Ettore Petrolini
mi legas la ĵurnalon avide. Ĝi estas mia unua formo de konstanta fikcio
Aneurin Bevan
mi lernis ke vivo valoras nenion, sed ke nenio valoras vivon
André Malraux
mi lernis uzi la vorton 'neebla' kun la plej granda singardeco
Wernher von Braun
mi min dediĉis por esplori la vivon, kaj mi ne scias, kial nek por kio ĝi ekzistas
Severo Ochoa
mi min sentas optimisma pri la estonteco de la pesimismo
Jean Rostand
mi ne citas aliajn sed nur por pli bone esprimi mian penson
Michel de Montaigne
mi ne deziras esti sola, mi deziras esti lasita sola
Audrey Hepburn
mi ne donas almozojn. Mi ne estas sufiĉe malriĉa por doni ilin
Friedrich Wilhelm Nietzsche
mi ne drinkas. Sed ne kauze de virto cxar ekzistas trinkajxo kiun mi pli sxatas, kaj kiu estas akvo
Jorge Luis Borges
mi ne estas komunisto. Mi ne povas permesi tion al mi
Ennio Flaiano
mi ne estas pesimisto. Rekoni malbonon, kie ĝi ekzistas, estas miaopinie formo de optimismo
Roberto Rossellini
mi ne estas sufiĉe juna por scii ĉion
Oscar Wilde
mi ne havas tempon por esti en urgxo
John Wesley
mi ne komprenas tiun trodelikatecon pri la uzo de gaso. mi favoras uzon de venenita gaso kontraŭ necivilizitaj triboj. La morala efiko devus esti bona... kaj ĝi disvastigus teruregon
Winston Churchill
mi ne konsideras min kunmanĝanto, ĉar mi sidis ĉe via tablo kaj rigardis vin manĝi antaǔ mia malplena telero. Sidi ĉe la tablo ne igas min kunmanĝanto. Esti en Usono ne igas min usonano
Malcolm X
mi ne kredas je mirakloj. Mi vidis tro da ili.
Oscar Wilde
mi ne kredas, ke viro valoras tiom multe, ke li havu du virinojn, aŭ ke virino valoras tiom malmulte, ke ŝi estu la dua elekto
Marilyn Monroe
mi ne neas, ke la virinoj estas stultaj : Dio Ĉiopova indigis ilin por la viroj
George Eliot
mi ne pensas, ke taŭgus tro da sincereco en socio. Estus kiel fertrabo en kartkastelo
William Somerset Maugham
mi ne povas alfronti misuzi mian tempon gajnante monon
Alexander Agassiz
mi ne povas ŝanĝi pasintecon sed mi povas ŝanĝi miajn memoraĵojn
Anónimo
mi ne povas vivi kun iu kiu ne povas vivi sen mi
Nadine Gordimer
mi ne scias ĉu Dio ekzistas sed, se li ne ekzistus, tio farus al ni pli bonan figuron
Stefano Benni
mi ne sentas min devigata kredi ke la sama Dio, kiu al ni havigis sensojn, racion kaj intelekton, intencis ke ni ne uzu ilin
Galileo Galilei
mi ne skribas mian nomon sur la libroj, kiujn mi aĉetas sed nur post legi ilin, ĉar nur tiam mi povas diri, ke ili estas miaj
Carlo Dossi
mi ne timis la vortojn de perfortuloj, sed la silenton de honestuloj
Martin Luther King
mi ne volas finiĝi sur operacitablo por vivi kelkajn pliajn monatojn: tio ne indas. Mi preferas morti ridetante
Margherita Hack
mi ne volonte enmiksiĝas en miaj privataj aferoj
Karl Kraus
mi neniam estis la aŭtoro de io, ĉar ĉiam mi kaptis la ideojn, kiuj ŝvebis en la aero
Nicanor Parra
mi neniam pensis, verkante, alproksimigxi al la popolo. Nu, vere mi ne pensis alproksimigxi al iu ajn
Jorge Luis Borges
mi nomas homo tiun, kiu regas sian lingvon
Don Lorenzo Milani
mi parolas Hispanan al Dio, Italian al virinoj, Francan al viroj kaj Germanan al mia hundo
Charles V
mi pasigis mian vivon por konfirmi regulon
Sacha Guitry
mi pensas, do mi ekzistas
René Descartes
mi pensas, ke Kissinger estas la plej okulfrapa militkrimulo liberece en la mondo
Gore Vidal
mi pentras objektojn ne kiel mi vidas ilin, sed kiel mi ilin pensas
Pablo Picasso
mi plezuriĝas per pli-ol-sepdekuloj, ili ĉiam ofertas dumvivan dediĉon
Oscar Wilde
mi povas toleri brutan forton sed bruta racio estas tute netolerebla
Oscar Wilde
mi povus reiri vivi kun bestoj, ili estas tiel pacemaj kaj suferemaj; mi staras kaj ilin vidas longe kaj longe senlace. Ili nek demandas nek plendas pri sia kondiĉo; ili ne restas sen dormi nokten, nek ploras pri siaj pekoj. Ili ne ĝenas min diskutante siajn devojn al Dio. Ne estas unu malkontenta, nek posedita de la frenezo posedi objektojn. Neniu el ili genuiĝas antaŭ la aliaj, nek antaŭ la mortintoj el sia sama klaso, kiuj vivis antaŭ miloj da jarcentoj. En la tuta Tero ne estas eĉ unu el ili, kiu estas malfeliĉa aŭ respekteginda.
Walt Whitman
mi rigardas la mondon kiel ĝi estas, scenejo, kie ĉiu homo devas ludi rolon
William Shakespeare
mi ŝatas tiom Germanion, ke mi preferas kiam ĝi estis du
Giulio Andreotti
mi ŝategas politikajn partiojn: ili estas la nura loko, kiu restas al ni, kie la homoj ne parolas pri politiko
Oscar Wilde
mi ŝatus ke la mortakto de ĉiu homo estu redaktata en la sama lingvo, kiel ties naskiĝakto
Bertolt Brecht
mi ŝatus vidi la pastrojn edzigitaj, kaj ne nur la aliseksemulojn
Anónimo
mi scias ke poezio estas nepra, sed mi ne scias por kio
Jean Cocteau
mi scias nenion pri nuntempa literaturo. Ekde kelke da tempo, miaj samtempuloj estas la grekoj
Jorge Luis Borges
mi serĉis perfektecon kaj mi detruis tion, kio bone funkciis
Claude Monet
mi taksas pli ol ĉio, kio estas ekster mia kontrolo, la estigon de amikecaj ligoj kun homoj, kiuj estas sinceraj amantoj de la vero
Baruch De Spinoza
mi travivis multajn vivojn tra longa jararo. Homo, kiel individuo, plenumis neniun moralan progreson dum la lastaj dek mil jaroj. Tion mi absolute asertas
Jack London
mi uzas la partiojn tiamaniere, ke mi uzas la taksiojn : mi enveturiĝas, mi pagas la kurson, mi elveturiĝas
Enrico Mattei
mi vere kredas ke ĝusta tekstotraduko postulas komprenon de la teksto, kaj kompreno postulas esti vivinta en la mondo kaj esti traktinta la fizikan mondon kaj ne estas afero de nur manipuli vortojn
Douglas Hofstadter
mi vidis la sciencon, kiun mi adoris, kaj la aviaron, kiun mi plejŝatis, detrui la civilizacion, al kiu mi esperis, ke ili servu
Charles Lindbergh
mi vidos ĉiajn landojn kiel miaj, kaj la miajn kiel ĉiesaj.
Lucius Annaeus Seneca
mi volas demonstri nenion, mi volas montri
Federico Fellini
mia estonto komencas kiam mi levigxas matene... cxiutage mi trovas ion krean farotan en mia vivo
Miles Davis
mia kato faras tion, kion mi ŝatus fari, kun malpli da literaturo
Ennio Flaiano
mia normo estas uzi nur paroloj, kiuj plibonigas silenton
Eduardo Galeano
mia optimismo baziĝas sur la certeco, ke tiu civilizacio baldaŭ disfalos. Mia pesimismo estas pro ĉio, kion ĝi faras por kuntiri nin en sian falon
Jean-François Brient
mia prizorgo ne estas ekscii se mi estas granda aŭ malgranda, sed ekscii se mi kreskas ĉiutage
Eduardo Chillida
mia religio estas serĉi la veron en la vivo kaj la vivon en la vero
Miguel de Unamuno
mia revo estas tiu de Picasso : havi multe da mono por vivi trankvile kiel la malriĉuloj
Fernando Savater
mia vidpunkto pri la naskolimigo estas iom perturbita pro la fakto, ke mi estas la sepa el naŭ infanoj
Robert Francis Kennedy
miatempe estis ne furorlibroj kaj ni ne povis prostitui nin. Neniu pretis aĉeti nian prostituon
Jorge Luis Borges
milita inteligenteco estas kontraŭdiro laŭvorte
Groucho Marx
militkaptito estas homo, kiu provas mortigi vin kaj malsukcesas tion, poste li petas vin ne mortigi lin
Winston Churchill
milito estas la plej disvastigita moderna speco de terorismo
Gino Strada
milito estas la rimedo fare de Dio por instrui geografion al la usonanoj
Ambrose Bierce
milito estas leciono de historio kiun popoloj ne suficxe memoras
Benito Mussolini
milito estas masakro inter homoj kiuj ne konas unu la alian profite al homoj kiuj konas sin, sed ne masakras unu la alian
Paul Valéry
milito estas serĉi pacon verŝante sian sangon. Paco estas daŭrigi batali sen verŝi sangon
Anonimo
militon oni ne povas humanigi; oni nur povas aboli ĝin
Albert Einstein
miras ke ne ekridas aŭguristo renkontiĝanta kun aŭguristo
Marcus Tullius Cicero
mirindeco de milito estas ke ĉiu murdistestro benigas siajn flagojn kaj solene alvokas Dion antaŭ ol iri ekstermi siajn proksimulojn
Voltaire
miskompreno estas la plej ofta komunikmaniero inter homoj
Peter Benary
mito estas religio, en kiu neniu plu kredas
James K. Feibleman
modo estas ĉiam la reflekto de sia tempo sed bedaŭrinde ni forgesas tion, kiam ĝi estas stulta
Coco Chanel
modo, laŭdire, estas la monotoneco en la ŝanĝiĝo
Miguel de Unamuno
mondo estas dividita en tiuj, kiuj ne dormas pro malsato kaj tiuj, kiuj ne dormas pro timo antaŭ malsatulojn
Paulo Freire
mondo estas prizono, kie estas prefereble loĝi en izolĉelo
Karl Kraus
mondo estus multe pli paca, se ĉiuj estus ateistoj
José Saramago
mono estas bona servisto sed malbona mastro
Alexander Dumas
mono estas la patrina lakto de politiko
James A. Unruh
mono helpas elteni mizeron
Alphonse Allais
mono ne povas naski monon
Tommaso d'Aquino
mono, posedante la econ aĉeti ĉion, posedante la econ alpoprigi ĉion al si, estas tiel la tipa posedaĵo. La universaleco de ĝia eco estas la ĉiopovo de ĝia esenco. Do ĝin oni konsideras ĉiopovan
Karl Marx
monogamio estas invento de nia okcidenta civilizado por doni certan, kaj mi povas aldoni singardeman, ordon de sociaj institucioj. Ĝi neniel taŭgas por la homa naturo. Mi defias iun montri al mi veran monogamiulon
Hugh Hefner
morala estas tio pri kio oni bone sin sentas poste, kaj malmorala estas tio pri kio oni malbone sin sentas poste
Ernest Hemingway
morgaŭ, kiam mi estos morta, neniu min priploros - mi ne restos subgrunde - mi estas vento de libero
Ernesto Che Guevara
morti estas moro, kiun personoj kutimas havi
Jorge Luis Borges
morti estas nenio; nevivi estas terura
Victor Hugo
morti estas terure, sed la ideo, ke oni devas morti ne vivinte estas netolerebla
Erich Fromm
mortiginstinkto estas kiel multe da aliaj instinktoj, esence propra al homaro. Ambaŭ : homo kaj morto, homo kaj krueleco, homo kaj sango. Ne estas agrable, sed certe tiel
Roberto Bolaño
morto estas aĵo inventita de vivo, ĝis nun, la plej solida
Emil Cioran
morto estas io, kion ni ne devas timi, ĉar kiam ni estas, morto ne estas, kaj kiam morto estas, ni ne estas
Epicurus
morto estas ne la plej granda perdo en vivo. La plej granda perdo estas tio, kio mortas interne de ni, dum ni vivas
Francis Bacon
morto estas travivita vivo. Vivo estas venonta morto
Jorge Luis Borges
morto logxis en mi kaj forlasis min por logxi alian korpon
Octavio Paz
morto ne konsistas en la neesto de komunikado sed en la nepovado de sin komprenigi
Pier Paolo Pasolini
morto per si mem ĉiam murdis multe malpli ol la homoj
José Saramago
morton oni punpagas vivante
Giuseppe Ungaretti
multaj dezirus eviti fiskon, sed nur la riĉuloj eblas fari tion, do malriĉuloj konstatas, ke ili devas pagi impoŝtojn eĉ por ili
Carl William Brown
multaj estas la aĵoj, kiujn ni forĵetus, se ne estus la timo ke iu alia povus preni ilin
Oscar Wilde
multaj estus malkuraĝuloj se ili estus sufiĉe kuraĝaj
Thomas Fuller
multaj homoj preterlasas la etajn ĝojojn esperante trovi la grandan feliĉon
Pearl S. Buck
multaj homoj vivas feliĉe sen scii ĝin
Luc de Clapiers Marquis de Vauvenargues
multaj povintus atingi saĝecon, se ili ne konsideris sin atingintaj ĝin
Lucius Annaeus Seneca
multe da niaj politikistoj estas nekapabluloj. La ceteruloj estas kapablaj je ĉio
Boris Makaresko
multe da sociala historio de la okcidenta mondo, dum la tri pasintaj jardekoj, estis historio anstataŭigi tion, kio funkcias, per tio, kio aperas bone
Thomas Sowell
multe pli frue ol malfrue malfermiĝos grandaj aleoj tra kiuj pasos libera homo, por konstrui plibonan societon
Salvador Allende
multfoje, por esti bona, oni devas eviti esti honesta
Jacinto Benavente y Martínez
multo da longa diskutado inter ekleziuloj povas esti epitomigata tiamaniere : 'Estas tiel. Estas ne tiel. Estas tiel. Estas ne tiel'
Benjamin Franklin