tamen, la malo ankaŭ estas ĉiam vera
|
televido estas inventaĵo, kiu ebligas al vi esti distrata en via vivoĉambro de homoj, kiujn vi ne volus havi en via domo
|
televido estas pli interesa ol personoj. Se ne estus tiel, ni havus personojn starante en anguloj de niaj ĉambroj
|
televido estas spegulo, en kiu reflektiĝas la malsukceso de nia tuta kultura sistemo
|
televido estas unua vere demokrata kulturo, la unua kulturo disponebla por ĉiuj kaj direktita laŭ popola deziro. La plej terura afero estas kion popolo deziras
|
televido estas ununura dormigilo prenita per la okuloj
|
televido fabrikas forgeson. Kino fabrikas memoraĵojn
|
televido faris multe por psikiatrio, diskonigante informojn pri ĝi, same kiel kontribuante al ĝia neceso
|
televido havas la leonan forton; televido timas neniun; televido vin dormigas kiel idioton
|
temas pri klasbatalo, mia klaso estas gajnante, sed ĝi ne devus gajni
|
tempo estas la nura aĵo, kiun oni ne povas redoni
|
tempo estas la plej bona aŭtoro. Ĝi ĉiam verkas la perfektan finon
|
tempo estas la plej grava aĵo : ĝi estas simple alia nomo de vivo mem
|
tempo kaj la horo trapasas la plej malfacilan tagon
|
tentoj, kontraŭe al oportunaĵoj, ĉiam prezentiĝas duafoje
|
tero havas hauxton; kaj cxi tia hauxto havas malsanojn. Unu el cxi tiaj malasnoj nomigxas 'homo'
|
tia pasio por la libroj farigis min la idioton plej erudita de la tutamondo
|
tie, kie glavo de leĝo ne atingas, alvenas la vipo de la satiro
|
tie, kie la gazetaro estas libera kaj ĉiu homo kapablas legi, ĉio estas sekura
|
tiel bela estis ŝi, ke oni malpermesis al ŝi proksimiĝi al la Pisa-turo
|
tiel estas la forto de la kutimo ke ni kutimas eĉ vivi
|
tiel longe kiel homoj akceptos fiaĵojn, ties vendado estos profita
|
tiel longe kiel tradukado ekzistus, lingvo estos ilo, ne celo
|
tiel longe, kiam la homoj idolkultas la Cezarojn kaj Napoleonojn, Cezaroj kaj Napoleoj regule ekstaros kaj mizerigos ilin
|
tiel ni malkovras simplan kaj duoblan veron; unue, ni estas popolkomunumo kiu parolas la saman lingvon kaj due, paroli ĝin estas maniero, inter aliaj, por esti homoj
|
tiel ofte, kiel iu preciza libereco estas pridiskutata, libereco mem estas pridiskutata
|
tio kio estas inventita estas vera
|
tio kio farigas homojn sociemajn estas ilia malkapableco toleri solecon
|
tio kio mi plej timas estas la vintro de la memoro
|
tio kion mi volas estas ke ĉio estu cirkla kaj ke estu, por tiel diri, nek komenco nek fino de formo, sed ke ĉi tiu estu, male, ideo de harmonia tuto, tiu de vivo
|
tio malfacile atingebla estas alte taksata
|
tio, kio estas en la koro de la sobra homo, estas sur la lango de la ebria homo
|
tio, kio estas kaj tio kio ni estas, finfine, estas vorto
|
tio, kio estas nutraĵo por iuj, estas amara veneno por aliaj
|
tio, kio grvas ne estas vere la ideo, sed kapablo kredi en ĝi ĝis siaj lastaj konsekvencoj
|
tio, kio igas tiun mondon terura, estas ke ni klopodegas kun la sama pasio por esti feliĉaj kaj por malebligi aliulojn esti tiele
|
tio, kio kaŭzas la venkon de malbono, estas, ke bonaj homoj faras nenion
|
tio, kio konsternas nin, estas ne kion ni ne scias. Estas tio, kion ni scias plejcerte kaj kio ne estas ĝuste tiel
|
tio, kio ni pensas pri morto, gravas nur laŭ tio, ke morto pripensigas nin pri vivo
|
tio, kion ni havas kune estas, ke ni ĉiuj estas diferencaj unu la aliaj
|
tio, kion ni nomas 'progreso', estas la interŝanĝo de unu domaĝo por alia domaĝo
|
tio, kion vi taksas kiel la supron, estas nur ŝtupo
|
tio, kiu ĉiam igis ŝtaton ŝajni inferon sur tero estas strebo de homo por igi ĝin paradizo
|
tio, kiu estas la plej profunda ĉe la homo estas sia haŭto
|
tiu reinspiro, sen kiu traduki estas nur parafrazi en alia lingvo
|
tiu vivo estas malsanulejo, kie ĉiu malsanulo estas posedata de la deziro ŝangi liton
|
tiu, kiu disputas pledante sian aǔtoritatecon ne sin helpas per rezonado, sed per memoro
|
tiu, kiu estas ne kapabla je amo, estas eĉ pli malfeliĉa ol tiu, kiu estas amata de neniu
|
tiu, kiu kontentiĝas per malmulte, estas la plej riĉa, ĉar kontentigo estas la riĉeco de la naturo
|
tiu, kiu ne punas malbonon, necesigas ĝin
|
tiu, kiu obeas, estas preskaŭ ĉiam pli bona ol tiu, kiu ordonas
|
tiu, kiu plej ricevas, ricevas rilate al la aliuloj. Li ne estas pli granda nek pli bona, li estas pli responsa. Li devas plej servi. Vivi por servi
|
tiu, kiu rigardas siajn proprajn mankojn, preterlasas vidi tiujn de la aliaj
|
tiuj, kiuj gajnas, ne gravas kiel, neniam sentas honton pro tio
|
tiuj, kiuj skribas kiel ili parolas, kvankam ili parolas bone, skribas malbone
|
tombejoj estas plenaj de gravaj homoj konsiderataj kiel nepraj por la postvivo de la mondo
|
tradukado estas eksperimento, kiu ofertas kaj trudas la plej eble malrapidan legadon, preskaŭ piedtrairon de la fizika spaco de la teksto kun ties valoj, ebenaĵoj kaj montoj
|
traduki estas la plej profunda formo legi
|
traduki literaturon estas kiel fari sekson: estas plibone malpli pri ĝin paroli kaj plibone ĝin fari
|
tradukistoj estas trenĉevaloj de la kulturo
|
tradukoj (kiel edzinoj) estas malofte fidelaj, se ili estas almenaŭ allogaj
|
tragika indikilo pri la valoroj de nia civilizo estas ke ekzistas neniu negoco pli bona ol milito
|
traktu personojn kiel ili devus esti kaj vi helpos ilin esti tio, kion ili kapablas
|
transformi agrokulturan kaj produktivan grundon en grundon, kiu produktas nutraĵojn uzatajn kiel agrokarburaĵojn (biokarburaĵojn), estas krimo kontraŭ homaro
|
tre malmultaj aferoj okazas ĝustatempe kaj la ceteraj okazas neniam: zorga historiisto okupiĝos pri tio
|
tre ofte la belaj virinoj ne havas inteligentecon proporcian al sia beleco
|
tro multe da tio, kion oni nomas 'edukadon', estas iomete pli ol multekosta izolado disde realo
|
troa rapido en la senŝuldiĝo de komplezo estas formo de sendankemo
|
trouzado de la informacio dissemas nescion kun ilusio ĝin forigi. Ankaŭ la facila aliro al la karno degeneris sekson
|
tuj post kiam oni parolas fremdan lingvon, la esprimoj de la vizaĝo, de la manoj, la lingvaĵo de la korpo ŝanĝas. Jam oni estas iu alia
|
tuj post kiam oni toleras ion, tio iĝas eltenebla kaj nelonge iĝos ordinara
|
turismi estas vojaĝi malproksimen por serĉi deziron reveni hejmen
|
tutmondiĝo estas proceduro por ke la potenculoj ekspluatu la malfortulojn
|
tutunue, emocio! Nur poste, kompreno
|