nacio, kiu detruas sian teron, sin mem detruas
|
nakau' la homa naturo min seniluziigis, tial mi decidis gxin neglekti; gxi sxajnis tro simila al la mia
|
natura lingvo estas arkivo, en kiun envenis spertoj, konoj kaj kredoj de komunumo
|
nature, neniu deziras militon. Tios estas fakto ĝis anonco de estonta atako kaj samtempa denunco de pacemuloj kiel malbonaj patriotoj, kiuj endanĝerigas sian landon. Funkcias ĉiulande
|
naturo estigis nek mastrojn nek sklavojn, mi deziras nek doni nek ricevi leĝojn
|
naŭdek procento el politikuloj ruinigas reputacion de alia dek procento
|
ne atendu la oportunan momenton: kreu ĝin
|
ne bedaǔru tion, kion vi ne povis fari, sed bedaǔru tion, kion vi povis kaj ne deziris fari
|
ne ĉiuj estas kondamnitaj esti inteligentaj
|
ne deziri estas same kiel havi
|
ne disipu tempon serĉante obstaklojn: eble ekzistas neniuj
|
ne eblas instrui ion al homo; eblas nur helpi lin malkovri ĝin en si mem
|
ne eblas plene ĝui senokupecon se oni ne havas multe da faronta laboro
|
ne ekzistas amo sen sufero aŭ suferigo
|
ne ekzistas du personoj, kiuj legas la saman libron
|
ne ekzistas faktoj, nur interpretoj.
|
ne ekzistas grandeco kie ne ekzistas simpleco
|
ne ekzistas ideoj antau'tempaj, ekzistas oportunaj momentoj, kiujn oni devas kapabli atendi
|
ne ekzistas modera religio, la religio ĉiam batalas kontraŭ la racio
|
ne ekzistas tiom stulta opinio, kiun ia filozofo ne povus esprimi
|
ne estas amo pli sincera ol tiu por la manĝo
|
ne estas bone atingi ĉion, kion oni deziras
|
ne estas bonsortulo tiu, al kiu sorto povas nenion pli doni; sed tiu, al kiu ĝi nenion povas forpreni
|
ne estas demandante al li kiel oni povas koni veron pri la celo kiun homo havas
|
ne estas eksterleĝaj infanoj, nur eksterleĝaj gepatroj
|
ne estas gravaĵo havi multajn ideojn sed vivi unu el ili
|
ne estas kono kiu mankas. Tio, kio mankas, estas kuraĝo kompreni kion ni scias kaj alveni al konkludoj
|
ne estas la plej forta speco, kiu postvivas, nek la plej inteligenta, kiu postvivas, sed la plej adaptiĝebla
|
ne estas la virtoj, sed la malvirtoj, kiuj diras al ni kiel estas ĉiufoje la homo
|
ne estas libero kiu mankas; mankas al ĝi liberaj homoj
|
ne estas nek malbonaj herboj nek malbonaj homoj; nur estas malbonaj kulturistoj
|
ne estas normoj. Ĉiuj homoj estas esceptoj al regulo kiu ne ekzistas
|
ne estas pasio en kiu egoismo regas tiel forte kiel en amo: oni estas ĉiam pli inklina oferi la trankvilon de tiu, kiun oni amas, ol perdi la propran
|
ne estas perdita amo inter ni
|
ne estas pli bona investo por komunumo ol meti lakton en beboj
|
ne estas skandala ke kelkaj bankieroj finas enprizonigitaj. Estas skandala ke la aliaj estas liberaj
|
ne estas tasko tiel subtaksita kiel tasko esti feliĉa
|
ne estas vere, ke pluvaj tagoj estas la plej malbonaj; ili estas la nuraj tagoj, en kiuj vi povas paŝi tenante la kapon alte, eĉ kiam vi estas ploranta
|
ne estas vojo al paco. Paco estas vojo
|
ne estu tiel humila - vi estas ne tiom granda
|
ne faru al aliaj tion, kion vi deziras por vi. Iliaj emoj povas ne esti samaj
|
ne fidu ideon, kiu ne venis al vi marŝante
|
ne forlasu viajn iluziojn. Kiam ili jam malaperis, vi povas ankoraŭ ekzisti sed vi estos ĉesinta vivi
|
ne gravas fari multon sed fari gxin multe ame
|
ne havi malvirtojn aldonas nenion al la virto
|
ne konscienco estigas vivon, sed vivo estigas konsciencon
|
ne kreas al si amikojn kiu neniam kreis al si malamikojn
|
ne kriu petante helpon nokten. Vi povus ekveki najbarojn
|
ne la sensoj trompas sed la prijuĝo
|
ne legu, kiel faras infanoj, por vin amuzi, aŭ kiel eruditoj, por vin instrui. Ne, vi legu por vivi
|
ne lukto nin devigas esti artistoj, sed ja arto nin devigas esti luktantoj
|
ne maloftas renkonti ŝtelistojn kiuj predikas kontraŭ ŝtelo
|
ne malpli elokvenca iafoje estas silenti ol paroli
|
ne multe gravas kun kiu oni edziniĝas, ĉar oni certas ekscii sekvontan matenon, ke estis alia persono
|
ne necesis sendube revolucio por montri al la universo, ke la ekstrema malegaleco de riĉaĵoj estas fonto de multaj malbonoj kaj multaj krimoj, sed ni ne estas malpli konvinkitaj, ke egaleco de posedaĵoj estas ĥimero
|
ne permesu trudon de libereco de esprimado antaŭ ol havi liberecon de pensado
|
ne petu min esti afabla, petu min nur konduti kvazaŭ mi estus tiel
|
ne provu vivi eterne. Vi ne sukcesos
|
ne uzu tiun fremdan vorton 'idealoj'. Ni havas tiun bonegan denaskan vorton 'mensogoj'
|
ne voĉdonu, tio nur kuraĝigas ilin
|
necerta estas la loko, kie atendas vin morto; tial atendu ĝin en ĉiuj lokoj
|
necerteco estas lekanto kies petalojn oni neniam finas senfoliigi
|
necesas diri, ke la poeziaj talentoj estas laŭ du specoj: unu speco estas taŭga por elpensi fabelojn, kaj la alia estas ema kredi ilin
|
necesas estimi multe pli denton ol diamanton
|
necesas granda kvanto da scio por konscii sian propran senscion
|
necesas sekvi ilin ĉar mi estas ilia ĉefo
|
necesas sin gardi de la unuaj impulsoj ĉar ili estas preskaŭ ĉiam honestaj
|
nedubeblas ke la daŭrigebla disvolvo estas unu el la plej detruaj konceptoj
|
neeblas por homo esti trompita de iu krom si mem
|
nefidelulo: en Nov-Jorko, tiu, kiu ne fidas al la kristana religio; en Konstantinoplo, tiu, kiu fidas al ĝi
|
negoco, kiu donas nenion krom monon estas malbonklasa negoco
|
nekompetenta advokato povas prokrasti juĝon dum monatoj aŭ jaroj. Kompetenta advokato povas prokrasti juĝon multe pli
|
nekompetenteco manifestiĝas en la uzado de tro multaj vortoj
|
nematuraj poetoj imitas. Maturaj poetoj ŝtelas
|
nenia negxofloko falas sur la malgxustan lokon
|
Nenia nepoezia priskribo de realo povus iam esti kompleta
|
neniam antaŭ estis tia granda malsameco inter tiuj, kiuj laboras kaj tiuj, kiuj gajnas monon sen labori
|
neniam dubu, ke grupeto de pensoplenaj kaj sindonemaj homoj povu ŝanĝi la mondon
|
neniam eblas havi revolucion por starigi demokration. Necesas havi demokration por ekhavi revolucion
|
neniam ekspliku. Viaj amikoj ne bezonas tion kaj viaj malamikoj ne kredos vin ĉiumaniere
|
neniam estis bona milito aŭ malbona paco
|
neniam juĝu libron tra sia filmo
|
neniam klopodu egaliĝi je la nivelo de viaj najbaroj. Malplialtigu ilin je via nivelo
|
neniam mi komprenos kiel ili povas lernigi al junuloj kiel bombi vilaĝojn per napalmo, kaj ne permesi al ili skribi la vorton 'fiku' sur iliaj aviadiloj
|
neniam mi mortus pro miaj konvinkoj, ĉar mi povus erari
|
neniam mi permesis al instruado malhelpi mian edukadon
|
neniam mi supozas, ke soldato pensas
|
neniam oni iras tiom foren, krom kiam oni ne scias kie oni estas iranta
|
neniam pensu ke milito, ne gravas kiom necesa aŭ kiom praviga ĝi ŝajnas, ne estas krimo
|
neniam sekvu batitan vojon, ĝi gvidas nur kien aliuloj jam estis
|
neniam uzu eksterlandan frazon, sciencan vorton aŭ ĵargonan vorton se vi povas pensi pri samsignifa ordinarlingva vorto
|
nenio ekzistas krom atomoj kaj malplena spaco. La cetero estas opinio
|
nenio en la mondo estas kiel la devoteco de edzino. Pri tio neniu edzo konas
|
nenio en la mondo estas pli malfacila ol sincero kaj nenio estas pli facila ol flato
|
nenio estas bela laŭ ĉiuj vidpunktoj
|
nenio estas distribuita tiom egalporcie kiom prudento: cxiu opinias havi suficxe da gxi
|
nenio estas en racio, kio ne estis unue en la sensoj
|
nenio estas konstruita sur ŝtono; ĉio estas konstruita sur sablo, sed oni devas konstrui kiel sablo estus ŝtono
|
nenio estas kontraŭleĝa, se cento da aferistoj decidas fari ĝin
|
nenio estas neebla por homo, kiu ne devas fari ion per si mem
|
nenio estas permanenta escepte la ŝanĝiĝo
|
nenio estas pli malfacile rezistebla ol iom da flato
|
nenio estas tia kia socio. Estas viraj kaj virinaj individuoj kaj estas familioj. Neniu registaro povas agi krom per homoj, kaj homoj devas unue zorgi pri si mem
|
nenio estas tiel malfacila kiel rekoni stultulon, kiam li silentas.
|
nenio estas tiel praktika ol bona teorio
|
nenio estas veneno, kaj ĉio estas veneno; diferenco estas dozo
|
nenio gravas vere multe, kaj malmultaj aferoj gravas iom
|
nenio havas pli malbelan aspekton ol racion, kiam ĝi ne estas niaflanke
|
nenio necesigas tiom da ŝanĝiĝo, kiom kutimoj de aliuloj
|
nenio tiom malriĉigas kiom monavideco
|
nenion posedi mi kredas alian ol tio, kion bonintence mi donis
|
neniu bonaĵo povas doni al ni plezuron, se ni ne kunhavas ĝin
|
neniu estas tiel juna, ke li ne povu morti hodiaŭ
|
neniu estas tiom maljuna, ke li troe esperu unu vivtagon
|
neniu faras tiom da damaĝo, kiom tiuj, kiuj iras por bonfari
|
neniu homo devus posedi pli propraĵojn ol necesajn por sin vivteni, la cetero, rajte, apartenas al la Ŝtato
|
neniu klacxas pri la kasxitaj virtoj de la aliaj
|
neniu kombas min tiel bone kiel vento
|
neniu konsultas vortaron antaŭ ol paroli
|
neniu kuracisto povas promesi tutan resaniĝon, certe ĉiu kuracisto kapablus promesi plenan kuracadon de la paciento
|
neniu meritas viajn larmojn kaj kiu meritas ilin ne plorigos vin
|
neniu povas gagni se aliiu ne perdas
|
neniu povas longtempe montri ian vizaĝon al si mem kaj alian al la homaro sen finfine konfuziĝi pri kia estas la vera
|
neniu povas sentigi vin malsupera sen via konsento
|
neniu rajtas esti feliĉa sola
|
neniu registaro povas esti longe sekura sen grandega opozicio
|
neniu virino povas elteni hazardludeman edzon, krom se li estas daŭra gajnanto
|
neo de kulturaj rajtoj al malplimultoj estas tiel detrua de morala materialo de ĉefa societo kiel neo de civilaj rajtoj
|
nepre memoru, ke avareco ĉiam estis la malamiko de virto; malofte povas akiri bonan reputacion iu, kiu sin fordonas al multaj gajnoj
|
nesciado estas la patrino de feliĉo kaj de seksa beateco
|
nesciado estas terure plivastiĝanta
|
nesciante kiun havenon atingi, neniu vento estas favora
|
nescio estas la pleja fonto de feliĉo
|
ni amas vivon ne tial, ke ni kutimas vivi, sed tial, ke ni kutimas ami
|
ni aŭskultas nur la demandojn al kiuj ni kapablas trovi respondon
|
ni bezonas esti multe fortaj por ami solecon
|
ni bezonas rekuperi la sencon de la vortoj, tio estas finpensite la precipa funkcio de verkisto : kontribui al la purigado de la vortaro
|
ni certe estis rapidaj por forgesi tempon kiam estis ni kiuj devis elmigri
|
ni ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo sed ne antaŭ tiuj komisiataj por apliki ĝin
|
ni ĉiuj estas kondamnataj al sola izoliĝo interne de nia propra haŭto, dumvive
|
ni ĉiuj estas tre sensciaj sed ne de la samaj aferoj
|
ni ĉiuj havas komunan originon. Ni estas gefiloj de la evoluo de la Universo kaj de la steloj, do ni estas veraj gefratoj
|
ni ĉiuj inklinas prijuĝi nin mem laŭ niaj idealoj, la aliajn laŭ iliaj agoj
|
ni ĉiuj interne havas sufiĉe da forto por elporti la malpropran malfeliĉon
|
ni ĉiuj rezignacias al morto: al vivo ni ne rezignacias
|
ni devas esti modestaj kaj samtempe memori ke aliaj estas malsuperaj al ni
|
ni devas klopodi pacajn celojn per pacaj iloj
|
ni devas lasi la vojon al la novaj generacioj; ankaŭ ĉar, se ni ne lasas, ili prenos ĝin ĉiel
|
ni devu nefidi senutilajn ennovaĵojn, precipe kiam ili estas gvidataj de logiko
|
ni devus malfidi ĉian entreprenon, kiu postulas novajn vestaĵojn
|
ni estas ĉiuj diletantoj; vivo estas tiom mallonga, ke ni ne povas esti alio
|
ni estas el la sama materialo ol revoj estas teksitaj
|
ni estas lernantaj per amara sperto, ke organismo, kiu detruas sian vivmedion, detruas sin mem
|
ni estas nia memoro, ni estas tia ĥimera muzeo de nekonstantaj formoj, tia amaso da frakasitaj speguloj
|
ni estas tio, kio ni faras por ŝanĝi tion, kio ni estas
|
ni estas tio, kion ni agadas
|
ni estas tio, kion ni manĝas
|
ni estas tio, kion ni pretendas esti; do, ni devas atenti tion, kion ni pretendas esti
|
ni facile forgesas niajn misfarojn kiam ili estas konataj nur de ni
|
ni faras vivtenon per tio, kion ni akiras; ni faras vivon per tio, kion ni donas
|
ni havas la plej bonan Kongreson, kiun mono povas aĉeti
|
ni havas sufiĉan religion por nin malami, sed ne sufiĉan por nin ami
|
ni havas timon je nenio, krom la timo mem
|
ni havas vere ĉion kune kun Usono, krom la lingvo evidente
|
ni kredas esti lando kaj la vero estas ke ni estas apenaŭ pejzaĵo
|
ni kredas nur, kion ni vidas. Kaj tial ni kredas al ĉio, ekde kiam la televido okazas tion
|
ni laboras por gajni nian liberan tempon
|
ni marŝadas blindigitaj de la infanecaj kaj frenezaj religioj, inventitaj de niaj gepatroj kontraŭ la teruro de la grandega nekonado
|
ni mensogas neniam tiom, kiom antaŭ baloto, dum milito kaj post ĉasado
|
ni naskiĝas kiel princoj kaj la civilizacio metamorfozas nin al ranoj
|
ni ne devas legi por forgesi niajn vivojn, sed male, por kapti nian vivon pli forte, pli konscie kaj pli mature
|
ni ne memoras tagojn, ni memoras momentojn
|
ni ne pli rajtas konsumi feliĉon sen okazigi ĝin, ol konsumi riĉecon sen produkti ĝin
|
ni ne povas leĝigi drogtrafikon ĉar estas ege tro da mono en ĝi
|
ni ne scias kion okazas al ni: tio estas kio okazas al ni
|
ni ne vidas aĵojn kiel ili estas, ni vidas ilin kiel ni estas
|
ni ofte hontus pri niaj plej noblaj agadoj, se la aliuloj vidus ĉiujn kialojn, kiuj kaŭzas ilin
|
ni pendumas la etanimajn ŝtelistojn kaj nomumas la grandajn al la publikaj funkcioj
|
ni povas ĉiam halti dum supreniro, sed neniam dum malsupreniro
|
ni scias, ke homo povas legi Goethe-n aŭ Rilke-n vespere, povas ludi Baĥon kaj Schubert-n, kaj matene povas iri labori en Aŭŝvico
|
ni tutmondigis cirkarton sed ne panon
|
ni unuiĝu kaj ni estos nevenkeblaj
|
ni vivas dominataj de malaltnivelaj impulsoj, kiel antaŭ 50.000 jaroj
|
ni vivas en danĝera tempaĝo. Homoj kontrolas naturon antaŭ ol ili lernis kontroli sin mem
|
ni vojaĝas en trajno po tri cent kilometroj hore, ni ne scias kie ĝi alportas nin kaj, precipe, ni ĵus rimarkis ke ne estas kondukisto
|
nia granda kaj glora artaĵo estas vivi honeste. ĉiuj aliaĵoj, reĝi, trezorigi, konstrui estas pleje nur apendicoj kaj utilaĵoj
|
nia granda turmento en ekzistado venas de la fakto, ke ni estas eterne solaj, kaj ĉiuj niaj streboj, ĉiuj niaj agoj celas nur fuĝi el tiu soleco
|
nia intelekto igas nin ne nur pli raciaj, bedaŭrinde ĝi igas nin ankaŭ pli danĝeraj
|
nia libereco ne povas esti prigardata escepte de la gazetara libereco, nek restriktata sen danĝero perdi ĝin
|
nia naturo estas en la movo; plena ripozo estas morto
|
nia nuna ekonomia sistemo estas universala maŝino, kiu detruas la medion kaj produktas milionojn da malgajnuloj, pri kiuj neniu scias kion fari
|
niaj burĝoj, ne kontentaj havi la edzinojn kaj filinojn de siaj proletoj je sia dispono, ne parolante pri oficialaj amoristinoj, trovas la plej grandan plaĉon delogi ĉiujn edzinojn de aliuloj
|
niaj memoroj estas slipoj de indeksoj, kiuj estas konsultataj kaj malorde relokataj de aŭtoritatuloj, kiujn ni ne kontrolas
|
niaj vivoj finiĝas kiam ni silentas antaŭ aferoj vere gravaj
|
nostalgio ne estas tio, kio ĝi estis
|
noveco estas tiel malnova kiel la mondo
|
nun mi vidas la sekreton por igi la homojn pli bonaj: kreski sub libera aero kaj manĝi kaj dormi kun la tero
|
nun ni estas ĉio, kontraŭ kio ni luktis je la dudeka jaro
|
nunaj partioj estas precipe maŝinoj por povo kaj klientismo
|
nuntempe eblas ke la celo estu ne malkovri kio ni estas, sed rifuzi kio ni estas
|
nuntempe gejunuloj supozas, ke mono estas ĉio kaj, kiam ili maljuniĝas, ili scias tion
|
nuntempe, escepte de tabako, alkoholo kaj televido, la plejparto de la narkotaĵoj estas malpermesita, sed niaj idoj povas ilin trovi tute facile ĉe ĉia lerneja angulo
|
nuntempe, mezlernejoj estas iomete pli ol tagvartejoj por virtualaj plenkreskuloj, kie ia lernado povas eventuale okazi, kies plejparto havas dubindan valoron
|
nur ekstreme de socia hierarkio oni rekonas reĝojn
|
nur eraro bezonas registraran subtenon. Vero staras sole
|
nur havas konvinkojn kiu profundiĝis en nenio
|
nur kiam sufiĉe mallumas, vi povas vidi la stelojn
|
nur kleraj homoj amas lerni; nesciuloj preferas instrui
|
nur kuraĝuloj scias pardoni. Kovardulo neniam - ne estas en lia naturo
|
nur la gravaj homoj povas havi gravajn malvirtojn
|
nur la mortintoj vidas la finon de milito
|
nur la senutileco de la unua diluvo malebligas al Dio sendi la duan
|
nur la stultuloj ne havas dubojn. Ĉu vi estas certa? Mi havas neniun dubon
|
nur la viglado de publika opinio garantias estonteco de ia socio
|
nur mortintoj rajtas pardoni kaj vivuloj havas nenian rajton forgesi
|
nur necesas al ŝi elkrii veron en ĉies vizaĝon. Neniu kredos ĝin kaj ĉiuj konsideros ŝin freneza!
|
nur post la faligo de la lasta arbo, nur post la venenigo de lasta rivero, nur post la kapto de la lasta fiŝo, nur tiam oni rimarkos, ke monon oni ne povas manĝi
|
nur se vi vojiras sur la sunsubira bulvardo, vi povas renkonti aŭroron
|
nur silento estas granda; cetero estas malforteco
|
nur stultulo preferus militon ol pacon - ĉar en paco la filoj enterigas siajn patrojn kaj en milito la patroj enterigas siajn filojn
|
nur tio kion mi estas perdinta apartenas al mi ĉiam
|
nur tio nepagita kostas
|
nur tiu, kiu nenion esperas estas vere libera
|
nur tiuj, kiuj aŭdacas ege malsukcesi, povas ankaŭ ege obteni
|
nur unu afero en la mondo neniam trompas: la ŝajnoj
|
nur unu aj^o ekscitas bestojn pli ol plezuro kaj g^i estas doloro (Umberto Eco)
|
nur venkintoj decidas kio estis militkrimo
|
nura ajo instruita de la sperto estas ke sperto nenion instruas
|