fakte, oni scias nur kiam oni scias iom. Ju pli da scio, des pli da duboj
|
fanatikeco konsistas el duobligo de la fortostreĉoj, kiam oni forgesis sian celon
|
farmaciaj kompanioj pli bone inventas malsanojn taŭgajn por ekzistantaj medikamentoj ol inventi medikamentojn taŭgajn por ekzistantaj malsanoj
|
feliĉa estas tiu, kiu atendas neniun dankemon, ĉar li ne estos trompita
|
feliĉa estas tiu, kiu ridas pri si mem, al li ne mankos okazo ridi
|
feliĉan Kristnaskon kaj prosperan Novjaron
|
feliĉo estas akordi kun si mem
|
feliĉo estas donaco venanta al tiu, kiu ne serĉis ĝin
|
feliĉo estas imaga stato, kiun vivantoj antaŭe atribuis al la mortintoj, nun ĝenerale atribuata de plenkreskuloj al infanoj, kaj de infanoj al plenkreskuloj
|
feliĉo estas io mirinda; ju pli multe da ĝi vi donas, des pli multe al vi restas
|
feliĉo estas kiel papilio, kiu postkurita ĉiam estas for de via kapto, sed se vi sidas trankvile, eble ĝi haltos sur vi
|
feliĉo estas la porĉiama posedo de estulo bone trompata
|
feliĉo estas, kiam tio, kion vi pensas, kion vi diras kaj kion vi faras, estas en harmonio
|
feliĉo ne estas spertaĵo; ĝi estas memoraĵo
|
fervorklubo estas grupo da homoj, kiuj diras al aktoro ke li ne estas sola en la vidmaniero, kiun li havas por si mem
|
fianĉo estas feliĉa viro, kiu sin preparas por ĉesi esti tia
|
fideleco estas kiam amo estas pli forta ol instinkto
|
fideleco estas la arto praktiki adulton nur per penso
|
fieri pri sia klereco estas la plej malbona speco de malklereco
|
filozofo estas blindulo, en malluma ĉambro, serĉanta nigran katon, kiu ne estas tie. Teologo estas tiu, kiu trovas ĝin
|
filozofoj sin dediĉis nur interpreti la mondon diversmaniere; nun afero estas ŝanĝi ĝin
|
financo estas arto pasi monon de mano al mano ĝis ĝia fina malapero
|
fine, la patrio estas la lingvo
|
fine, ni memoros ne la vortojn de niaj malamikoj, sed la silenton de niaj amikoj
|
fiziko estas kiel sekso: sendube, ĝi povas doni praktikajn rezultojn, sed tio ne estas la kialo por ĝin fari
|
flatuloj similas amikojn, kiel lupoj hundojn
|
fondi bibliotekojn estas kiel konstrui publikajn grenejojn, amasigi rezervaĵojn kontraŭ mensovintro, kiun laŭ multaj indikaĵoj, malgraŭ mi, mi vidas ekaperi
|
forta malamiko estas pli bona ol malforta amiko
|
forto de lingvo kuŝas ne en forpelo de ĉiaj fremdaĵoj sed en asimilo de ili
|
forto ne devenas de fizika kapableco. Ĝi venas de firma volpovo
|
fotilo ne povas mensogi, sed ĝi povas esti ilo de mensogo
|
frenezeco estas io rara inter unuopuloj, sed en grupoj, partioj, popoloj kaj laŭ epokoj ĝi kutime okazas
|
frenezo estas fari plurfoje la saman aferon kaj atendi malsamajn rezultojn
|
frenezo estas homa naturo. En ni kunvivas frenezo kaj racio. Problemo estas, ke societo, por sin nomi civilizita, devus akcepti kaj la racion kaj la frenezon
|
frenezulo estas tiu homo, kiu perdis cxion, escepte de la prudento
|
frenezuloj, ili ne scias kiom pli multe estas la duono ol la entjero
|
frititaj terpomoj estas unu el la plej spiritaj kreitaĵoj de pariza genio
|
funde, estas rilatoj kun aliuloj kiuj valorigas vivon
|
funde, ne estas la fotaĵo mem kiu interesas al mi. Tio kiun mi deziras estas kapti frakcion da sekundo de la realo
|
funkcio de fakulo estas ne pravi pli ol aliuloj, sed malpravi pro pli rafinitaj kialoj
|
futbalo ekestas mensogo tre bone rakontata de amas-komunikiloj.
|
futbalo estas la regno de homa lojaleco esprimata sub la libera ĉielo
|
futbalo estas ne nur afero pri vivo kaj morto, ĝi estas multe pli grava ol tio
|
futbalo estas populara cxar stulteco estas populara
|