saĝa estas tiu, kiu ŝatas la spektaklon donatan de la mondo
|
saĝa konkludo estas ke lingvoj estas 'malfacilaj' inverse proporcie al la motiviga forto lerni ilin
|
saĝeco estas liberiĝi de senutilo
|
saĝeco konsistas ne en la detruado de idoloj, sed en ilia nekreado entute
|
saĝeco pri vivo estas forigi neesencaĵojn
|
ŝajnis ke la mondo estis dividita inter bonuloj kaj malbonuloj. La bonuloj dormis pli bone... dum la malbonuloj ŝajnis ĝui multe pli horojn maldormajn
|
Satano estas pli saĝa nun ol antaŭe kaj tentas per riĉigo anstataŭ malriĉeco
|
satiro komprenita de cenzuristo meritas esti malpermisita
|
scienco estas ĉio pri kio eblas diskutado
|
scienco estas tombejo de mortaj ideoj
|
scienco ne estas perfekta, sed tio ne signifas, ke vi bezonas religion
|
scienco ne interesas min. ĝi ignoras sonĝon, hazardon, ridon, senton kaj kontraŭdiron, aferoj kiuj min ravas
|
scienco utilas nur por konstati la eltrovojn de instinkto
|
scienculo en sia laboratorio ne estas nur teknikisto; ankaŭ estas infano lokata vidalvide al naturaj fenomenoj, kiuj impresas lin (aŭ ŝin) kiel feinrakonto
|
se ĉio sur la Tero estus racia, nenio okazus
|
se Dio ne estus farinta virinon, Li ne farus eĉ floron
|
se du personoj amas unu la alian, ne povas esti feliĉa fino
|
se en futbalo okazas violento, tio estas ĉar en Italiio nun nur validas kiu gajnas
|
se estas eble donaci organojn por savi vivon de malsanulo, kial ne donaci proteinojn por savi malsatulojn?
|
se estas ne pagenda prezo, ankaŭ estas ne valoro
|
se ĝi estas elfarata en la nomo de Dio aŭ lando, estas ne krimo tiom abomena, ke la publiko volas ne pardoni ĝin
|
se homo ekas kun certaĵoj, li finiĝos en duboj; sed se li kontentiĝas ekante kun duboj, li finiĝos per certaĵoj
|
se homo movus mondon, li devas unue movi sin mem
|
se homo ne emas riski batali pro siaj ideoj, aŭ liaj ideoj valoras nenion, aŭ li mem valoras nenion
|
se inspiro alvenas, oni trovos min pentrante
|
se io ne havas pagendan prezon, ankaŭ ne valoron ĝi havas
|
se israelanoj ne volas troviĝi akuzataj esti nazioj, ili devus simple ĉesi agi kiel nazioj
|
se la geedzoj ne kunloĝus, la bonaj geedzecoj iĝus pli oftaj
|
se la homoj plibone komprenus la danĝerojn implicitajn je uzo de kelkaj vortoj, vortaroj, ĉe la vitrinoj de libroservoj, estus envolvitaj per ruĝa bendo: 'Explodaĵoj. Manipulu prudente'
|
se la junularo malaprobus la interkonsenton, tiele la ĉiopotenca kaj mistera mafio disperdiĝus kiel inkubsonĝo.
|
se la Nurembergaj leĝoj estus aplikataj, tiam ĉiu postmilita usona prezidento estus pendita
|
se la popoloj pli bone interkonatiĝus, ili lernus malami sin
|
se lando esperas esti nescia kaj libera, ĝi esperas ion, kio neniam estis kaj neniam estos
|
se laŭlonge de la vojo vi volas trovi amikecon, dolĉecon kaj poezion, kunportu ilin mem
|
se libereco signifas ion ajn, ĝi signifas la rajton diri al homoj tion, kion ili ne volas aŭdi
|
se mastro ne povas vivi sen sklavo, kiu el la du estas libera homo?
|
se mi dirus tion, kion mi vere pensas, oni min arestus aŭ oni min enŝlosus en frenezulejon. Nu bone, mi estas certa ke estus tiel por ĉiuj
|
se mi povus verki la belecon de viaj okuloj
|
se mi verkis cxi leteron tiom longa, estas cxar mi ne havis tempon fari gxin pli mallonga
|
se mia kuracisto dirus al mi, ke mi havas nur ses vivotajn minutojn, mi ne tristatendus. Mi tajpus iomete pli rapide
|
se ne ekzistus karceroj, ni scius ke ni estas cxiuj katenitaj
|
se ni deziras ŝanĝojn, la bankoj devas esti okupitaj kaj la televido eksplodigita. Ne estas alia ebla revolucia solvo
|
se ni kapablus unuiĝi... kia bela kaj proksima estus la estonteco !
|
se ni ne alfrontas racion, ni neniam plenumos ion
|
se oni devas aludi partion kiel terorista Ŝtato, oni aludus Israelan estraron ĉar iliaj anoj estas la gentoj, kiuj amasbuĉas sendefendajn kaj senkulpajn arabojn en okupitaj teritorioj
|
se oni devus lerni ĉiajn leĝojn, oni ne havus tempon por transpasi ilin
|
se oni deziras fini interetnajn konfliktojn, oni devas investi malpli por militoj, kaj pli investi por packulturo.
|
se oni havas dekmil regulojn, oni detruas ĉiun respekton por la leĝo
|
se oni serĉas min matene, oni serĉos vin vespere
|
se oni vivas sufiĉe longe, oni povas konscii, ke ĉiu venko iutage iĝas malvenko
|
se subaĉetituloj unuiĝas kaj estigas povon, honestuloj devas same agi
|
se tago bone uzita okazigas bonan dormon, ankaŭ vivo bone uzita okazigas bonan morton
|
se unu el ni, iu ajn el ni, homoj, nun suferas kiel hundo, malsanas aǔ malsatas, tio estas ĉies afero. Ni ĉiuj devas prizorgi tion ĉar ignori suferon de homo estas ĉiam perfortaĵo kaj inter la plej aĉaj kondutoj
|
se vi amas kion vi faras, tio neniam estos laboro
|
se vi deziras eviti vidi idioton, vi devos unue rompi vian spegulon
|
se vi deziras gustumi vian virton, peku, iafoje
|
se vi deziras lerni, lernigu
|
se vi deziras riĉiĝi per skribado, skribu la ĝenraĵojn legatajn de homoj, kiuj movas siajn lipojn, kiam ili legas por si mem
|
se vi deziras ridigi Dion, parolu al Li pri viaj projektoj
|
se vi diras veron, vi bezonos nenion memori
|
se vi ekdiras la veron al la homoj, estu amuza aù ili mortigos vin
|
se vi estas certa, ke vi komprenas ĉion okazanta, vi estas senespere konfuzita
|
se vi estis feliĉa, tio ne estas konsiderata kiel eraro
|
se vi havas fidon pri vi mem, vi inspiras fidon por aliuloj
|
se vi havas talenton, uzu ĝin kiel eble plej. Ĝin ne ŝparegu. Ĝin donu ne gutgute kiel avarulo. Ĝin elspezu abunde kiel milionulo intencata senmoniĝi
|
se vi helpas iun, kiu havas problemojn, vi povas certigi, ke li memoros vin ... sekvontfoje ke li havos problemojn
|
se vi malamas personon, vi malamas ion de li kiu estas parto de vi
|
se vi mem eksplikas per ekzemplo, mi komprenas plu nenion
|
se vi ne atendas la neatenditaĵon, vi ne malkovros ĝin tiel nekapteblan kaj neprobablan, kiel ĝi estas
|
se vi ne estas preta erari, neniam vi trafos ion originalan
|
se vi parolas al homo en lingvo, kiun li komprenas, tio iras en lian kapon. Se vi parolas al li en ties lingvo, tio iras en lian koron
|
se vi rigardas rekte ies okulojn, vi estas devigita vin mem rigardi
|
se vi ŝajnas bezoni ion, oni donos nenion al vi. Por riĉiĝi oni devas ŝajni riĉa
|
se vi timas solecon, ne geedziĝu
|
se vi volas scii kion vere intencas diri virino, rigardu ŝin, ne aŭskultu ŝin
|
se vi volas vidi bildon pri la estonteco, imagu boton piedpremantan homan vizaĝon, por ĉiam
|
se viaj moralaj principoj malĝojigas vin, estu certa, ili estas eraraj
|
se virino estas malbele vestita, oni rimarkas ŝian robon, sed se ŝi estas belege vestita, ŝin oni rimarkas
|
se vivi estas bone, estas ankoraŭ pli bone sonĝi, kaj la plej bone el tio, vekiĝi
|
se voĉdonado ŝanĝus ion, ili kontraŭleĝigus ĝin
|
sed, ĉu vi scias kio estas homoj? Mizeraĵoj, kiuj devus morti, pli mizeraj ol vermoj aŭ pasintjarfolioj, kiuj mortis sen ekscii pri ili
|
seksabstino atingeblas nur per seksa malabstino. La bordelo defendas la hejmon
|
sekso mildigas streĉitecon. Amo kaŭzas ĝin
|
sekto aŭ partio estas eleganta anonimeco imagita por ŝpari homon kontraŭ la turmenteto pensi
|
sekvu la plej bonajn ekzemplojn; de tiuj, kiuj lasas ĉion por konstrui pli bonan estontecon
|
sen koninte mizeron neeblas aprezi lukson
|
sen memoro, homo scius nenion kaj scius fari nenion
|
sen mono kaj sen tempo fantazio reduktiĝas al forpasanta revo, kiu ne povas realiĝi
|
sen Saddam, la mondo pliboniĝis. Kiel ĝi estus sen Bush?
|
senĉese aperas faktoj kiuj konfuzigas teoriojn
|
senmorta estas tiu, kiu akceptas la estantecon
|
senokupiĝo estas la komenco de ĉiuj malvirtoj kaj la kroniĝo de ĉiuj virtoj
|
senutilaj havaĵoj igas vivon senutilan
|
sep sociaj pekoj: politiko sen principoj, riĉeco sen laboro, plezuro sen konscio, kono sen karaktero, komerco sen moralo, scienco sen humaneco kaj adoro sen ofero
|
serĉante alies bonon, ni trovas la nian
|
ŝerce oni povas ĉion diri, eĉ la veron
|
serĉi signifas havi celon. Sed trovi signifas esti libera, resti malfermita, ne havi celon
|
serĉu ridindaĵon en ĉio, kaj vi trovos ĝin
|
serioza sporto havas nenion komunan kun honesta ludo. Gxi estas plena de malamo, jxaluzoj, gaskonajxoj, indifernto por cxiu regulo kaj sadisma plezuro en la vido de perforto: alivorte, gxi estas milito sen pafado
|
servuto, multfoje, ne estas perforto de mastroj, sed tento de servutuloj
|
ŝi enamiĝis kiel la inteligentaj virinoj ĉiam sin enamiĝas: kiel idiotino
|
silento estas netolerebla por iuj ĉar ili ene havas multan bruon
|
silentu, fek ! levu la manon tiuj, kiuj volas reviviĝi, faru pason antaŭen tiuj, kiuj deziras rejuniĝi
|
simpleco estas la formo de la vera grandeco
|
sin distri signifas preskaŭ ĉiam ŝanĝi la manieron de sin enui
|
sin surprizi, sin miri, estas komenci kompreni
|
sincere mi kredas, kiel vi, ke bankaj establoj estas pli danĝeraj ol praktikantaj armeoj
|
sinonimo estas vorto, kiun vi uzas, kiam vi ne povas esprimi la vorton, kiun unue vi pensis
|
skandalo komenciĝas kiam la polico ĉesigas ĝin
|
sklavo estas tiu, kiu atendas, ke iu venu liberigi lin
|
sklavo havas nur mastron. Ambiciulo havas tiom, kiom da homoj estas utilaj por lia riĉaĵo
|
skribi estas ĉiam kaŝi ion tiamaniere, ke ĝi povu esti malkovrita
|
socialismo povas alveni nur bicikle
|
societo povas ekzisti nur sur certa bazo de rafinita mensogado kaj kondiĉe ke neniu diras ĝuste kion li pensas
|
socio estas permesema koncerne la aĵojn, kiuj nenion kostas
|
socio multe estimas sian normalan homon. Ĝi edukas infanojn memperdiĝi kaj fariĝi absurdaj por iĝi normalaj. Normalaj homoj mortigis eble cent milionojn da siaj normalaj proksimuloj dum la lastaj kvindek jaroj
|
socio, por diri sin civilizata, devus akcepti tiom da saĝo kiom da frenezo
|
sociologo estas homo, kiu iras en stadionon por rigardi spektatorojn
|
sola homo estas ĉiam en malbona akompano
|
sole estas sen virto tiu, kiu ne volas ĝin
|
soleco donas al intelekta eminentulo duoblan avantaĝon: tiu de esti kun li mem kaj tiu de ne esti kun la aliaj
|
soleco estas bela afero sed necesas iu por diri al vi ke soleco estas bela afero
|
soleco estas por la animo kiel nutraĵo estas por la korpo
|
solidareco estas la tenereco de la popoloj
|
solidareco estas ne doni, sed agi kontraŭ la maljustaĵoj
|
sorĉistinoj ĉesis ekzisti, kiam ni ĉesis bruligi ilin
|
specialisto estas ulo kiu ĉiutage scias pli pri ĉiutage malpli, cele sciante ĉion... pri nenio!
|
specialistoj estas homoj, kiuj ĉiam ripetas la samajn erarojn
|
sperto estas bileto de loterio aĉetita post la lotado
|
sperto estas bona lernejo, sed la registriĝo estas multekosta
|
sperto estas flamo, kiu nur brulante povas lumi.
|
sperto estas simple la nomo, kiun ni donas al niaj eraroj
|
sperto estas tia mirindaĵo, kiu permesas vin rekoni eraron kiam vi ĝin faras novafoje
|
sperto: kombilo, kiun vivo donas al vi post ke vi perdis vian hararon.
|
spertulo estas homo kiu jam faris ĉiujn erarojn fareblajn en kampo tre mallarĝa
|
spontaneco estas la frukto de longaj meditadoj
|
sprita virino preferas restadi sole ol restadi kun iu ajn
|
ŝteli, masakri, priŝteli, netaŭge ili nomas tion imperio; ankaŭ tie ili dezertigas kaj nomas tion paco
|
ŝtelistoj rispektas posedaĵojn; ili nur deziras posedaĵoj iĝi sies, por ilin pli rispekti
|
streĉu la orelon al ĉiu homo, sed donu vian voĉon al malmultaj. Akceptu opinion de ĉiu homo, sed sin detenu de via prijuĝo
|
stultaĵojn faru, sed ilin faru entuziasme
|
stultuloj konfuzas valoron kun prezo
|
sub registaro, kiu maljuste enkarcerigas, la vera loko por justa homo estas ankaŭ en karcero
|
suferi sen plendi estas la nura leciono kiu ni devas lerni en ĉi tia vivo
|
sufiĉas plibonigi iun por detrui lin
|
sufiĉe da drogo en sportoj: malpermesu testojn!
|
sukceso estas havi, kion oni volas; feliĉo estas ŝati, kion oni havas
|
suprizas, ke divenisto ne ridegas vidante unu alian
|
sur ĉia privata bieno ĉiam baziĝas sociala hipoteko
|
survoje al saĝeco, la unua paŝo estas silenti; la dua, aŭskulti; la tria, memori; la kvara, praktiki; la kvina, instrui aliulojn
|