Logos Multilingual Portal

Select Language

a b c ĉ d e f g ĝ h i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v

Ĉar militoj komenciĝas en la homaj mensoj, en tiuj hommensoj oni devas konstrui pacbastionojn
UNESCO
ĉar ne estas la homaro,sed estas la mondo, kiu iĝis nenormala
Antonin Artaud
ĉar politikisto neniam kredas tion, kion li diras, li miras, kiam li estas kredata laŭ sia vorto
Charles De Gaulle
ĉar tia estas la vivo, tial oni revas pri venĝo
Paul Gauguin
ĉarmo: maniero por respondigi al si jes farinte neniun precizan demandon
Albert Camus
ĉasteco: la plej nenatura el la seksaj perversioj
Aldous Huxley
ĉe la plej gravaj vojkruciĝoj de la vivo, ne estas vojmontriloj
Ernest Hemingway
ĉe politiko, se vi deziras ion dirotan, petu ĝin al viro. Se vi deziras ion farotan, petu ĝin al virino
Margaret Thatcher
celo de edukado estas anstataŭi malplenan menson per malfermita menso
Malcolm Steve Forbes
certe platona rilato estas ebla, sed nur inter edzo kaj edzino
Anonymous
ĉi tia suspenso estas terura. Mi esperas ke ĝi daŭros
Oscar Wilde
ĉi tie eĉ la leĝon de la ĝangalo oni ne respektas
Nicanor Parra
ĉi tie estas la problemo! ĉe la vortoj! Ni ĉiuj enportas mondon da aferoj, ĉiu la propran. Kiel ni povas interkompreni, sinjoro, se en vortoj, kiujn mi diras mi inkluzivas la signifon kaj la valoron de aferoj laŭ mia afermondo, sed aŭskultanto ilin komprenas laŭ sia afermondo? Oni pensas, ke ni povas interkompreni, sed ni neniam interkomprenos!
Luigi Pirandello
ĉi tie kuŝas mia edzino : lasu ŝin kuŝi! Nun ŝi ripozas, same kiel mi
John Dryden
ĉi tie vivas homo libera. Neniu lin servas
Albert Camus
ĉia konvinkiĝo estas prizono
Friedrich Wilhelm Nietzsche
ĉia vera homo devas senti en sia vango la frapon donitan al ĉia vango de homo
José Martí
ĉia vorto, skribita aŭ parolita, estas morta lingvo
Robert Louis Stevenson
ĉiam estas iomete da frenezeco en amo, sed ĉiam estas ankaŭ iomete da racio en frenezeco
Friedrich Wilhelm Nietzsche
ĉiam memoru ke vi estas absolute unika. Ĝuste kiel ĉiu ajn
Margaret Mead
ĉiam mi kredis, ke, se ekzistas loko en la mondo kie ne estas pura raso, estas ĝuste Italio. Fakte niaj prauloj trovis tro da okazoj distriĝi
Enzo Biagi
ĉiam pardonu viajn malamikojn; nenio ĉagrenas ilin pli.
Oscar Wilde
ĉiam surprizas min la absurdaj turnoj faritaj de riveroj por pasi malsupre de ĉiuj pontoj
Beppe Grillo
ĉiam, kiam estas morto, estas espero
Giuseppe Tomasi di Lampedusa
ĉiam, kiam la milito estos konsiderata kiel fatala, ĝi konservos sian fascinon. Kiam ĝi estos konsiderata kiel vulgara, ĉesos ĝia populareco
Oscar Wilde
ĉiam, kiam vi instruos, instruu dubi viajn instruojn
José Ortega y Gasset
ĉian ofendadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, lingvo, religio aŭ socia klaso, mi rigardas kiel barbarecon - Ludoviko Zamenhof
Ludoviko Zamenhof
cifereco estas rapideco, efikeco. Sed papero estas plezuro
Giuseppe Annoscia
cigaredo estas la perfekta tipo de perfekta plezuro. Ĝi estas franda kaj ĝi lasas onin nesatigitan. Kion plie oni povas deziri?
Oscar Wilde
cinikulo : senhonorulo, kies misformita vidpovo vidas aĵojn kiel ili estas, ne kiel ili devus esti
Ambrose Bierce
cinikulo estas homo, kiu, kiam li flaras florojn, ĉirkaŭrigardas serĉante ĉerkon
H.L. Mencken
cinikulo estas ne nur iu, kiu legas amarajn lecionojn ekde la estinteco, sed ankaŭ iu, kiu estas tro frue desapontita de la estonteco
Sydney J. Harris
ĉio alia estas ridinda kiam oni pensas pri morto
Thomas Bernhard
ĉio en la vivo estas tolerebla, krom multaj tagoj da neinterrompita feliĉo
Johann Wolfgang von Goethe
ĉio estas al aliuloj, nur tempo estas al ni
Lucius Annaeus Seneca
ĉio imagebla de persono, estas realigota de iu
Jules Verne
ĉio valoras nenion kaj la restaĵo valoras malpli
León de Greiff
ĉio, kio vere valoras en la vivo, estas senpage farita
Claudio Magris
ĉio, kion ni diras, estas: donu ŝancon al paco
John Lennon
ĉio, kion nia scio havigas al ni, estas morti ene de suferoj pli teruraj ol tiuj de bestoj, kiuj nenion scias
Maurice Maeterlinck
ĉio, kion nun ni konsideras malmorala, ie kaj iam estis konsiderita morala. Kiu povas garantii, ke ĝi ne ŝanĝos sian nomon?
Friedrich Wilhelm Nietzsche
ĉio, kion vi bezonas, estas nesciado kaj memfido, kaj la sukceso certas
Mark Twain
ĉio, kion vi legas sur ĵurnalo estas vera, escepte de tiu malofta okazo pri kiu vi havas senperajn informojn
Erwin Knoll
ĉion, kion mi scias, mi konas nur ĉar mi amas
Leo Tolstoy
ĉirkaùas min pastroj, kiuj ĉiatone asertas, ke ilia influo ne troviĝas en tiu mondo, sed kiuj, atendante, razias kaj priŝtelas ĉion, kio estas por ili atingebla
Napoleon Bonaparte
ĉiu vorto kuntrenas sian propran memoron
Eduardo Pérsico
ĉiu altiro estas reciproka
Johann Wolfgang von Goethe
ĉiu aŭskultas nur tion, kion li komprenas
Johann Wolfgang von Goethe
ĉiu bona ago estas demonstro de potenco
Miguel de Unamuno
ĉiu eksedziĝo estas kompromiso por aranĝi ion malbone finitan. Batalo kontraŭ eksedziĝo estas batalo farita ĉe la ariero. Necesas batali kontraŭ edziĝo
Luciano Bianciardi
ĉiu emocio, se ĝi estas sincera, estas nevola
Mark Twain
ĉiu havas la difektojn de siaj propraj kvalitoj
Adriano Olivetti
ĉiu historio estas samtempa historio
Benedetto Croce
ĉiu homo estas kiel Dio faris lin, kaj ofte eĉ pli malbona
Miguel de Cervantes
ĉiu homo havas taskon en sia vivo, kaj ĝi neniam estas tiu, kiun li elektintus
Hermann Hesse
ĉiu leganto, kiam li legas, estas la propra leganto de si mem. Verko de skribisto estas nur speco de optika ilo proponata al la leganto por permesi al si distingi tion, kion, sen tiu libro, li eble ne vidus en si mem
Marcel Proust
ĉiu nacio mokas la aliajn, kaj ĉiuj pravas
Arthur Schopenhauer
ĉiu nia momento neniam estas egala al la alia kaj ni neniam estas samaj de unu momento al alia, de unu tempo al alia
Heraclitus
ĉiu nomas barbareco tion, kio ne apartenas al siaj kutimoj
Michel de Montaigne
ĉiu penso estas escepto al ĝenerala regulo, kiu estas ne pensi
Paul Valéry
ĉiu revolucio elvaporiĝas kaj forlasas nur la ŝlimon de nova burokratismo
Franz Kafka
ĉiu ŝanĝo en niaj leĝoj prenas monon el ies poŝo kaj metas ĝin en alies
George Bernard Shaw
ĉiu urbo, eĉ la plej malgranda, estas dividita en du partoj: unu por la riĉuloj, la alia por la malriĉuloj kaj ili militas unu la alian
Plato
ĉiu virino ŝatus esti fidela. Problemo estas trovi viron al kiu esti fidela
Marlene Dietrich
ĉiu vivo estas en la cerbo nur serio da bildoj, ĉe kiuj estas ne diferenco inter tiuj naskitaj de realaĵoj kaj tiuj naskitaj de internaj revoj, kaj ne kaŭzo por taksi iujn super la aliaj
Howard Phillips Lovecraft
ĉiu vorto estas falsa. Sed kio estas sen vortoj?
Elias Canetti
ĉiu vorto estis iam neologismo
Jorge Luis Borges
ĉiufoje kiam homoj pravigas min, mi havas la impreson ke mi malpravas
Oscar Wilde
ĉiufoje, kiam mi vidas plenkreskulon bicikle, mi ne plulonge malesperas pro la homa raso
H.G. Wells
ĉiufoje, kiam unu persono estas rigardata tuttaŭga por zorge plenumi taskon, tiu ĉi estas pli malbone elfarata de du personoj, kaj ĵus apenaŭ farata se tri aŭ pli estas laborigataj en ĝi
George Washington
ĉiuj ekzaktaj sciencoj estas regataj de ideo de proksimumeco
Bertrand Russell
ĉiuj amleteroj estas ridindaj. Ili ne estus amleteroj se ili ne estus ridindaj
Fernando Pessoa
ĉiuj ĉarmaj homoj havas ion por kaŝi, kutime sian plenan dependecon pri aprezoj de aliaj
Cyril Connolly
ĉiuj cerboj el la mondo estas nepovantaj kontraû ia laûmoda stulteco
Jean de La Fontaine
ĉiuj dezirus longe vivi, sed neniu dezirus maljuniĝi
Benjamin Franklin
ĉiuj dioj estis senmortaj
Stanislaw Jerzy Lec
ĉiuj feliĉaj familioj estas similaj inter si, sed ĉiu malfeliĉa familio estas malfeliĉa laŭ sia propra maniero
Leo Tolstoy
ĉiuj homoj estu gefratoj, tia estas la revo de geuloj, kiuj ne havas fraton
Charles Chincholles
ĉiuj homoj scias, ke ia aĵo estas nerealigebla, ĝis iu ignoranta tion alvenas kaj eltrovas ĝin
Albert Einstein
ĉiuj homoj, kiuj atingis grandajn rezultojn, estis grandaj revuloj
Orison Swett Marden
ĉiuj konfuzas sian vidlimon kun limo de la mondo
Arthur Schopenhauer
ĉiuj modernaj revolucioj kondukis al plifortigo de la Ŝtato
Albert Camus
ĉiuj neordinaraĵoj allogas nin, vivo unue, neordinaraĵo en plej alta grado
Emil Cioran
ĉiuj ni devas obei la leĝojn, sed por kompreni ilin necesas advokato
Fabio Fumi
ĉiuj ridetas samlingve
Anonymous
ĉiuj viroj havas virinon en la menso; edzoj ankaû havas alian, hejme
Noel Clarasó Serrat
ĉiuj, por igi realecon eltenebla, ni estas devigataj prizorgi kelkajn malsaĝaĵojn en ni
Marcel Proust
civilizacio avancas pliigante gravajn operaciojn, kiujn ni povas fari sen ilin pripensi
Alfred North Whitehead
civilizacio estas senfina obligo de nenecesaj necesaĵoj
Mark Twain
civilizitaj homoj ne povas tute kontentigi sian seksan instinkton sen amo.
Bertrand Russell
ĉu adolto? neniam
Pier Paolo Pasolini
ĉu amo? eble kun la tempo, konante nin malpli bone
Ennio Flaiano
ĉu estas io en tio, kion ni diras?
George Steiner
ĉu estas io pli valora por iu popolo ol la lingvo de ĝiaj praavoj?
Johann Gottfried von Herder
ĉu Eŭropo iĝos kio ĝi estas en realeco, tio estas malgranda kabo de la azia kontinento ? Aŭ ĉu Eŭropo restos kio ĝi ŝajnas, tio estas : la grandvalora parto de la tera universo, la perlo de la sfero, la cerbo de vasta korpo ?
Paul Valéry
ĉu la celo pravigas la rimedojn ? Dankon, Moggi
Anonimo
ĉu mi ne detruas miajn malamikojn amikiĝante kun ili?
Abraham Lincoln
ĉu ne estas ironie, ke loko nomata Sankta Lando estas loko, kie ekzistas la plej kruelega kaj profunda malamo de la planedo?
Daniele Luttazzi
ĉu ne timigas vin mondo de senkleruloj kun nenia memoro krom tiu de siaj komputoroj?
Harold Bloom
ĉu ni devas kunvivi kun mafia-o eĉ en la sportoj?
Carlo Cattaneo
ĉu ni povas vere antaŭvidi ke tiuj, kiuj strebas ekspluati nin, estu fidindaj por eduki nin?
Eric Schaub
ĉu vi deziras ne ebligi al iu opresi sian proksimulon? Do estu certa doni povon al neniu
Mikhail Bakunin
ĉu vi deziras, ke multaj personoj klopodu helpi vin? Klopodu ne bezoni helpon
Alessandro Manzoni
ĉu vi estas Fraŭlino Smith, filino de multmilionula bankiero Smith? Ĉu vere ne? Mi petegas vian pardonon pro la momento, kiam mi pensis ke mi enamiĝis pri vi
Groucho Marx
cxenera ordo estis sxangxita sed cxeno restis kiel cxeno
Gianni Rodari
cxio estas dangxera. Sed se ne estus tiel, ne valorus vivi
Oscar Wilde
cxio nedirita estas dirita por cxiam
Julio Cortázar
cxiu kiu tenas la povon dum unu minuto faras krimon
Luigi Pintor
cxiuj homoj ludas rolon, escepte, eble, kelkaj aktoroj
Eugène Ionesco
cxu la fabrikoj de armiloj helpas al batalo kontrau' senlaboreco?
Anónimo