kaĝo da frenezuloj estas la mondo
|
kaj estu malvera por ni ĉiu vero neakompanita de laŭta ridego
|
kaj ni esperas la alvenon de tago, je kiu ni povas diri al ili, al niaj gemortuloj, nur tri aferojn: ni ne submetiĝis, ni ne vendiĝis, ni ne forcedis
|
kaj tio, kiun ni antaŭe faris pro amo al Dio, nun ni ĝin faras pro amo al mono; tio estas, pro amo al tio, kiu donas la plej alta sento de povo kaj bona konscio
|
kaj, por ke ĝi ne estu ŝtelota, ili konfidas monon al la bankoj
|
kapitalismo estas la laŭleĝa moneltrudo de la reganta klaso
|
kapitalismo estas la plej granda malamiko de homaro
|
kara demokratio, rehejmeniru, ne estas tro malfrue
|
kara: la plej populara maniero alparoli aliseksulon, kies nomon vi ne memoras ĉimomente
|
ke la homoj ne multe lernas el la lecionoj de historio, tio estas la plej grava el ĉiuj lecionoj de historio
|
ke vulgaruloj esprimas siajn pensojn klare estas for de la realo; kaj la sagaco, kion oni povas rigardi ĉe ili devenas ne el la facileco de ilia lingvo sed el la malprofundeco de iliaj pensoj
|
kelkafoje iu konfesas pekon por atribui al si la meriton
|
kelkaj el la plej grandaj amaventuroj, kiujn mi konas entenas unu aktoron, solan
|
kelkaj intelektuloj laboras por plenigi la cerbon de homo, aliaj por malplenigi ĝin. Ne necesas diri, ke la duaj estas la plimulto
|
kelkaj malriĉaj landoj fiere volus solvi siajn problemojn sole, sed, bonŝance, transnaciaj kompanioj povas fari nenion malpli ol sin oferi por ili
|
kelkaj ridetoj ne estas ĝoj-esprimoj, sed manieroj plori kun afableco
|
kelkaj sin konsideras perfektaj nur ĉar ili estas malpli postulemaj pri si
|
kelkfoje necesas silenti por esti aŭskultata
|
kelkfoje nia lumo estingiĝas, sed poste alvenas iu, kiu ĝin ree eklumigas. Al ĉi ulo ni devas esti ege dankemaj
|
kelkfoje povas esti pli bela la mars'ado ol la alveno. Alveno ne ekzistas, g'i estas nur momento de la mars'o
|
kelkfoje prefere klopodu esti feliĉa en la malfeliĉo ol lukti por eliri el ĝi
|
kelkfoje, se oni staras apud la gardrelo de ponto kaj kliniĝas por observi la suban riveron malrapide elfluantan, subite oni ekscios ĉion, kion oni devas scii
|
kelkokaze la fivortoj estas la plej bonaj
|
kia ajn estas kion oni volas diri, ekzistas nur unu vorto por ĝin esprimi, nur unu verbo por ĝin animi kaj nur unu adjektivo por ĝin kvalifiki
|
kia bonŝanco por la registoj ke la homoj ne pensas
|
kia terura epoko tia, kiam idiotoj estras blindulojn
|
kial ĝenerale ni fuĝas solecon? Pro tio, ke malmultaj el ni estas agrablaj kunuloj por si mem
|
kial mi devus prizorgi estontajn generaciojn? Kion ili faris por mi?
|
kial Naturo kreis homon? Ĉu estis por montri, ke ĝi estas sufiĉe forta por erari, aŭ ĉu estis pro simpla nescio?
|
kial ni mortigas la ulojn, kiuj mortigis aliajn ulojn? ĉu por montri al aliaj, ke mortigo estas kulpa ago?
|
kial pagi monon por havi vian genealogian arbon priskribita ? Eniru en politikon kaj viaj opoziciuloj faros ĝin por vi
|
kial refari la malnovajn erarojn, kiam estas tiom da novaj eraroj por elfari
|
kial timi morton? ĝi estas la plej bela aventuro el la vivo
|
kial uzi grandajn vortojn? Ili signifas tiom malmulte
|
kiam aĵoj malbonas, ne iru kun ili
|
kiam aperas vera geniulo en la mondo, oni povas lin rekoni ĉar ĉiuj idiotoj komplotas kontraŭ li
|
kiam armiloj parolas, leĝo silentas
|
kiam cerbo formiĝas en patrina utero, ĝi havas nenian ideon
|
kiam Dio silentas, oni povas igi lin diri tion, kion oni deziras
|
kiam Doktoro Johnson difinis patriotismon, kiel la lastan rifuĝon por kanajlo, li nesciis la egajn eblojn de la vorto 'reformo'
|
kiam du negocistoj ĉiam samopinias en aferoj, unu el ili estas troa
|
kiam du personoj estas sub la influo de la plej violenta, la plej freneza, la plej trompa kaj la plej efemera el la pasioj, ili estas postulitaj resti en tiu ekscita, nenormala kaj elĉerpiga stato daŭre ĝis morto ilin disigas
|
kiam estas du konfliktaj versioj de rakonto, la saĝa solvo estas kredi tiun, en kiu la homoj aspektas la plej malbonaj
|
kiam homo asertas scii kio estas feliĉo, ĝin li certe perdis
|
kiam homo dormanta kaj senmova sonĝas ion, kio estas kiu pli ekzistas, homo kiel konscio, kiu sonĝas aŭ la sonĝo?
|
kiam homo ne plu sentas malvarmon, malsaton, aŭ timon, li estas malkontenta
|
kiam homo volas mortigi tigron, tio estas nomata sporto; kiam tigro volas mortigi homon, tion oni nomas sovaĝeco
|
kiam infaneco mortas, kadavroj nomiĝas adoltoj kaj eniras socion, unu el la plej afablaj nomoj de infero. Pro tio ni timas infanojn, kvankam ni amas ilin: ili montras al ni la gradon de nia dekadenco
|
kiam la homoj estas liberaj fari, kiel plaĉas al ili, ĝenerale ili imitas unu la alian
|
kiam la Misiistoj alvenis, la Afrikanoj havis la Teron kaj la Misiistoj havis la Biblion. Ili instruis nin kiel preĝi kun niaj fermitaj okuloj. Kiam ni malfermis ĉi tiujn, ili havis la terojn kaj ni havis la Biblion
|
kiam la neceso estas forta, estas tiuj, kiuj kredas ion ajn
|
kiam la Respublikanoj ĉesos mensogi pri Demokratoj, ni ĉesos diri la veron pri ili
|
kiam lingvo estas koruptita, personoj perdas fidon en tio kion ili aŭdas, kaj tio kondukas al perforto
|
kiam mi aŭdas homamason aplaŭdi homon, mi sentas pikon da kompato por li. Por esti fajfita, li nur devas sufiĉe vivi
|
kiam mi donis manĝaĝojn al malriĉuloj, oni nomis min sanktulo; kiam mi demandis kial malriĉuloj havis nenion por manĝi, oni nomis min komunisto
|
kiam mi estis knabo, oni diris al mi ke iu ajn povas iĝi prezidento de Usono. Mi komencas kredi tion
|
kiam mi estis pli juna mi povis memori ĉion, kaj okazitan kaj neokazitan
|
kiam mi pligrandiĝas, mi deziras esti knabeto
|
kiam mi ripozigas la piedojn, mia menso ankaŭ ĉesas funkcii
|
kiam mi vidas Berlusconi kaj tiun alian etulon, mi emegas eksiĝi el la homa specio
|
kiam mortiĝas iu, kiu revas pri ni, mortas parto de ni mem
|
kiam popolo ne plu kuraĝas defendi sian lingvon, ĝi estas preta por sklaveco
|
kiam registaro dependas de bankieroj pro sia mono, regadon havas la bankieroj kaj ne la regestroj. La mano, kiu donas, estas super la mano, kiu ricevas. Mono ne havas patrujon ; la financistoj havas nek patriotismon nek decon, kaj gajno estas ilia nura celo
|
kiam sciencisto elstara sed maljuna firme diras ke io eblas, certe li preskaŭ pravas. Kiam li firme diras ke io ne eblas, tre probable li eraras
|
kiam temas pri konscienco, la leĝo de la plejmulto ne validas
|
kiam vi detruas monumentojn, antaŭgardu la piedestalojn. Ili povas ankoraŭ utili
|
kiam vi kontentece vivas, vojaĝi estas mense ŝvebi, ne plu esti fore
|
kiam vi mem troviĝas flanke de la plimulto, estas tempo por ekhalti kaj rekonsideri (vian opinion)
|
kiam vi saltas pro ĝuo, prizorgu ke neniu forprenas grundon sub viaj piedoj
|
kiam vi vidas financiston salti tra fenestro, saltu post li; tie estas mono
|
kiam virino submetiĝas, estas tial, ĉar ŝi venkis
|
kiam virto estis dorminta, ĝi vekiĝas kun pli da energio
|
kie ĉiuj homoj pensas same, neniu pensas multe
|
kie estas multe da lumo, tie estas ankaŭ multe da ombro
|
kie ne estas humuro, ne estas humaneco; kie ne estas humuro, estas koncentrejo
|
kie oni bruligas librojn, fine oni bruligas ankaŭ homojn
|
kiel amikoj, flatante, koruptas nin, tiel malamikoj, riproĉante, ofte korektas
|
kiel esta regata la mondo kaj kiel komencas militoj? Diplomatoj mensogas al ĵurnalistoj kaj poste kredas tion, kion ili legas
|
kiel facile estas skribi malfacile
|
kiel korpo, ĉiu estas individua, sed kiel animo, neniam
|
kiel mi ne prizorgis naskiĝi, mi ne prizorgas morti
|
kiel rekoni artaĵon? Kiel disigi ĝin, almenaŭ momente, el ĝia kritika aparato, el ĝiaj interpretistoj, el ĝiaj senlacaj plagiatistoj, el ĝiaj neniigistoj, el ĝia fina destino de soleco? Estas facile. Oni devas traduki ĝin
|
kiel rimedo por la vivo en socio, mi sugestas la grandajn urbojn: ili estas la nura dezerto atingebla de ni
|
kiel scii ĉu Lyndon Johnson estas mensoganta? Se li tordetas la orelojn, tio ne signifas ke li mensogas. Se li kunŝovas la brovojn, tio ne signifas ke li mensogas. Sed kiam li movas la lipojn, li estas mensoganta
|
kiel teatraĵo, tiel vivo estas: gravas ne kiom longtempe sed kiom bone ĝi estas plenumata
|
kien vi iras, Ivano? Mi iras Minskon. Vi mensogas, Ivano! Vi diris al mi, ke vi iras Minskon por ke mi kredu ke vi iras Moskvon, sed vi vere iras Minskon. Vi mensogas, Ivano!
|
kino, kiel pentrarto, vidigas nevideblaĵojn.
|
kio do estas plezuro, se ne ĉefe dolĉa doloro
|
kio elĉerpiĝos unue: aero aŭ petrolo?
|
kio estas arto? Prostituo
|
kio estas bankŝtelo kompare kun bankfondiĝo?
|
kio estas homo tia, ke ĝi faras projektojn?
|
kio estas la diferenco inter sprita, sciema kvinjarulo, kaj malsprita, stulta deknaŭjarulo? dekkvar jaroj da brita eduka sistemo
|
kio estas la reala mondo krom la revo, kiun ĉiu revas, la komuna revo?
|
kio estas la unua devo de homo? La respondo estas mallonga: esti si mem
|
kio estus vivo se ni ne havus kuraĝon riski ion?
|
kio gravas ne estas tio, kion oni diras, sed tio, kio ne bezonas esti dirata
|
kio ne taŭgas por abelaro, ankaŭ ne taŭgas por abelo
|
kiom da lingvoj vi parolas, tiom da homoj vi valoras
|
kiom da vero povas spirito toleri, kiom da vero ĝi aŭdacas? Ĉiu akiro, ĉiu antaŭa paŝo al sciado venas el kuraĝo, el la harditeco kontraŭ ni mem, el la pureco kontraŭ ni mem
|
kiom da vivoj en vivo, kion da homoj en homo
|
kiom kostas verki libron? Legado estas la malfacila parto
|
kion ajn mi ne scias, tion mi lernis ĉe lernejo
|
kion ajn virinoj faras, ili devas ĝin fari duoble pli bone ol viroj por esti konsiderataj duone kapablaj. Bonŝance, tio estas facila
|
kion atendas UNESCO por deklari la tutan planedon kiel homara havaĵo?
|
kion la instruistoj digestadas, tion manĝas la lernantoj
|
kion la raŭpo nomas la fino de la mondo, la ceteruloj nomas tion papilio
|
kiu instruas homojn morti, instruas ilin vivi
|
kiu konservus kapablon por ŝati belecon neniam estos maljuna
|
kiu luktas povas perdi. Kiu ne luktas jam perdis
|
kiu ne havas imagpovon ne havas flugilojn
|
kiu ne konas fremdajn lingvojn, scias nenion pri sia propra
|
kiu ne povas tion deziritan, deziru tion povitan
|
kiu neniam havis hundon, ne povas scii, kion signifas ami kaj esti amata
|
kiu petas nenion, esperas ĉion
|
kiu pli klonas, genetiko aŭ televido?
|
kiu pliigas saĝon, tiu pliigas doloron
|
kiu povas nei, ke la medio estas detruita?
|
kiu pri certa afero prudenton ne perdas, tiu havas neniun prudenton por perdi
|
kiu scias kion malkovus Kolombo se Ameriko ne troviĝintus en la vojo
|
kiu scias ridi majstras la mondon
|
kiu tempon ne mals'paras, havas amason da g'i
|
kiu vivas nur por beleco, vivas nur por momento
|
kiu volas vojagxi al la steloj ne sercxu akompanantojn
|
kiu, amite, estas malriĉa?
|
kiuj sonĝas tage scias multajn aferojn, kiujn ne scias tiuj, kiuj sonĝas nur nokte
|
klareco estas la ĝentileco de filozofo
|
klasikaĵo estas libro kiu neniam finis diri, kion ĝi celas diri
|
klera stultulo estas pli stulta ol malklera stultulo
|
klerulo estas nenifarulo kiu pasigas sian tempon studante
|
klopodante ŝajni tio kio ni ne estas, ni ĉesas esti tio kio ni estas
|
klopodu konsideri inteligentaj ne nur tiujn, kiuj pensas kiel vi
|
kokino estas maniero de ovo por estigi alian ovon
|
komercisto havas en la tuta mondo la saman religion
|
kompromiso estas arto dividi kukon tiamaniere, ke ĉiuj estu konvinkitaj havi la plej grandan pecon
|
komunismo estas esence la unueco de la homo kun la naturo, la vera reviviĝo de la naturo, la naturalismo realigata de la homo kaj la humanismo realigata de la naturo
|
koncerto por savi la planedon... memorigas min pri Titaniko
|
konferenco estas kunveno de gravuloj, kiuj unuope povas nenion fari, sed kune povas decidi ke nenio estas farebla
|
konferencoj pri malarmado similas al kontraŭfajraj ekzercoj fare de fajromaniuloj
|
kono similas kandelojn: uzi iun por lumigi alian ne malgrandigas lumon de la unua. Male, ĉio plibrilas
|
konscienco estas hundo, kiu malpermesas nin trapasi sed kiun ni ne povas malpermesi boji
|
konscienco estas, kion via patrino diris al vi, antaŭ ol vi estis ses jaraĝa
|
konscienco ne malebligas al ni fari pekojn, sed bedaŭrinde ĝi malebligas al ni la plezuron ilin ĝui
|
konsento signifas, ke ĉiuj kunakordas diri kolektive tion, kion ili ne dirus individue
|
konsiderante la nombro de mortoj, armfabrikoj estas bonfaradinstitucioj rilate al cigaredfabrikoj
|
konsulo. En Usona politiko, persono kiu ne kapablinte gajni postenon el la popolo, akiris unu el la registaro, kondicxe ke li forlasu la landon
|
kontentiĝo venas el farado, ne el rezultoj
|
konversacio estas fekunda nur inter spiritoj dediĉitaj firmigi sian perpleksecon
|
konvinkoj estas pli danĝeraj malamikoj de la vero ol mensogoj
|
korpo, bone traktita, povas daŭri la tutan vivon
|
koruptado estas kiel rubo. Oni devas ĝin forĵeti ĉiutage
|
kredi al nenio ankaŭ estas religio
|
kredi estas krei
|
kredi je progreso ne signifas kredi, ke ia progreso jam estis
|
kredu ĉion, kion oni diras al vi pri la mondo ; nenio estas tro malbela por esti neebla
|
kreemaj mensoj ĉiam distingiĝas per sia kapablo supervivi eĉ la plej malbonajn eduksistemojn
|
kristianismo multon faris por amo transformante ĝin en pekon
|
Kristo mortis pro niaj pekoj. Ĉu ni aŭdacas sensencigi lian martiriĝon ne elfarante ilin ?
|
kritikisto estas homo sen gamboj, kiu lernigas kurmanieron
|
krueleco kontraŭ bestoj estas debuto de krueleco kontraŭ homoj
|
kuiradi estas politika ago. Kiam ni permesas al firmaoj kuiri por ni, ni perdas kontrolon. Necesas grandega salto en fido por pensi, ke ili estos honestaj kaj ke ilia bovaĵo estos bovaĵo
|
kulto al la perfekteco ĉiam kondukas preferi mistifikon anstataŭ aŭtentikecon
|
kultura konscio de nia intrinseka kaj rompebla servuteco rilate al la 'vivanta tero' estas la plej grava ilo por disvolvi justecon, daŭripovon kaj novan ekonomion
|
kulturo estas ĉiam tiele : tavolo post tavolo de citaĵoj sur citaĵoj, de ideoj kiuj kaŭzas aliajn ideojn, estigantajn interŝanĝojn de vortoj tra tempo kaj spaco
|
kulturo estas ilo uzata de instruistoj por produkti instruistojn, kiuj, iliavice, produktos instruistojn
|
kulturo estas kio restadas en homo, kiam li forgesis ĉion
|
kulturo estas nek legi multe, nek scii multe, sed koni multe
|
kun ĉiu lingvo, kiu estingiĝas, figuro de homo viŝiĝas
|
kune ni atingis kompreni, ke por la plej multo da homoj la rajto lerni estas ĝenata de la devigo vizitadi lernejon
|
kuracistoj estas kiel advokatoj; la nura malsameco estas, ke advokatoj simple rabas vin, dum kuracistoj rabas kaj mortigas vin
|
kuracistoj sorbigas medicinaĵojn, pri kiuj ili tre malmulte scias, al malsanuloj, pri kiuj ili malpli scias, por kuraci ilin de malsanoj, pri kiuj ili nenion scias
|
kuraĝo estas la timo esti rigardata kiel senkuraĝulo
|
kuraĝo estas, kio necesas por ekstari kaj paroli; kuraĝo ankaŭ estas, kio necesas por eksidi kaj aŭskulti
|
kuraĝu pensi
|
kutime mi diras c'iam kion mi pensas; sed nun tio estas grava eraro, c'ar oni riskas esti miskomprenata
|
kvankam morto estas terura, scii ke oni vivos eterne sen iam povi morti estas pli terura
|