Logos Multilingual Portal

Select Language

a b c ĉ d e f g ĝ h i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v

pacifistoj estas kiel sxafoj, kiuj kredas ke la lupo estas vegetarano
Yves Montand
paco ne estas donaco de Dio al la homoj, sed donaco de la homoj al si mem
Elie Wiesel
paco ne estas manko de milito: estas virto, animstato, dispozicio por bonvolo, por fido, por justeco
Baruch De Spinoza
paradigmo de stulteco - Mono ŝanĝas fidelecon en malfidelecon, amon en malamon, malamon en amon, virton en malvirton, malvirton en virton, serviston en mastron, mastron en serviston, idiotecon en inteligentecon, kaj inteligentecon en idiotecon
Karl Marx
paranojulo estas iu, kiu scias iomete da kio okazas
William S. Burroughs
parolado estas ege pli senripoza ol vivo
Manuel Seco
parolante sincere, oni devas iafoje koleriĝi, por ke ĉio bone iru
Friedrich Wilhelm Nietzsche
paroli estas traduki, aŭskulti estas traduki, legi estas traduki, skribi estas traduki, pensi estas traduki. Ĉiuj tradukas, krom kelkaj tradukistoj
Anonimo
paroli malklare ĉiu faras, klare tre malmultaj
Galileo Galilei
parolkapablo liberigas la homon. Tiu, kiu ne kapablas esprimiĝi, estas sklavo
Ludwig Feuerbach
parolo apartenas duone al la parolanto kaj duone al la aŭskultanto
Michel de Montaigne
paron estigas tri personoj, el kiuj unu momente ne ĉeestas
David Riondino
partianiĝu. Neŭtraleco helpas subpremulon, neniam viktimon. Silento kuraĝigas turmentanton, neniam turmentaton
Elie Wiesel
parto de la malhumaneco de komputoro estas ke, kiam ĝi estas kompetentece programita kaj trankvile funkcianta, ĝi estas tute sincera
Isaac Asimov
pasinteco estas prologo
William Shakespeare
pasioj iĝas virtoj aŭ malvirtoj nur se ili estas portataj je ekstremo
Johann Wolfgang von Goethe
patrino estas la oferema koro de la familio, elspezante la gajnojn de la patro en konsumeblaĵoj por plibonigi la vivmedion, en kiu li manĝas, dormas kaj spektas televidon
Germaine Greer
patrio estas ĉie, kie oni bone estas
Marcus Pacuvius
patriotismo estas la malplej sagaca el pasioj
Jorge Luis Borges
patriotismo estas via konvinko ke via lando estas pli bona ol la aliaj ĉar vi naskiĝis tie
George Bernard Shaw
patrujo estas konstanta dormigilo. Oni ne scius sufiĉe envii -aŭ kompati- la judojn pro havaĵo de neniu patrujo aŭ pro posedaĵo de nur provizoraj, komencante per Israelo
Emil Cioran
pelto: haûto kiu ŝanĝas beston
Anonymous
pensado ĉiam estas sablero en la dentaĵo de potenco
Bruno Arpaia
pensi estas ĉiam teruraĵo
Oskar Panizza
pensi estas la plej malfacila laboro kiu ekzistas
Henry Ford
pensi ne malutilas
Giovanni Guareschi
penso estas rezulto de lingvo
Carmelo Bene
pensoj regresas, objektoj progresas
Nina Ivanoff
penti kaj rekomenciĝi deeke: jen kiel estas vivo
Victor Cherbuliez
pento estas la firma decido ne lasi spurojn venontan fojon
Marcel Achard
pentristo estas homo kiu pentras tion, kion li vendas; artisto, aliflanke estas homo, kiu vendas tion kion li pentras
Pablo Picasso
per edukado ni decidas ĉu ni sufiĉe amas niajn gefilojn por ne forĵeti ilin el nia mondo kaj lasi ilin je ilia sorto, nek forpeli el iliaj manoj ŝancon entrepreni novan aferon, ion, kion ni ne antaŭvidis, sed antaŭe pretigi ilin por la tasko renovigi la komunan mondon
Hannah Arendt
per kiso vi scios ĉion, pri kio mi silentis
Pablo Neruda
per la moralo ni korektas erarojn de niaj instinktoj, kaj per la amo, la eraroj de nia moralo
José Ortega y Gasset
per mono, vi povas havi ĉion, oni diras. Ne, tio ne estas vera. Vi povas aĉeti nutron, sed ne apetiton; medikamenton, sed ne sanon, molajn litojn, sed ne dormadon, konon sed ne inteligentecon; movbrilon, sed ne konsoligon, amuziĝon, sed ne ĝojon; konatulojn, sed ne amikecon; servantojn, sed ne fidelecon; grizan hararon, sed ne honoron; kvietajn tagojn, sed ne pacon. La ŝelon de ĉiuj aĵoj vi povas akiri per mono; sed ne la kernon. Tion oni ne povas ekhaviĝi per mono
Arne Garborg
perfidulo estas tiu, kiu forlasas sian partion por enskribiĝi en alian ; kaj konvertito tiu, kiu forlasas tiun alian por enskribiĝi en la vian
Georges Clemenceau
perforto estas la akuŝistino de ĉiu malnova societo graveda je nova unu
Karl Marx
persone, mi ĉiam estas preta por lerni, kvankam mi ne ĉiam ŝatas esti instruata
Winston Churchill
personoj kiuj neniam ridas ne estas personoj seriozaj
Pierre Dac
personoj simpatias malfelicxon pli volonte ol felicxon
Simone de Beauvoir
pesimismo temas pri intelekto; optimismo, pri volo
Antonio Gramsci
Picasso estas pentristo, ankaŭ mi; Picasso estas hispano, ankaŭ mi; Picasso estas komunisto, mi ankaŭ ne
Salvador Dalí
piedpilko devas foriri el la apotekoj kaj el la financaj oficejoj
Zdenek Zeman
plej bone utiligas la tempon kiu ne rigardas kion faras, diras aŭ pensas lia najbaro, sed preferas koncentriĝi sur siaj aferoj, por igi ilin taŭgaj kaj ĝustaj
Marcus Aurelius Antoninus
pli bone aldoni vivipovon al siaj tagoj ol tagojn al sia vivdaŭro
Rita Levi Montalcini
pli bone barakti en dubo ol ripozi en eraro
Alessandro Manzoni
pli bone estas fari kaj bedaŭri, ol bedaŭri ne farinte
Giovanni Boccaccio
pli bone estas ne havi leĝojn, ol malobservi ilin ĉiutage
Ugo Foscolo
pli bone esti optimisto kaj malpravi ol esti pesimisto kaj pravi
Kurt Gödel
Pli bone senlace paŝi ol sendaŭre troti
Anonimo
pli da homoj mortas fuĝante ol ili mortas luktante
Selma Lagerlöf
pli facilas disrompi atomon ol antauxjugxon
Albert Einstein
pli ol amon, pli ol monon, pli ol bonfamon, donu al mi veron
Henry David Thoreau
pli ol neniu alia momento en la historio, homaro estas vidalvide al kruciĝo. Unu vojo kondukas al despero kaj kompleta malespero, la alia al plena estingiĝo. Ni preĝu por ke ni havu saĝon por ĝuste elekti
Woody Allen
plibonigi la stilon signifas plibonigi la penson
Friedrich Wilhelm Nietzsche
plidaŭras ne la vivo sed la maljuniĝo
Anónimo
plumo estas lingvo de menso
Miguel de Cervantes
plurnacia kompanio alproksimiĝas al totalisma institucio pli ol io ajn elpensita de homoj
Noam Chomsky
poeto estas kiel tiu nobla kavaliro de la nuboj, kiu prifajfas la tempeston kaj priridas la arkopafiston; poste, ekzile sur la tero, inter la mokoj, liaj flugiloj de giganto malhelpas lin paŝi
Charles Baudelaire
poeto komprenas naturon pli bone ol scienculo
Novalis
poetoj estas homoj, kiuj konservis siajn infanajn okulojn
Alphonse Daudet
poetoj havas neniun pudoron pri siaj spertoj: ili ekpluatas ilin
Friedrich Wilhelm Nietzsche
poezio aldonas vivon al vivo
Mario Luzi
poezio estas arto enirigi oceanon en glason
Italo Calvino
poezio estas la unuiĝo de du vortoj, kiujn neniam oni supozis, ke ili povu kuniĝi, kaj kiuj formas ion tiel kiel mistero
Federico García Lorca
poezio estas, kiel pano, ĉies
Roque Dalton
poezio min servas por diri tion, kion oni ne eblas diri
José Hierro
politika satiro iĝis eksteruza, kiam Henry Kissinger estis laŭreato de la Premio Nobel pri Paco
Tom Lehrer
politikisto devas kapabli antaŭdiri, kio okazos morgaŭ, venontsemajne, venontmonate kaj venontjare, kaj poste ekspliki, kial tio ne okazis
Winston Churchill
politikisto estas homo, kiu oferos vian vivon nome de sia lando
Texas Guinan
politikisto pensas pri sekvonta balotado; ŝtatisto, pri sekvontaj generacioj
Otto von Bismarck
politikistoj de la maldekstro diras, ke tiuj de la dekstro estas danĝeraj por nia lando, tiuj de la dekstro siavice diras la saman aferon pri siaj kolegoj de la maldekstro. Simple mi sugestus la ideon, ke ambaŭ estas danĝeraj
Carl William Brown
politikistoj estas la samaj ĉie. Ili promesas konstrui ponton eĉ tie, kie ne estas rivero
Nikita Khrushchev
politikistoj estas nur la servantoj de la bankieroj
Ezra Pound
politikistoj estas personoj, kiuj, kiam ili vidas lumon al la fino de la tunelo, eliras kaj aĉetas ankoraŭ pli da tunelo
John Quinton
politikistoj parolas por siaj partioj, kaj partioj neniam eraras, neniam eraris, kaj neniam eraros
Walter Dwight
politiko estas agado de ekvilibro inter tiuj, kiuj deziras eniri kaj tiuj, kiuj ne deziras eliri
Jacques-Benigne Bossuet
politiko estas arto serĉi problemojn, trovi ilin, misdiagnozi ilin, kaj poste misapliki malĝustajn rimedojn
Groucho Marx
politiko estas la arto de malpermesi personojn interesiĝi pri tio, kio koncernas ilin
Paul Valéry
politiko estas la distraĵa departemento de industrio.
Frank Zappa
politiko estas la nobla arto akiri voĉojn el la malriĉuloj kaj monrimedojn el la riĉuloj, promesante protekti unu el la alia
Oscar Ameringer
politiko estas la ombro ĵetata de la grandaj negocoj sur socio
John Dewey
politiko estas milito sen sangoverŝo, dum milito estas politiko kun sangoverŝo
Mao Zedong
politiko estas ne la eblarto. Ĝi konsistas en elekto inter katastrofaĵo kaj malagrablaĵo
John Kenneth Galbraith
politiko estas supoze la dua plej malnova profesio. Mi konsciis, ke ĝi tre similas al la unua
Ronald Reagan
politiko kaj destino de homaro estas forĝitaj de homoj sen idealoj kaj nobleco. La homoj, kiuj posedas tiun noblecon, ne eniras politikon
Albert Camus
politiko kaj mafio estas du potencoj, kiuj vivas de kontrolo de la sama teritorio, aŭ ili militas inter si aŭ ili akordiĝas
Paolo Borsellino
politiko ne faras strangajn litkunulojn, geedziĝo ilin faras
Groucho Marx
politiko, kiu estas arto okupiĝi pri publika afero, estas farita de politikistoj, kiuj estas artistoj en la privataj aferoj
Carl William Brown
politiko: konflikto inter profitoj, kamuflita kiel lukto por principoj
Ambrose Bierce
politikon oni devas fari per la manoj puraj
Sandro Pertini
popularigxintaj vortoj malricxigas lingvon
Sacha Guitry
por ĉiu kompleksa problemo estas ĉiam simpla solvo - kiu estas erara
H.L. Mencken
por esti neriproĉebla membro de ŝafsocio, necesas esti unue ŝafo si mem
Albert Einstein
por esti patriota, malamu ĉiujn naciojn krom la via; por esti religiema, ĉiujn sektojn krom la via; por esti moralema, ĉiujn pretendojn krom la via
Lionel Strachey
por esti perfekta ŝi necesis nur unu difekton
Karl Kraus
por esti si mem oni bezonas esti iu
Stanislaw Jerzy Lec
por idealismo konsentite, sed kiam ĝi alproksimiĝas la realon, ĝia kosto iĝas ega
William F. Buckley
por indiano sufiĉas oro, kiun flarigas la suno
Violeta Parra
por kio servas vivi, se vi ne kuraĝas lukti ?
Giuseppe Fava
por kiom da ni ankoraŭ indos vivi, kiam ni ne plu mortos?
Elias Canetti
por la malamikoj leĝojn oni aplikas, por la amikoj oni ilin interpretas
Giovanni Giolitti
por la plejparto da homoj, sperto estas kiel la poŭplumoj de ŝipo, kiuj lumigas nur la jam pasitan vojon
Samuel Taylor Coleridge
por mi, aĝo signifas nenion. Mi ne povas pliaĝi; mi laboras. Mi estis maljuna kiam mi estis dudekunujaraĝa kaj senlabora. Dum oni laboras, oni restas juna
George Burns
por multaj homoj vivo estas serĉado por la taŭga dosierujo, en kiu ili enklasiĝas
Clifton Fadiman
por multaj virinoj, la plej mallonga vojo al perfekteco estas tenereco
François Mauriac
por renkonti amikon oni devas fermi unu okulon, por konservadi lin, la du
Norman Douglas
por tiu, kiu tro scias, estas malfacile ne mensogi
Ludwig Wittgenstein
por tiuj kiuj ne pensas, la plejbono estas almenaŭ reekzameni iliajn antaŭjuĝojn iun fojon temp'al tempe
Luther Burbank
por toleri ekziston ni mensogas kaj, precipe, ni memmensogas
Elena Ferrante
por virino, vivi sola estas kiel esti c'e festo, kie neniu vin rigardas
Marilyn Monroe
por viro la sekreto havi sukceson en lia laboro estas havi belegan virinon apude, kaj anstataŭigi ŝin ofte...
Enzo Ferrari
posedaĵo de libro iĝas surogato de ĝia legado
Anthony Burgess
post Aŭŝvico verki poezion estas barbara.
Theodor W. Adorno
post kiam ĝi diskreditis la virton, tiu jarcento sukcesis diskrediti la malvirton
Nicolás Gómez Dávila
post tri aperoj en televido, iu ajn stultulo intervjuata diras sian opinion kaj ankaŭ tiun de aliuloj
Enzo Biagi
poste venis progreso detruante cxion, pli malbone ol la milito, cxar se la milito detruis ajxojn, progreso detruis nian vivmanieron
Bruno Ugolotti
praktika politiko konsistas en ignorado de faktoj
Henry Brooks Adams
pravi estas alia kialo por havi nenian sukceson
Nicolás Gómez Dávila
precize ĉar la homaro ne sciis kien ĝi eniris, ĝi trafis trovi sian vojon
Oscar Wilde
preferindas esti malfeliĉe en amo ol malfeliĉe en geedzeco. Kelkaj ŝanculoj sukcesas ambaŭokaze
Guy de Maupassant
preskaŭ ĉiuj homoj mortas pro siaj medikamentoj, ne ja pro siaj malsanoj
Molière
preskaŭ ĉiuj kuracistoj havas siajn favoratajn malsanojn
Henry Fielding
pri aŭ edzeco aŭ senedzeco, kia ajn estas la vojo inter la du, homo necese pentos
Socrates
pri kio oni ne povas paroli, pri tio oni devas silenti
Ludwig Wittgenstein
pri la folaĵoj de junaĵo mi bedaŭras ne ja ke mi ilin faris, sed ke mi ne povas ilin fari plu
Pierre Benoit
pri valoroj: monon ni tenas en monkesto, kaj sonĝojn... en tirkesto
Mirco Stefanon
princo estas la unua servanto de sia Ŝtato
Friedrich der Große
problemo de politikaj ŝercoj estas ke ili estas elektitaj en oficon
Anonymous
procezo kiu kondukis ekde la amebo gxis la homo evidente aperis al filozofoj progreso, sed oni ne scias cxu la amebo konsentas pri cxi tiu opinio
Bertrand Russell
profesia registro de ĵurnalistoj! Ideo de pedantoj, de falsaj instruistoj, de fiĵurnalistoj, de homoj enviemaj malpermesi al aliuloj pensi per sia cerbo. Tia registro estas groteska nesenco, estas malmorala, ĉar ĝi celas meti limon al io, kio ne havas limojn kaj devas ne havi, al la libera pensesprimado
Luigi Einaudi
propagando estas tiu branĉo de mensogarto, kiu konsistas en preskaŭ trompi viajn amikojn sen tute trompi viajn malamikojn
Frances Cornford
proprieto estas kaptilo; tio, kion ni pensas havi, fakte nin havas
Alphonse Karr
proprieto monopoligata aŭ posedata de malmultaj estas plago por homaro
John Adams
proverbo estas mallonga frazo bazita sur longa sperto
Miguel de Cervantes
proverbo estas mallonga frazo bazita sur longa travivaĵo
Miguel de Cervantes
provu ne iĝi sukcesulo, sed prefere iĝi valorulo
Albert Einstein
prudento estas malbela riĉa oldfraŭlino amindumita de senkapableco
William Blake
pruvi, ke mi pravas, signifas agnoski, ke mi povus malpravi
Pierre Caron de Beaumarchais
psikiatro estas individuo, kiu faras multekoste demandojn, kiujn via edzino faras senkoste
Joey Adams
publika ŝuldo estas sufiĉe granda por sin mem prizorgi
Ronald Reagan
publikopinio... klopodo organizi la nescion de komunumo kaj ĝin levi al digno de fizika forto
Oscar Wilde
puno celas plibonigi la punanton
Friedrich Wilhelm Nietzsche
puno por krimo estas havi plenuminta ĝin; sankcio aldonita de leĝo estas akcesora
Anatole France
purigi vian hejmon, kiam viaj infanoj ankoraŭ kreskas, estas kiel ŝoveli la neĝon el la trotuaro antaŭ ol ĉesas negi
Phyllis Diller