havi amikon ne estas io, pri kio ĉiuj povas fieri
|
havi bonan edukadon nuntempe estas grava malavantaĝo, ĉar ĝi eksigas vin de multaj aferoj
|
havi ĉion por esti feliĉa ne estas kialo por esti feliĉa
|
havi sukceson estas facile; la malfacilo estas ĝin meriti
|
havu viajn okulojn vere malfermitajn antaŭ edziĝo; kaj duonfermitajn poste
|
Hegelo pravis, kiam li diris, ke ni lernas el historio, ke homo povas neniam lerni ion el historio
|
helpu min kompreni tion, kion al vi mi diras kaj pli bone mi eksplikos ĝin
|
herezo estas nur alia vorto por penslibereco
|
herezulo estas tiu, kiu starigas fajron, sed ne ŝi, kiu brulas en ĝi
|
hipokriteco estas omaĝo kiun malvirto faras al virto
|
historiistoj mensogas per dokumentoj, romanistoj mensogas per imagipovo
|
historio : rakonto ĉefe falsa de okazaĵoj ĉefe sengravaj, kiuj estas okazigitaj de estroj ĉefe friponoj kaj de soldatoj ĉefe stultuloj
|
historio estos afabla kontraŭ mi, ĉar mi intencas skribi ĝin
|
historio instruas al ni, ke homoj kaj nacioj kondutas saĝe nur kiam ili forkonsumis ĉiujn aliajn alternativojn
|
historio montras al ni, ke kiam homoj malkovras barbarecon ili moviĝas por haltigi ĝin
|
historioj estas niaj sonĝoj. Kaj niaj sonĝoj estas nia vivo
|
Hollywood estas loko kie oni vin pagos mil dolarojn por unu kiso, kaj kvindek cendojn por via animo
|
homa fantazio estas senmezure pli malriĉa ol realo
|
homa naturo : tio kio vin faras malbeni piediranton, kiam vi estas kondukanto, kaj kondukanton, kiam vi estas piediranto
|
homaj estaĵoj havas nur du agmanierojn : malresponso kaj paniko
|
homaro estas tia, necesas ne ŝanĝi ĝin sed koni ĝin
|
homaro ne toleras la ideon, ke mondo ekestis hazarde, nur ĉar kvar sensencaj atomoj koliziis ĉe malseka aŭtovojo. Do necesas trovi kosman komploton, Dion, anĝelojn aŭ diablojn
|
homo alvenas sensperta al ĉiu aĝo de la vivo
|
homo bezonas fari sian provizion da sonĝoj
|
homo ĉiam pretas morti pro ideo, kondiĉe ke li ne havu ĝin klara
|
homo de tria jarmilo havos kulturon de Bush, honestecon de Berlusconi kaj bonecon de Putin
|
homo estas hejmigita besto kiu, tra la jarcentoj, kontrolis aliajn bestojn pere de fraŭdo, perforto kaj kruelaĵoj
|
homo estas la nura estaĵo, kiu rifuzas esti kio ĝi estas
|
homo estas malfeliĉa ĉar li ne scias ke li estas feliĉa, tio estas la nura kaŭzo. Jen tio, kaj nenio pli! Kiu tion malkovras tuj feliĉiĝos
|
homo estas metilernanto, doloro estas lia mastro
|
homo estas nura besto kiu ruĝiĝas - aŭ kiu tion bezonas
|
homo estas racia besto, kiu ĉiam frenezumas kiam postulita agi laŭ la diktado de la racio
|
homo estas sociala besto kiu malamegas siajn similulojn
|
homo estas tiom riĉa kiom la kvanton da varoj li povas malhavi
|
homo ĝenerale havas du motivojn por fari ion: la unuan, kiu ŝajnas bona, kaj la realan
|
homo havas eksterordinare eraran opinion pri sia rolo ĉe naturo; kaj la eraro estas neelradikigebla
|
homo iĝas homo ĝenerale nur imitante aliajn homojn
|
homo konsistas el preskaŭ okdekprocenta akvo, do ne estas surprize, ke li estas poluata
|
homo kun nova ideo estas frenezulo ĝis kiam la ideo sukcesas
|
homo ne plantas arbon por si. Li plantas ĝin por posteularo
|
homo ne scias pli ol aliaj bestoj; li scias malpli. Ili scias, kion ili bezonas scii. Ni, ne
|
Homo ne vivtenas nur per vortoj, kvankam kelkefoje li devas manĝi la siajn
|
homo neniam estas pli verdira ol kiam li sin rekonas kiel mensogulo
|
homo povas rajdi sur via dorso nur se ĝi estas klinita
|
homo produktas malbonon samkiel abeloj mielon
|
homo ruinigas aferojn multe pli per siaj vortoj ol per sia silento
|
homo saĝiĝas nur kiam li ektaksas la proksimuman profundecon de sia nesciado
|
homo sen revoj, sen iluzoj, sen utopioj, estus monstro, apro, kun doktoreco pri pura matematiko
|
homo, iu ajn homo valoras pli ol flago, iu ajn flago
|
homo, kiu ne emas morti por io, ne indas vivi
|
homo, kiu ne legas bonajn librojn havas nenian avantaĝon super tiuj, kiuj ne kapablas legi
|
homo, kiu ne scias kiel esti kolera, ne scias kiel esti bona
|
homoj devus koni riskojn prenitajn klpodante memmortigi
|
homoj estas ĉiam sinceraj. Ili ŝanĝas sian sincerecon, kaj nenio pli
|
homoj estas dividataj en du grupoj: la justaj kaj la maljustaj. La disdividon faras la justaj
|
homoj estas ridindaj nur kiam ili deziras aperi aŭ esti tiaj, kiaj ili ne estas
|
homoj faras al si malpli da skrupuloj pri ofendo de iu, kiu sin montras amika, ol de iu, kiu sin montras timiga
|
homoj havas malmultan respekton por aliaj, sed ankaŭ ne multan por si mem
|
homoj havas malrapidajn refleksojn; ĝenerale ili komprenas nur en postaj generacioj
|
homoj iĝis iloj de siaj iloj
|
homoj konstruas tro da muroj kaj ne sufiĉe da pontoj
|
homoj kredas esti liberaj, sed ili estas nur liberaj kredi ĝin
|
homoj krias por ne aŭdi unuj la aliajn
|
homoj malmultvortaj estas la plej bonaj
|
homoj naĝos tra la merdo se oni tie metas kelkajn ŝilingojn
|
homoj naskiĝas sensciaj, ne stultaj; ili iĝas stultaj per edukado
|
homoj nature sangavidaj rilate al bestoj evidentigas naturan inklinon al la krueleco
|
homoj ne estas malliberigitaj de sia destino, sed nur malliberigitaj de siaj pensoj
|
homoj ne faras malbonon tiel komplete kaj entuziasme ol kiam ili ĝin faras pro religia konvinko
|
homoj ne havas grandajn ideojn, estas grandaj ideoj kiuj trovas homojn
|
homoj ne hontiĝas havi malpurajn pensojn, sed ili hontiĝas imagi ke aliaj pensu ilin kapablajn havi tiajn malpurajn pensojn
|
homoj ne mortas pro manko da enspezoj. Ili mortas pro manko da aliro al la fontoj de ili
|
homoj ŝanĝas siajn sentojn kaj kondutojn tiel rapide kiel ili ŝanĝas siajn interesojn
|
homoj vojagxas por miregi pri montoj, maroj, steloj, sed pasas preter si mem sen miro
|
homoj, kiel ŝafaro, sekvemas estron, iafoje en la prava direkto
|
homoj, kiuj fanfaronis esti ekstarinte revolucion ĉiam komprenis la sekvontan tagon, ke ili ne sciis kion ili faris, ke la finita revolucio nenie ŝajnas al tio, kiun ili deziris fari
|
homoj, kiuj multe parolas diras nenion
|
homoj, ne povinte forigi morton, mizeron, nesciecon, konsideris por sin feliĉigi, ne plu pensi pri ili
|
honesta homo ĉiam estas infano
|