ia afero estas memorado kaj alia memori
|
iafoje ni povas pasigi jarojn travivantaj neniom, kaj subite nia plena vivo koncentriĝas dum nura momento
|
iafoje, en vivo, vi devas scii lukti, ne nur sen timo, sed ankaŭ sen espero
|
iam denove ni estos homoj kaj ne nur judoj
|
iam mi legis vortaron de la kapkovrilo ĝis la finkovrilo; mi pensis, ke ĝi estas ĉarma poemo pri ĉio
|
idealismo estas la nobla togo, kiun la politikaj ĝentlemanoj drapiras sur sia volo de povo
|
idealismo pliiĝas en rekta proporcio laŭ nia distanco de la problemo
|
ideoj estas kiel puloj, ili saltas de unu al la alia, sed ili ne pikas ĉiujn
|
ideoj estas pli fortaj ol la armiloj. Ni ne lasus niajn malamilojn havi armilojn, kial ni lasus ilin havi ideojn?
|
ideoj estas pli potencaj ol nukleaj armiloj
|
ideologio estas la plej firma provoso de pensado
|
ideon tenu, vortoj sekvos
|
igi komplika tion, kio estas simpla, estas banale; sed igi simpla, terure simpla, tion, kio estas komplika, jen kreivo
|
iĝu la ŝanĝo, kiun vi deziras vidi en la mondo
|
ili demandis al mi: ĉu vi estas favore al liberigo de drogoj? mi respondis: unue komencu la liberigon de pano. Ĝi estas objekto de feroca prohibicio en la duona mondo
|
ili diris al mi, ke tiuj kelkaj mortintoj necesis por okazigi mondon, en kiu plu neniu estus mortigata
|
ili konvinkiĝis, ke homo, la plej malbona leĝrompanto el ĉiuj specioj, estas la krono de la kreado. Ĉiuj aliaj kreaĵoj estis kreitaj nur por havigi al li nutraĵojn, peltojn, por esti trumentitaj, ektermitaj
|
ili ne estus homoj se ili ne estus malĝojaj. La vivon ili havas nur por morti. Ili nur kalkulas je la morto, kiu pelas ilin peni, memori kaj antaŭzorgi
|
ili volas militon, sed ni ne lasos ilin vivi pace
|
iluzioj pludaŭras spite racion kaj sciadon
|
imago estas nenio pli ol la frukto de nia memoro
|
imago estas tiel bona kiel multaj vojaĝoj kaj kiom pli malmultekosta
|
imago nin konsolas por tio, kio ni ne estas, humoro, por tio, kio ni estas
|
infaneco havas siajn proprajn manierojn vidi, pensi kaj senti, kaj nenio estas pli sensenca ol voli anstataŭigi ilin per la niaj
|
infano en farmobieno vidas avion flugi supre kaj revas pri malproksimejo. Vojaĝanto en la avio vidas la farmodomon kaj revas pri hejmo
|
infano estas ekbruliginda fajro, ne pleniginda vazo
|
infanoj neniam estis tre lertaj en la aŭskultado de la adoltoj sed neniam finis imiti ilin
|
infanoj trovas ĉion el nenio, homoj trovas nenion el ĉio
|
infero kaj paradizo ŝajnas al mi misproporciaj. Homaj agoj ne tiom meritas.
|
instruado estas afero admirinda, sed oportunas memori de tempo al tempo ke nenio koninda povas esti instruata
|
instruiĝo estas laŭgrada malkovro de nia propra senscio
|
intelektulo estas homo kiu bindigas librojn kiujn li ne legis
|
intelektulo estas iu kies menso memkontemplas sin
|
inteligenteco estas morala kategorio
|
Inter miaj plej grandaj valoraĵoj estas vortoj neniam diritaj de mi.
|
inter unu molekulo kaj alia estas sama distanco kiel inter unu stelo kaj alia
|
internacia bando da senanimaj, senkoraj borsospekulistoj kreis mondon de malegaleco, de mizero kaj de hororo. Urĝas finigi ĝian kruelan regnon
|
interpretisto : iu, kiu ebligas al du malsamlingvanoj interkompreniĝi unu la alia, ripetante al ĉiu tion, kio el la deklaroj estintus interesa por li mem
|
interreto estas ankaŭ vera murdisto de lingvoj
|
io estas nek bona nek malbona, sed pensado igas ĝin tiel
|
iri al la preĝejo ne kristanigas vin pli ol stari en parkejo aŭtomobiligas vin
|
iri en garaĝon aŭtomobiligas neniun; same, iri en preĝejon kristanigas neniun
|
Italio estas putranta en komforto helpe de egoismo, stulteco, senkultureco, moralismo, truddevigo, konformismo : iel konsentas kontribui al tiu forputrado, nun, faŝismo
|
italoj estas ĉiam pretaj rapidegi en helpo de la gajnintoj
|
Italoj perdas militojn kvazaŭ ili estus piedpilkaj matĉoj, kaj piedpilkajn matĉojn kvazaŭ ili estus militoj
|
iu ajn povas simpatii suferojn de amiko, sed necesas tre delikata naturo por simpatii liajn sukcesojn
|
iu ajn usonano, kiu estas preta kandidati kiel ŝtatprezidento, devus aŭtomate, laŭdifine, esti ĉiam senrajtigata por tio
|
iu ombro perdiĝas pro tro da lumo... aŭ tro da mallumo
|
iu tute kapabla en sia propra lingvo, neniam majstras alian
|
iu, kiu kredas ke eksponencia kreskado povas daŭri por ĉiam en fina tutmondo, estas aŭ frenezulo, aŭ ekonomikisto
|
iu, kiu volas prezidentecon tiagrade, ke li malŝparas du jarojn por organizi kaj administri balotan kampanjon, ne estas fidinda por tia posteno
|
iuj kredas ke genio estas hereda; la aliaj ne havas infanojn
|
iumomente, por ke io denove funkcias, necesas sin riski al la perdo de ĉio
|