Logos Multilingual Portal

Select Language

a b c ĉ d e f g ĝ h i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v

unu el avantaĝoj de la grupa sekso estas ke, se oni volas, oni povas siesti
Woody Allen
Unu el avantag^oj de ne esti felic^a estas ke oni povas deziri felic ^on
Miguel de Unamuno
unu el la avantaĵoj de plezuro kompare kun doloro estas ke vi povas diri 'ĉesu'
Ugo Ojetti
unu el la plej grandaj plezuroj en la vivo estas amikeco kaj unu el plezuroj de amikeco estas havi iun, al kiu vi konfidas sekreton
Alessandro Manzoni
unu el la plej malfacilaj aĵoj en vivo estas havi en via koro vortojn, kiujn vi ne povas prononci
James Earl Jones
unu el la unuaj devoj de la kuracisto estas eduki la homamason por ne sorbi medicinaĵojn
Osler William
unu el plezuroj legi malnovajn leterojn estas scii ke ne necesas respondi al ili
Lord Byron
unu nura sunradio sufiĉas por viŝi milionojn da ombroj
San Francesco d'Assisi
unu persono kun kredo egalas forton de naŭdek naŭ homoj, kiuj nur havas interesojn
John Stuart Mill
unuavide varo estas banalaĵo, tuje komprenebla. Ĝia analizo montras ke ĝi estas kompleksa objekto, riĉa je metafizikaj subtilaĵoj kaj teologiaj ruzaĵoj
Karl Marx
unue estu libera; poste postulu liberecon
Fernando Pessoa
urboplanismo estas ekokupo de la vivmedio fare de kapitalismo, kiu, disvolviĝante logike laŭ absoluta regado, povas kaj devas nun refari la tuton de la spaco kiel sian propran dekoron
Guy Debord
usona simio, post kiam ĝi ebriiĝis pro brando, neniam plu tuŝos tiun ĉi; do ĝi estas pli saĝa ol la plejmulto da homoj
Charles Darwin
usonanoj estas sanaj portantoj de demokratio
Giorgio Gaber
Usono estas lando kiu ne scias, kien gxi estas iranta, sed absolute volas rompi rekordon pri rapido por alveni tien
Laurence J. Peter
Usono ŝajnas destinita de Providenco por plagi Amerikon per mizero nome de libereco
Simon Bolivar
utopio estas en horizonto. Mi alproksimiĝas al ĝi du paŝojn, ĝi foriĝas du paŝojn. Mi piediras dek paŝojn kaj la horizonto moviĝas dek paŝojn pli for. Eĉ se mi multe paŝus, mi ne atingus ĝin. Por kio utilas utopio? Por tio: ĝi utilas por paŝadi
Eduardo Galeano
uzado estas la nura kialo, kiu igas parolon bonan, veran, legitiman parolon de lingvo
Alessandro Manzoni
uzi libere sian intelekton, tio estas la vera feliĉo
Aristotle