eblas ami homon, eĉ se vi ne konas lin sufiĉe bone
|
eblas koni ĉu homo estas honesta, demandu tion al li : se li jesas, vi scias, ke li estas trompema
|
eble cxi mondo estas la infero de alia planedo
|
eble estis tiel facile riveli la veraĵon, kiel demonstri la falsaĵon
|
eble etiko estas scienco malaperinta tra la tuta mondo. Ne gravas, ni devas ĝin inventi novafoje
|
eble la nura loko, kie homo povas sin senti plene sekura estas en plejsekura malliberejo, krom la tuja minaco esti liberigata
|
eble la plej bonaj el ni estas tiuj, kiuj konscias ke ili valoras ne pli ol la nenieco, kiu ĉirkaŭas ilin
|
eĉ se oni trairas ĉiujn vojojn de la animo, oni ne trovos ĝiajn limojn. Tiel estas la profundeco de ĝia naturo
|
eĉ se oni vivus trimil jaroj aŭ tridekmil, memoru ke neniu perdas alian vivon ol la vivitan, kaj ke neniu vivas alian vivon ol la perditan. Konsekvence, la plej longa kaj la plej mallonga alvenas al saman punkton. Nuntempo apartenas al ĉiuj kaj la pasinteco foriris por ĉiam. Do, nek pasintecon nek estontecon oni povus perdi, ĉar kiel iu povus forpreni el ni tion, kion ni ne havas?
|
edukado estas la rimedo per kiu la gepatroj transdonas siajn proprajn difektojn al la infanoj
|
edukado estas metodo, per kiu oni akiras pli altan nivelon de antaŭjuĝoj
|
edukado konsistas el tio, kion ni mallernis
|
edziĝi al virino, kiun vi amas kaj kiu amas vin, estas veti kun ŝi pri kiu unue ĉesos ami la alian
|
edzoj estas cxefe bonaj amantoj kiam ili trompas siajn edzinojn
|
egoismo ne estas vivi kiel ni ŝatas, sed postuli ke la aliaj vivu kiel ni ŝatas
|
ekbruligi alumeton estas ofte pli valora ol malbeni mallumon
|
ekde sia naskiĝo, la grandaj bankoj ornamitaj de naciaj titoloj, estis nur asocioj de privataj spekulantoj, kiuj sin lokis apud registraroj
|
eklezio diras, ke la tero estas plata, sed mi scias, ke ĝi estas ronda ĉar mi vidis ĝian ombron sur Luno, kaj mi pli fidas ombron ol eklezion
|
eklezio transformiĝas en la plej grandan malhelpon por fido. Oni vidas en ĝi nenion pli ol homan ambicion de povo, la etan teatron de homoj, kiuj, kun la preteksto administri la oficialan kristanismon, ŝajnas obstrukci la veran spiriton de kristanismo
|
Eklezio, kiu ne suferas persekutadon, sed ĝuas privilegiojn kaj apogon de la burĝaro, ne estas la vera Eklezio de Jesuo Kristo
|
ekonomia disvolviĝo estas vojaĝo kun pli da ŝippereuloj ol pasaĝeroj
|
ekpansio signifas kompleksecon kaj komplekseco, dekadencon
|
ekspliki vorton necesigas aliajn vortojn, kiuj siavice nepre estas eksplikataj de aliaj, kaj tiel senfine. Komuniki estas iluzio
|
ekstraordinarajn aĵojn vi povas fari, kiam vi ne pretendas la meriton
|
ekzistas ĉiam maniero ĝusta; ekzistas ĉiam maniero malĝusta. La maniero malĝusta ŝajnas ĉiam la plej taŭga
|
ekzistas floroj cxie, por tiu kiu volas ilin vidi
|
ekzistas homoj tiel malriĉaj ke ili havas nur monon
|
ekzistas homoj, al kiuj la aĝo blankigas la harojn, sed tute ne tuŝas la koron, kiu restas ĉiam en plena freŝeco kaj juneco, kaj ĉiam kun egala forto batas por ĉio bela kaj bona - Ludoviko Zamenhof
|
ekzistas ne libereco, sed la strebado al libereco, kaj estas tiu strebado kiu liberigas nin
|
ekzistas nenio potenciale pli malpura ol kaŝita milito
|
ekzistas personoj kiuj scias ĉion, sed tio estas ĉio kion ili scias
|
ekzistas vortoj kiuj devus utili nur unufoje
|
el ĉiuj plagoj kiuj afliktas homaron la eklezia tiranismo estas la plej malbona
|
el ĉiaj seksaj aberacioj, eble la plej speciala estas ĉasteco
|
el ciuj certaĵoj, la plej certa estas dubo
|
el granda homo estas ĉiam io por lerni, eĉ kiam li silentas
|
el la cerebro, kaj nur el la cerebro devenas niaj plezuroj, ĝojoj, ridoj kaj spritaĵoj, kaj ankaŭ niaj doloroj kaj afliktoj
|
el la fumantoj, ni povas lerni toleron. Mi neniam trovis fumanton, kiu plendas pri nefumantoj
|
el urbo, vi ne ĝuas la sep aŭ la sepdek mirindaĵojn, sed ĝian respondon al via neceso
|
eldonisto estas iu kiu disigas tritikon el pajlo kaj presas pajlon
|
elektante inter du malbonoj, mi ĉiam preferas preni la ne jam provitan
|
eliri el niaj malfacilaĵoj implicas profunde modifi niajn rilatojn kun ni mem kaj kun nia tuta pasinteco
|
eltrovi landon kaj invadi ĝin estis ĉiam la samo
|
en 1975 Pasolini estis mortigita kaj surprizas vidi kiom la finiĝo de sola voĉo povas multekosti al tuta popolo
|
en amikeco kiel en amo, ni estas pli feliĉaj dank'al la aferoj, kiujn ni nescias, ol dank'al tiuj, kiujn ni scias
|
en ĉiu lando kaj ĉiu epoko, la pastroj estis malamikaj al libereco
|
en ĉiu milito la unua viktimo estas la vero
|
en ĉiuj tempoj hipokrituloj, nomataj pastroj, metis kronojn sur la kapojn de ŝtelistoj, nomataj reĝoj
|
en ekonomiko, la plejparto ĉiam malpravas
|
en grandaj aferoj homoj sin montras kiel konvenas, ke ili sin montru ; en malgrandaj ili sin montras kiel ili estas
|
en instinkto estas la nura vero
|
en Italio, la plejparto de la politikistoj ne batalas por projektoj, sed por defendi siajn interesojn
|
en koncentrejoj ni devis vivi pominute kaj ni devis pensi tiel malpli kiel eble, ĉar pensi estas elĉerpiĝi
|
en konfuzo, ni staras unu kun la alia, kontentaj esti kune, parolante sen prononci ian parolon
|
en krizoj deklariĝas epidemio, kiu en ĉiuj plifruaj epokoj ŝajnintus absurdaĵo: la epidemio de superproduktado
|
en Kubo oni ne respektas homajn rajtojn, krom en Gŭantanamo
|
en la lukto inter vi kaj la mondo, privetu la mondon
|
en la problemoj de pleja graveco, esencas la stilo, ne ja la sincereco
|
en la vivo, kiel en tramo, kiam oni eksidas estas fino de linio
|
en la vivo, nenio estas timinda, ĉio estas kompreninda
|
en miaj amrakontoj iam memriproĉo okazis poste, nun ĝi antaŭas
|
en milittempo vero estas tiel multevalora, ke ĝi estas nepre ĉiam envolvata de gardreto de mensogoj
|
en nenia lingvo ests pli malfacile atingi komprenon ol en la propra
|
en neniu demokratia teorio oni pridubas la fakton, ke unu el la karakterizaĵoj de diktaturo estas la monopolo de amaskomunikiloj
|
en politiko la vera sanktulo estas tiu, kiu vipas kaj mortigas la popolon por la popola bono
|
en prospero niaj amikoj konas nin; en malprospero ni konas niajn amikojn
|
en tiu mondo ekzistas nur du tragedioj : unua estas ne atingi tion kion oni deziras, la alia estas atingi ĝin
|
en tiu mondo, estas ne tio, kion ni prenas, sed tio, kion ni donas, kio riĉigas nin
|
en Usono oni konstruas jare pli da malliberejoj ol da lernejoj
|
en vivo ĉio konsistas en bona digesto. Tiel artisto trovas la inspiriĝon, gejunuloj la amemon, pensuloj la bonegajn ideojn, kaj ĉiuj homoj la ĝojon esti en la mondo
|
enamiĝeco estigas frenezulojn, geedzeco kokritojn, patriotismo malbonfarajn stultulojn
|
enamiĝi estas la umo de kelneroj
|
enamiĝo estas stato de transira stulteco
|
ene de ĉiu cinikulo, estas idealisto elrevigita
|
enuo estas malsano, por kiu la kuracilo estas laboro; plezuro estas nur paliativo
|
epoko povas esti dirata ĉesanta, kiam ĝiaj bazaj iluzioj estas elĉerpitaj
|
escepte de kelkaj homoj, ĉiuj bestoj havas animon
|
escepte se homoj estas liberaj por esti malvirtaj ili ne povas esti virtaj
|
esence la mona estigo el nenio praktikata de bankoj similas al monfabrikado de falsistoj, kun la nura malsameco de beneficuloj
|
esperi, ke la mondo traktu vin juste pro tio, ke vi estas bona persono, estas iom kiel esperi, ke la virbovo ne ataku vin pro tio, ke vi estas vegetarano
|
espero estas bona kiel matenmanĝo sed malbonega kiel vespermanĝo
|
espero havas du belegajn filojn: indigno kaj kuraĝo. La unua konsideras kiel iras la aĵoj, la dua kiel ŝanĝi ilin
|
estas absolute monstra la maniero per kiu personoj nuntempe diradas pri ni, malantaŭ niaj ŝultroj, aferojn absolute verajn
|
estas adoleskecoj kiuj aktiviĝas je la naŭdeka jaro
|
estas aferoj kiujn oni neniam devas fari, nek tage nek nokte, nek tra tero nek tra maro: ekzemple, milito
|
estas bela ne virino, kies gambo aŭ brako estas admirata, sed tiu, kies tuta formo formetis la admiraĵon al individuaj partoj
|
estas bone kompreni, iom post iom, ke oni komprenas nenion
|
estas bone sekvi sian propran inklinon kondiĉe, ke ĝi celas supren
|
estas bone, ke la homoj de tiu lando ne komprenas nian bankan kaj monan sistemon, ĉar alie mi kredas, ke estus revolucio antaŭ morgaŭ matene
|
estas ĉiam pli facile interŝanĝi vian viron por alia ol ŝanĝi viron
|
estas danĝere por nacia kandidato diri ion, kion homoj povas memori
|
estas danĝere pravi kiam starigitaj aŭtoritatoj malpravas
|
estas du kategorioj de televido : la inteligenta televido, kiu igas civitanojn malfacile regeblaj kaj la stulta televido, kiu igas civitanojn facile regeblaj
|
estas du manieroj atingi feliĉecon, unu estas ŝajni idioto; la alia esti idioto.
|
estas du rimedoj por konkeri kaj sklavigi nacion: unu estas per glavo, la alia estas per ŝuldo
|
estas ege malfacile labori en ekzempla maniero kaj samtempe malŝati la laboron kiun oni faras
|
estas ekstazo, kiu montras la kulminon de vivo, kaj transe de kiu vivo ne povas iri. Tia estas la paradokso vivi, tiu ekstazo venas kiam oni estas la plej vivanta, kaj ĝi venas kiel tuta plenforgeso ke oni estas vivanta.
|
estas eraro supozi, ke neniu komprenas sian propran karakteron. La plejmulto da personoj konas eĉ tre bone siajn mankojn, simple ili persistas por doni al ili nomojn malsimilajn al tiuj ĝenerale uzataj de la ceteruloj
|
estas facila afero verki siajn proprajn memoraĵojn kiam oni havas malbonan memoron
|
estas formo de energio ankoraŭ pli pura ol la suno, pli renovigebla ol la vento: estas la energio, kiun ni ne konsumas
|
estas homoj, kiuj pagus por vendiĝi
|
estas honestaj ĵurnalistoj kiel honestaj politikistoj; post kiam ili iĝas koruptitaj, ili restadas koruptitaj
|
estas io pli terura ol kalumnio: vero
|
estas iom tragike ke, apenaŭ homo inventis maŝinon por fari lian laboron, li komencis malsati
|
estas komunistoj, kiuj asertas ke, esti kontraŭkomunisto, signifas esti faŝisto. Tio estas tiel nekomprenebla kiel diri ke, ne esti katoliko signifas esti mormono
|
estas kurioza, ke fizika kuraĵo estas tiel ordinara en la mondo kaj la morala kuraĵo tiel stranga
|
estas malfacile kredi, ke homo diras veron, kiam vi scias, ke vi mensogintus en lia situacio
|
estas malfacile ne deziri la virinon de aliulo konsidere, ke la virinoj, kiuj apartenas al neniu, ĝenerale estas malmulte allogaj
|
estas malgaje konsideri ke la naturo parolas kaj ke la homa specio ne aŭskultas
|
estas mia opinio, kaj mi kunhavas ĝin
|
estas miloj kaj miloj da homoj ekstere, kiuj travivas vivojn de kvieta, indigniga malespero, kiuj laboras longajn, penigajn horojn al taskoj, kiujn ili malamas, por ebligi al ili aĉeti aferojn, kiujn ili ne bezonas, por impresi homojn, kiujn ili ne ŝatas
|
estas miraklo ke sciemo supervivas la lern-sistemon
|
estas ne ekskuzeble por scienculoj turmenti bestojn; ili faru siajn eksperimentojn sur ĵurnalistoj kaj politikistoj
|
estas ne feliĉo sen libereco, nek libereco sen kuraĝo
|
estas ne sekretoj pli bone gardataj ol la sekretoj, kiujn ĉiuj divenas
|
estas nek komenco nek fino, ekzistas nur la infinita pasio por vivo
|
estas nenio kiel returni al lokon kiu restas senŝanĝe por malkovri viajn proprajn ŝanĝojn
|
estas nenio pli noca por lando ol ruzulo, kiu ŝajnas inteligenta
|
estas nenio pli utila kaj belega ol vortaroj por ke ludu la infanoj ekde kvinjaraĝo; kaj ankaŭ, kun iomete da ŝanco, la bonaj verkistoj ĝis ilia centa jaro
|
estas neniu malfeliĉo pli grava ol ideo disvastigita per violento
|
estas nultaj manieroj por alveni, la plej bona estas ne foriri.
|
estas nur du manieroj diri la plenan veron : anonime kaj postmorte
|
estas nur unu afero en la mondo pli malbona ol paroligi pri si, tio estas ne paroligi pri si
|
estas nur unu bono, Scio, and nur unu malbono, Malscio
|
estas nur unu honorinda avareco : tiu de la vortoj
|
estas nur unu maniero redukti la konsumon de drogoj: legalizu ĝin
|
estas nur unu milito malfermita al la homaro kaj ĝi estas milito kontraŭ nia estingo
|
estas nur unu vera sukceso : kapabli trapasi sian vivon siamaniere
|
estas nur unu vere grava filozofia problemo: la memmortigo
|
estas okazoj, situacioj kaj kuntekstoj en kiuj perforto kaj konsekvence murdo (kulmino en faro de ekstrema perforto) memevidente iĝas konkreta, estanta, reala
|
estas plezuro en senvoja arbaro. Estas ekstazo en soleca marbordo. Estas socio, kie neniu enmiskiĝas. Pro la profunda oceano kaj la muziko de sia muĝado: mi ne malmulte amas homon, sed pli naturon
|
estas pli bone scii neutilajn aferojn ol nenion
|
estas pli facile ami homaron ol ami sian najbaron
|
estas pli facile batali por siaj idealoj ol vivi akorde kun ili
|
estas pli facile instrui duan lingvon al ĉiuj ol konstrui maŝinon kapablan traduki
|
estas pli facile leĝigi kelkajn aferojn ol ilin legitimi
|
estas pli facile pardoni malamikon ol amikon
|
estas pli facile trompi homojn ol konvinki ilin, ke ili estis trompitaj
|
estas pli honte malfidi siajn amikojn ol esti trompita de ili
|
estas pordoj al la maro, kiujn oni malriglas per vortoj
|
estas recesio, kiam via najbaro perdas sian laboradon; estas depresio, kiam vi perdas la vian
|
estas strange kiel rapide la malbonuloj kredas ke ĉio finiĝos favore al ili
|
estas terura kvanto da mensogoj irantaj ĉirkaŭ la mondo, kaj la plej malbone estas ke duono da ili estas veraj
|
estas tiel malfacile por la riĉuloj akiri saĝecon, kiel por la saĝuloj akiri riĉecon
|
estas tiom da leĝoj, ke neniu povas ekskludiĝi de esti pendigita
|
estas tiom malfacile nei la veron kiom kaŝi ĝin
|
estas tre bone ne fari malbonon sed estas tre malbone ne fari bonon
|
estas tri aĵoj, kiujn mi ĉiam forgesas: nomojn, vizaĝojn kaj la trian mi ne memoras
|
estas unu regulo por politikistoj de la tuta mondo : kiam vi estas en potenco, ne diru tion, kion vi diras, kiam vi estas en opozicio ; se ne, vi devas realigi tion, kion la aliaj kunuloj trovis nefarebla
|
estas, kiam ni forgesas nin mem, ke ni faras aĵojn, kiuj estas memorindaj
|
esti juna kaj ne esti revolucia estas eĉ biologia kontraŭdiro
|
esti politikulo estas kiel esti futbala trejnisto. Oni devas esti sufiĉe lerta por kompreni ludon kaj sufiĉe stulta por pensi ke ĝi estas grava
|
esti sen kelkaj el la deziritaj objektoj estas parto de la feliĉo
|
esti virino estas tre malfacila afero, ĉar temas pri rilatiĝi kun viroj
|
estinte, por submeti popolon, povuloj uzis forton, leĝon kaj religion; nun, ili ankaŭ havas piedpilkon kaj televidon
|
estis bonega konsilo kiun mi iam aŭdis donita al junulo, 'ĉiam faru tion kion vi timas'
|
estis lia sorto, kiel al ĉiuj homoj, travivi malbonan tempon
|
estonteco apartenas al homoj, kiuj vidas eblojn antaŭ ol ili evidentiĝas
|
estos malvirtoj dum estos homoj
|
estu afabla kun la homoj, kiujn vi renkontas en via supreniro, ĉar vi renkontos ilin en via malsupreniro
|
estu altruista, respektu egoismon de aliuloj
|
estu pli saĝa ol aliaj homoj, se vi povas, sed do ne diru al ili
|
estu singarda pri kio vi deziras, tio povas efektiviĝi
|
estu verdirema kaj eksplicita kun via advokato... poste estos lia okupiĝo konfuzi ĉion
|
estus iu konsolo por malforteco de ni kaj de niaj faraĵoj, se aĵoj mortus kun sama malrapideco ol ili formiĝas; nepre, kresko estas malrapida sed detruo estas rapida.
|
evidente universo estas senfina
|