ĵaluzo estas hundbojo kiu altiras rabistojn
|
jen mia precepto: ĉiuj homoj estas stultaj
|
jen miaj principoj. Se vi ne ŝatas ilin, mi havas aliajn
|
jes al la merkata ekonomio, ne al la merkata socio
|
jes, ni estas trioble pli riĉaj ol niaj geavoj; sed ĉu ni estas trioble pli feliĉaj?
|
jesi al ĉio kaj al ĉiuj, estas kiel ne ekzisti
|
ju malpli homoj scias kiel kolbasoj kaj leĝoj estas faritaj, des pli bone ili dormas
|
ju malpli vi manĝas kaj trinkas, ju malpli da libroj vi aĉetas, ju malpli vi iras al la teatron, al la dancejon, al la drinkejon, ju malpli vi pensas, amas, teorumas, kantas, pentras, skremas, k.t.p., des pli vi ŝparas, des pli kreskas via tresoro, kiun nek tineoj nek rusto detruas, via kapitalo. Ju malpli vi estas, ju malpli vi eksterigas vian vivon, des pli vi havas, des pli aliena estos via vivo kaj des pli vian esencon vi staplas
|
ju pli da aferoj hontas homo, des pli respektinda estas li
|
ju pli da leĝoj, des pli da rabistoj
|
ju pli da specialigo des malpli da kulturo
|
ju pli inteligenta estas homo, des malpli li suspektas absurdon
|
ju pli koruptita estas ŝtato, des pli multnombraj estas la leĝoj
|
ju pli la korpo estas malforta, des pli ĝi ordonas ; ju pli ĝi estas forta, des pli ĝi obeas
|
ju pli ni leviĝas, des pli ni ŝajnas sensignifaj por tiuj, kiuj ne povas flugi
|
ju pli oni havas, des pli oni deziras; ju malpli oni havas, des pli oni donas
|
junaj geedzoj ne imagas al si kion ili ŝuldas al televido. Antaŭe ili devis interparoli unu kun la alia
|
juneco estas malsano, el kiu ni ĉiuj resaniĝas
|
junularo ne scias tion, kion oni povas; maturularo ne povas tion, kion oni scias
|
junuloj havas aspirojn, kiuj neniam efektiviĝas, maljunuloj havas memorojn pri tio, kio neniam okazis
|
junuloj iluziiĝas pri sia estonteco; maljunuloj pri sia pasinteco
|
junuloj ne bezonas paroladon, junuloj bezonas ekzemplojn de honesteco, de kohero kaj de malmemismo
|
ĵurio konsistas el dekdu personoj elektitaj por decidi kiu havas la plej bonan advokaton
|
ĵurnalismo estas publikigi tion, kion iu ne volas konigi, la resto estas propagando
|
ĵurnalismo ne estas pli ol plenigi la malplenan spacon
|
ĵurnalisto estas homo, kies laboro estas ekspliki al aliuloj tion, kiu li mem ne komprenas
|
ĵurnalisto estas stimulita de templimo. Li verkas pli malbone se li havas tempon
|
ĵurnalistoj ne kredas la mensogojn de politikistoj, sed ili ripetas ilin! Tio estas pli malbone!
|
jus malpli ni havas des pli ni donas. ŝajnas absurdo, sed tia estas logiko de amo
|
justeco estas nenio alia ol avantaĝo al la plej forta
|
justeco estas sankcio de establitaj maljustecoj
|
justico estas nenio pli ol tio, kio estas favora al la plej forta
|