valoro de homa mondo malkreskas proporcie al la kresko de valoro de la aĵa mondo
|
Vatikano estas la plej reakcia forto en Italio. Laŭ eklezio, estas despotaj la registaroj, kiuj transpaŝas ĝiajn privilegiojn, kaj providencaj tiuj, kiuj, kiel faŝismo, ilin kreskigas
|
venkinto apartenas al sia militakiro
|
venkinton oni ne demandos se li estis dirinta la veron. Kiam oni preparas kaj okazigas militon ne indas pravi nur gravas venki
|
venos tago kiam bildoj anstataŭos la homon kaj ĝi ne plu bezonos esti, sed rigardi. Ni ne plu estos vivantoj sed vidantoj
|
venos tempo kiam murdi beston estos juĝita same kiel murdi homon
|
vera libro ne estas tiu kiun ni legas sed tiu kiu legas nin
|
vera nescio ne estas la manko de kono sed la rifuzo koni
|
vera povo estas en la manoj de iu ajn, kiu regas amasinformilojn
|
vera sukceso estas iĝi la plej eble bona persono
|
vera valoro de homo estas determinata de lia kapableco atingi liberigon de si mem
|
verbo "legi" ne allasas u-modon. gxi kunpartoprenas cxi apartajxon kun aliaj verboj, kiel "ami" kaj "revi"
|
verki estas la nura profesio, kie oni ne primokas vin se vi ne gajnas multe da mono
|
verki estas maniero paroli seniterrompe
|
verkisto estas produktiva laboristo ne tiom, ke li produktas ideojn, sed tiom, ke li riĉigas la librovendiston, kies eldonejo publikigas liajn verkojn
|
verkisto, kiu ne esploras profundaĵojn, ĉiam flosos
|
vero estas la plej granda valoro kiun ni havas. Ni ŝparu ĝin
|
vero estas trovenda nur ene de ni mem; kaj oni ne povas trafi ĝin perfortante la eksterajn malamikojn
|
vero neniam damaĝas justan aferon
|
vero staras ne en sola sonĝo, sed en multaj sonĝoj
|
veroj kiuj valoras, la gravaj principoj, estas finfine nur du aŭ tri. Estas tiuj, kiujn via patrino instruis al vi ekde infaneco
|
vestoj estas semiologiaj artifikoj, tio estas, komunikiloj
|
vi estos neniam feliĉa, se vi pluserĉas en kio konsistas feliĉo. Kaj vi neniam vivos, se vi elserĉas la sencon de la vivo
|
vi forgesas ke fruktoj apartenas al ĉiuj kaj ke tero apartenas al neniu
|
vi haltos timi, se vi haltos esperi
|
vi komprenis nenion ĉar vi estas averaĝa homo. Averaĝa homo estas monstro, danĝera deliktulo, konformisto, rasisto, sklavisto, indiferenta pri politiko
|
vi ne plene komprenas ion ĝis vi povas ekspliki ĝin al via avino
|
vi ne povas premi al iu la manon per fermita pugno
|
vi ne povas regi tion kio okazas al vi, vi povas nur regi viajn reagojn al tio kio okazas al vi
|
vi ne serĉus min se vi ne jam trovis min.
|
vi permesos timon al malriĉeco gvidi vian vivon kaj via rekompenco estos, ke vi manĝos sed ne vivos
|
vi plenkreskiĝas kiam vi havas vian unuan realan ridon pri vi mem
|
vi povas esti maldekstre de ĉio, sed ne de prudento
|
vi povas mistifiki ĉiujn homojn kaj senĉese, se la reklamado estas ĝusta kaj la budĝeto sufiĉe granda
|
vi sufiĉe ludis, vi sufiĉe manĝis kaj trinkis. Tempo estas por ke vi foriru
|
vi trovos pli en arbaroj ol en libroj. Arboj kaj rokoj vin instruos pri tio, kion neniu majstro instruos
|
vi voĉdonas ĉiufoje kiam vi butikumas
|
vi, kiu vivas sekurece en viaj varmaj domoj, vi, kiu trovas returnante vespere varmegan nutraĵon kaj amikajn vizaĵojn, konsideru tion : se estas homo, kiu laboras en koto, kiu ne spertas pacon, kiu batalas por peco da pano, kiu mortas pro jeso aŭ neo
|
vian animon vi devas ŝanĝi, ne ĉielon
|
vidi ĉion, kaŝi multon, modifii malmulton
|
vino grave malutilas al la (mensa) sano de tiu kiu ne gxin trinkas
|
virino libera estas preciza malo de virino facilmora
|
virino, oni ne naskiĝas, oni iĝas
|
virinoj ĉiam prenas la formo de la sonĝo kiu enhavas ilin
|
virinoj estas posedantoj de planedo regata de viroj
|
virinoj estas suficxe hipokritaj por ke cxiu filo povu diri, sincere, ke lia patrino estis sanktulino
|
virinoj estimas nin pro niaj mankoj. Se sufiĉe da tiuj ni havas, ili pardonas al ni ĉion, eĉ nian gigantan inteligentecon
|
virinoj faras cent procentojn de tio, kion ili diras, viroj kvindek procentojn
|
virinoj ŝatas neparolemajn virojn, ĉar pensas ke tiuj viroj ilin aŭskultas
|
virinojn... bagatelaĵo allogas, komplimento fuĝigas
|
virkoko kokerikas eĉ la matenon de la tago, dum kiu li finiĝas en kuirpoton
|
viroj, kiuj plej bone kunvivas kun virinoj estas la samaj, kiuj scias kiel vivi sen ili
|
vivi estas danĝere
|
vivi ne filozofante estas ĝuste havi la okulojn fermitajn neniam strebante malfermi ilin
|
vivo ĉesis esti spritaĵo por mi; mi ne trovas ĝin amuza
|
vivo estas interrompita frazo
|
vivo estas kiel kloako. Tio, kion vi eltiras, dependas de tio kion vi enmetis
|
vivo estas kiel ludi violonon publike kaj lerni instrumenton dum la ludo
|
vivo estas mirinda se ĝi ne timigas vin
|
vivo estas probablo-lernejo
|
vivo estas teatraĵo, kiu ne ebligas provojn: tiel kanti, krii, ridi kaj vivi intense, antaŭ ol la kurteno estas kuntirata kaj la teatraĵo finiĝas sen aplaŭdo
|
vivo estas tio kio okazas al vi dum vi estas okupita en aliaj planoj
|
vivo kompreniĝas malantaŭe, sed ĝi viviĝas antaŭen
|
vivo ne estas sufiĉe granda por enhavi ĉion, kion niaj deziroj kapablas imagi
|
vivo ŝtelas troon da tempo al homoj
|
vivo valoras esti travivata nur se vi havis frandemon por tio, kion ĝi ofertas
|
vivu pli simple por ke aliuloj povu simple vivi
|
voĉdonanto: iu, kiu ĝuas la sanktan privilegion voĉdoni por la homo elektita de alia homo
|
vojaĝi nur taŭgas por pli ami nian naskhejmon
|
vortaro estas la tuta universo laŭ alfabeta ordo
|
vortaro povas enhavi nur etan parton de lingva heredaĵo
|
vortaroj estas kiel horloĝoj: la plej malbona estas pli bona ol nenia, kaj la plej bona ne povas esti esperita de esti tute vera
|
vortarojn oni devas senĉese korekti, kiel mapojn
|
vortoj estas cxio kion ni havas
|
vortoj estas kiel moneroj, do unu valoras tiom kiom multaj, same kiel multaj valoras ne tiom kiom unu
|
vortoj havas la valoron, kiun donas al ili la aŭskultanto
|
vortoj ne estas kreataj en la akademioj de la akademianoj, sed de la popolo surstrate. La vortaristoj ilin kaptas preskaŭ ĉiam tro malfrue kaj ilin enbalzamigas laŭ alfabeta ordo, plejofte kiam ili ne plu signifas tion, kion la aŭtoroj intencis
|