obeo estas fikutimo al kiu cedi estas ĉiam komforte
|
obsceneco ne estas pornografio, obsceneco estas ke homo povas malsatmorti
|
ofte oni lasas trankvila tiun, kiu kau'zis la incendion kaj oni persektuas tiun kiu kriis je alarmo
|
ofte oni riproĉas al literaturo helpi malliberulojn fuĝi el realeco
|
ofte, ju pli malagrabla por aŭdi estas vero, des pli utile estas diri ĝin
|
ofte, ni agas bone por povi agi malbone tute senpune
|
okaze de dubo, oni decidas tion plej justan
|
okulon pro okulo, kaj blinda iĝos la tuta mondo
|
oni bezonas vian malamikon kaj vian amikon, kune laborante por kore vundi vin: la unuan por kalumni vin, la duan por ĝin rakonti al vi
|
oni bone vidas nur per la koro. La plejgravaĵo estas nevidebla per la okuloj
|
oni devas esti optimisto por esti Demokrato, kaj humuristo por ĝin daŭrigi
|
oni devas lukti kontraŭ la lingvo, por ke ĝi ne trudos siajn formulojn kaj kliŝojn, siajn jam faritajn frazojn, ĉion kio tiel bone karakterizas malbonan verkiston
|
oni devus ĉiam esti amanta. Pro tiu kialo oni devus neniam geedziĝi
|
oni devus ĉiam ludi juste kiam oni tenas la gajnajn kartojn
|
oni devus pli pensi pri fari bonon ol sin senti bone; tiel, ni finos nin sentante pli bone
|
oni estas des pli aŭtentika, ju pli oni similas al la ideo, kiun oni sonĝis pri si mem
|
oni estas facile trompita de tio kion oni amas
|
oni estas ne tio, kio oni estas per tio kion oni skribas, sed per tio kion oni legis
|
oni faras vojojn paŝante
|
oni havas dek minutoj por efektivigi ideon, antaŭ ĝia reiro al sonĝolando
|
oni instruis al ni kredi ke belo ne bezonas esti utila kaj ke utilo ne povas esti bela. Mi deziras pruvi ke utilo ankaŭ povas esti bela
|
oni jam disvolvis kuracadojn por nekonitaj malsanoj
|
oni junuliĝas je sesdek jaroj. Domaĝe, jam estas tro malfrue
|
oni kredas, ke oni regas la vortojn, sed estas la vortoj kiuj regas nin
|
oni kutimis direkti policon de honestaj homoj. Tio estas eraro kiun oni jam reĝustigis
|
oni lernas venk-arton per malvenkoj
|
oni malkovras guston de tagoj nur kiam oni sin forturnas de devo havi celon
|
oni ne bezonas bruli librojn por detrui kulturon. Sufiĉas atingi ke personoj ĉesu legi ilin
|
oni ne loĝas en lando, oni loĝas en lingvo
|
oni ne politikumas kun moralo, sed ne eblas politikumi sen ĝi
|
oni ne povas diri, ke civilizacio ne antaŭeniras, ĉar en ĉiu milito oni mortigas novamaniere
|
oni ne povas esti pli sentema antaŭ plezuro sen esti pli sentema antaŭ doloro
|
oni ne povas komplete traduki vorte ecx la proprajn pensojn
|
oni ne scias kiu malkovris akvon sed certe ne estis fiŝo
|
oni ne timas malvirton ĉe homoj, ĉar ĝi sklavigas ilin; virto jes ja, ĉar ĝi igas ilin mastroj
|
oni ne tradukas skribaĵojn, oni tradukas tion, kiun aŭtoro volis diri; tial komputiloj ne atingas traduki
|
oni ne trovas solecon, oni ĝin faras
|
oni neniam rimarkas tion jam faritan; oni nur rimarkas tion kiu restas fari
|
oni neniam vendas la teron sur kiu paŝas homoj
|
oni nomas akcidentoj la krimojn faritajn per aŭtomobiloj
|
oni nomas burĝaron grupo da personoj malkontentaj pro siaj havaĵoj kaj sataj pro tio, kio ili estas
|
oni nur inventas pere de memoroj
|
oni pli ploras pro plenumitaj preĝoj ol pro tiaj neplenmumitaj
|
oni povas adopti aman strategion nur kiam oni ne estas enamiĝinta
|
oni povas doni sen ami, sed oni ne povas ami sen doni
|
oni povas esti malfidela, sed neniam mallojala
|
oni povas havi lingvon sen havi monon, politikan povon, privatan propriaĵon au edziĝon, sed oni ne povas havi monon, politikan povon, privatan propriaĵon au edziĝon sen lingvo
|
oni povas iam mensogi vorte sed pere de la tiam adoptita esprimo, oni ĉiam diras veron
|
oni povas malsukcesi multmaniere, sed estas nur unu maniero sukcesi
|
oni povas precize mezuri konan plimultigon pere de gala malmultigo
|
oni povos detranĉi ĉiujn florojn, sed oni ne povos haltigi printempon
|
oni povus diri ke libereco estas io kiel svaga. Ĝia manko ne estas tia
|
oni pravas pardoni homon, kiu estas stulta horon, kiam estas stultuloj, kiuj ne ĉesas esti tiaj horon en sia tuta vivo
|
oni respektas nur la homajn rajtojn de la laŭleĝaj personoj
|
oni rulas ĉirkaŭ oni mem kaj kiam oni haltas, oni falegas
|
oni vivas nur unufoje, sed se oni tion bone faras, unu fojo sufiĉas
|
onia reala vivo ofte estas la vivo, kiun oni ne regas
|
optimisto estas sinjoro, kiu kredas ke sinjorino jam ĉesigis sian telefonan konversacion tial, ke ŝi diras 'ĝis revido'
|
optimisto estas tiu kiu kredas ke aferoj ne povas pli malboniĝi
|
optimisto pensas, ke tiu ĉi estas la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj; pesimisto timas, ke tio estu vera
|
ordigi bibliotekon estas silenta maniero praktiki kritikarton
|
organizita krimo estas nur la alia (malpura) faco de la dolaro
|
originaleco estas nedetektita plagiato
|
origine portisto diferencas malpli de filozofo ol doghundo de leporhundo. Estas la labordivido, kiu metis abismon inter ili
|
osto al hundo estas ne karitato. Karitato estas la osto partigata kun la hundo, kiam vi estas tiel malsatega kiel la hundo
|