danĝeras esti sincera, krom se ankaŭ vi estas stulta
|
daŭrigebla disvolvo estas kiel la infero, ĝi estas pavimita per taŭgaj promesoj
|
de kiom da zorgoj oni liberiĝas, kiam oni decidas esti ne io, sed iu
|
de tempo al tempo diru la veron, tiel oni vin kredos kiam vi mensogas
|
de tempo al tempo estas bone konscii ke, hodiaû, nune, ni fabrikas nostalgiaĵojn kiuj malglacigos ian estontecon (Mario Benedetti)
|
demandoj, kiuj ne respondiĝas kiam ili leviĝas, neniam estos responditaj
|
demandu vin, ĉu vi estas feliĉa, kaj vi ĉesas esti tia
|
demokratio devas esti io pli ol du lupoj kaj ŝafo voĉdonantaj pri kio por manĝi
|
demokratio donas al ĉiu homo la rajton esti sia propra premanto
|
demokratio estas facile rompebla, kaj se oni starigas tro da flagoj sur ĝi, ĝi disfalas
|
demokratio estas korprema kredo, ke el individua senscio povas spruĉi kolektiva saĝo
|
demokratio estas la nomo, kiun ni donas al la popolo ĉiufoje , kiam ni bezonas ĝin
|
demokratio estas sistemo, kiu garantias, ke oni regos nin ne pli bone ol ni meritas
|
demokratio signifas elekti viajn diktatorojn post, kiam ili estos dirantaj al vi, kion vi pensas deziri aŭdi de ili
|
demokratio: ne povante fortigi juston, oni justigis forton
|
despotoj scias kiel solvi ĉiujn problemojn krom la plej grava: ili mem
|
devo estas tio, kion ni atendas ke la aliaj faru
|
devus esti tago -nur unu- kiam malpermeso ĉasi senatorojn estu forigita
|
deziri same kaj rifuzi same, tio certe estigas fiman amikecon
|
deziru nenion kaj vi estos la plej riĉa homo el la mondo
|
diablo estas optimista se li pensas povi pli malbonigi homojn
|
difini vorton estas kiel kapti papilion dum flugo
|
diktatoroj povas modifii leĝojn, sed ne morojn
|
Dio ne povas ŝanĝi la pasintecon; tial li devas toleri ekziston de historiistoj
|
Dio pardonos min. Estas lia metio
|
Dio, kiel komo, povas ŝanĝi ĉion
|
diplomato estas viro, kiu ĉiam memoras naskiĝotagon de virino, sed neniam ŝian aĝon
|
diri amikecon signifas diri perfektan interkonsenton, tujan fidon kaj longan memoron, tio estas fideleco
|
diri veron kun malbona intenco devus esti taksata malhonesta ago
|
disvolvo similas al mortinta stelo, kies lumon oni ankoraŭ perceptas, eĉ se ĝi estingiĝis de longe kaj por ĉiam
|
do mi loĝas en la mondo pli kiel spektanto de homaro ol kiel homspecia membro
|
do mi ne kontestas ke kuracarto utilas kelkajn homojn, sed mi diras ke ĝi pereigas la homaron
|
do, ĉu vi pensas ke nia kara Dio estas katolika?
|
doktoroj. Bonsxanculoj. Iliaj sukcesoj brilas sub la suno, iliaj eraroj estas entombigataj
|
doloro, kiu mortigas doloron, taûgas kiel medikamento
|
donaci kulturon estas kvazau' donaci soifon; la cetero venos konsekvence
|
drogiĝi por atleto estas kiel mensogi kaj ŝteli por politikulo. Tre malfacile evitebla
|
du aferoj mirigas min : la inteligenteco de bestoj kaj la bestaĉeco de homoj
|
dubi pri si mem estas la unua signo de inteligenteco
|
dubo estas malagrabla, sed certeco estas ridinda
|
dubo estas unu el la nomoj de inteligenteco
|
dum freneza epoko, esperi resti netuŝita de frenezo estas formo de frenezo
|
dum krizotempoj, nur imagpovo estas pli grava ol kono
|
dum la lastaj tri jardekoj, ni deviis el merkata ekonomio al estiĝo de merkata socio. Merkata ekonomio estas ilo, valora kaj efika ilo, por organizi produktivan aktivecon. Sed 'ekonomia socio' estas sistemo, en kiu ĉio estas vendebla. Estas vivmaniero, en kiu merkataj valoroj estras ĉiujn sferojn de la vivo
|
dum malsano ni konscias, ke ni ne vivas solaj, sed ĉenitaj al estaĵo de malsama regno, de kiu abismo nin disigas, kiu ne konas nin kaj kiun ni ne povas devigi kompreni nin: nia korpo
|
dum mi kredis lerni kiel vivi, mi lernis kiel morti
|
dum petrolo ekzitas, Mezoriento ne havos pacon
|
dum rimorso daŭras, kulpo daŭras
|
dum sia vivo, viro povas ŝanĝi edzinon, politikan partion aŭ religion; sed... tio, kion li ne povas ŝanĝi, estas lia piedpilka teamo
|
dum vi havas ion, iu povas forpreni ĝin el vi. Kiam vi fordonas ĝin, vi jam donis ĝin. Neniu ŝtelisto povas ĝin fropreni el vi. Tiam ĝi ĉiam estos via
|
duono da nunaj medikamentoj ja povus esti ĵetataj tra la fenestroj, krom ke la birdoj eblus manĝi ilin
|
duono de la mondo konsistas el homoj, kiuj havas ion por diri kaj ne povas tion, kaj la alia duono, kiu havas nenion por diri kaj daŭrigas diri tion
|