about logos
logos dictionary
bilingual dictionaries
children's dictionary
fashion dictionary
volunteers
logos conjugator
learning conjugator
logos library
logos poetry
children's library
logos quotes
logos toolbars
translation course
help
Select Language
Author
Word
What Is Logos Quotes?
Submit A Quotation
Quotation Of The Day
stats
[ No Biography for this Author ]
ekde sia naskiĝo, la grandaj bankoj ornamitaj de naciaj titoloj, estis nur asocioj de privataj spekulantoj, kiuj sin lokis apud registraroj
en krizoj deklariĝas epidemio, kiu en ĉiuj plifruaj epokoj ŝajnintus absurdaĵo: la epidemio de superproduktado
filozofoj sin dediĉis nur interpreti la mondon diversmaniere; nun afero estas ŝanĝi ĝin
ju malpli vi manĝas kaj trinkas, ju malpli da libroj vi aĉetas, ju malpli vi iras al la teatron, al la dancejon, al la drinkejon, ju malpli vi pensas, amas, teorumas, kantas, pentras, skremas, k.t.p., des pli vi ŝparas, des pli kreskas via tresoro, kiun nek tineoj nek rusto detruas, via kapitalo. Ju malpli vi estas, ju malpli vi eksterigas vian vivon, des pli vi havas, des pli aliena estos via vivo kaj des pli vian esencon vi staplas
komunismo estas esence la unueco de la homo kun la naturo, la vera reviviĝo de la naturo, la naturalismo realigata de la homo kaj la humanismo realigata de la naturo
la laboristo des pli malriĉiĝas, ju pli da riĉoj li produktas
la laborulo iĝas ia varo des malpli multekosta, ju pli da varoj li produktas
la libera disvolviĝo de ĉiu estas la kondiĉo por la libera disvolviĝo de ĉiuj
la plimulto da regatoj pensas ke ili estas regatoj ĉar la regestro estas regestro; nepre, ili ne konscias, ke vere la regestro estas regestro ĉar ili estas regatoj
la superega ideologio ĉiam estas la ideologio de la superega klaso
la teorio de komunistoj povas esti resumata en simpla esprimo: abolo de la privata proprieto, jen la tuto
la tuta historio de moderna indrustrio montras, ke kapitalo, se ne kontrolita, agos senskrupule kaj kruele por sinkigi la tutan laborulklason en stato de degenero pleja
mono, posedante la econ aĉeti ĉion, posedante la econ alpoprigi ĉion al si, estas tiel la tipa posedaĵo. La universaleco de ĝia eco estas la ĉiopovo de ĝia esenco. Do ĝin oni konsideras ĉiopovan
ne konscienco estigas vivon, sed vivo estigas konsciencon
niaj burĝoj, ne kontentaj havi la edzinojn kaj filinojn de siaj proletoj je sia dispono, ne parolante pri oficialaj amoristinoj, trovas la plej grandan plaĉon delogi ĉiujn edzinojn de aliuloj
origine portisto diferencas malpli de filozofo ol doghundo de leporhundo. Estas la labordivido, kiu metis abismon inter ili
paradigmo de stulteco - Mono ŝanĝas fidelecon en malfidelecon, amon en malamon, malamon en amon, virton en malvirton, malvirton en virton, serviston en mastron, mastron en serviston, idiotecon en inteligentecon, kaj inteligentecon en idiotecon
perforto estas la akuŝistino de ĉiu malnova societo graveda je nova unu
tiel ofte, kiel iu preciza libereco estas pridiskutata, libereco mem estas pridiskutata
unuavide varo estas banalaĵo, tuje komprenebla. Ĝia analizo montras ke ĝi estas kompleksa objekto, riĉa je metafizikaj subtilaĵoj kaj teologiaj ruzaĵoj
valoro de homa mondo malkreskas proporcie al la kresko de valoro de la aĵa mondo
verkisto estas produktiva laboristo ne tiom, ke li produktas ideojn, sed tiom, ke li riĉigas la librovendiston, kies eldonejo publikigas liajn verkojn