advokato : komplico, kiu prenas sur sin neniun riskon |
altnivela ĵurnalismo povas kaj devas mordi ĉiun manon, kiu intencas nutradi ĝin |
alveni duarange signifas esti la unua persono kiu perdis |
amiko estas ne tiu, kiu viŝas viajn larmojn, li estas kiu malebligas vin verŝi ilin |
amo estas puno. Ni estas punataj pro neebleco resti solaj |
amo rajtas esti malhonesta kaj mensoga, ekkiam ĝi estas sincera |
anarĥio ne signifas neniun regulon, ĝi signifas neniun regulanton |
anstataŭ doni la ŝlosilojn de la urbo al politikisto, estus pli bone ŝanĝi la seruron |
antaŭ la damaĝo pro danĝera disigo de la kolektiva volo kaj la vrako de la civitana konscio kun la perdo de la senso pri dececo, lasta, ekstrema bastiono de la morala demando, estas devo de la kolektivo rezisti, rezisti, rezisti, kiel se estus nerezignebla linio de la Piave |
antaŭe oni ne permesis homojn pensi libere; nun tio estas permesita, sed neniu kapablas. Homoj volas pensi nur pri tio, kion oni supozas nepre pensi, kaj tion oni nomas liberecon |
atentu: la Sanitaraj Aŭtoritatoj povas malutili sanon |
aventuro estas nur la rezulto de malbona planizado |
baloti estas abdiki |
balotkampanjo kostas multe pli ol kiom honesta homo povas pagi |
bankismo estis koncipita en maljusteco kaj naskita en peko. Bankistoj posedas la Teron. Forprenu ĝin el ili, sed lasu al ili la povon krei monon, kaj per plumstreko ili kreos sufiĉe da mono por reaĉeti ĝin. Nepre, forprenu tiun povon el ili kaj ĉiuj grandaj riĉaĵoj, kiel la mia, malaperos kaj ili devas malaperi ĉar tiu mondo estus pli feliĉa kaj pli bona por loĝi. Sed, se vi deziras resti kiel sklavoj de bankistoj kaj pagi la koston de via skalveco, lasu ilin daŭrigi kreadon de mono. |
Beleco estas en la okuloj de kiu rigardas |
blinda kaj firmega sendisciplino en ĉiu momento estigas la realan forton de ĉiuj liberaj homoj |
bona vortaro estas spegulo kie, se oni scipovas serĉi, oni trovas kion oni jam suspektis |
bonŝance estas Bush por defendi demokration! |
borso estas ejo, kie stultuloj estas disigitaj el sia mono |
burokratismo: malfacilaĵo por ĉiu solvo |
ĉar ne estas la homaro,sed estas la mondo, kiu iĝis nenormala |
ĉe politiko, se vi deziras ion dirotan, petu ĝin al viro. Se vi deziras ion farotan, petu ĝin al virino |
certe platona rilato estas ebla, sed nur inter edzo kaj edzino |
ĉiam memoru ke vi estas absolute unika. Ĝuste kiel ĉiu ajn |
ĉiu historio estas samtempa historio |
ĉiu vivo estas en la cerbo nur serio da bildoj, ĉe kiuj estas ne diferenco inter tiuj naskitaj de realaĵoj kaj tiuj naskitaj de internaj revoj, kaj ne kaŭzo por taksi iujn super la aliaj |
ĉiuj homoj estu gefratoj, tia estas la revo de geuloj, kiuj ne havas fraton |
ĉiuj ridetas samlingve |
ĉu la celo pravigas la rimedojn ? Dankon, Moggi |
ĉu ni povas vere antaŭvidi ke tiuj, kiuj strebas ekspluati nin, estu fidindaj por eduki nin? |
cxu la fabrikoj de armiloj helpas al batalo kontrau\' senlaboreco? |
devus esti tago -nur unu- kiam malpermeso ĉasi senatorojn estu forigita |
Dio, kiel komo, povas ŝanĝi ĉion |
drogiĝi por atleto estas kiel mensogi kaj ŝteli por politikulo. Tre malfacile evitebla |
dum la lastaj tri jardekoj, ni deviis el merkata ekonomio al estiĝo de merkata socio. Merkata ekonomio estas ilo, valora kaj efika ilo, por organizi produktivan aktivecon. Sed \'ekonomia socio\' estas sistemo, en kiu ĉio estas vendebla. Estas vivmaniero, en kiu merkataj valoroj estras ĉiujn sferojn de la vivo |
dum petrolo ekzitas, Mezoriento ne havos pacon |
duono da nunaj medikamentoj ja povus esti ĵetataj tra la fenestroj, krom ke la birdoj eblus manĝi ilin |
eble la plej bonaj el ni estas tiuj, kiuj konscias ke ili valoras ne pli ol la nenieco, kiu ĉirkaŭas ilin |
eklezio transformiĝas en la plej grandan malhelpon por fido. Oni vidas en ĝi nenion pli ol homan ambicion de povo, la etan teatron de homoj, kiuj, kun la preteksto administri la oficialan kristanismon, ŝajnas obstrukci la veran spiriton de kristanismo |
Eklezio, kiu ne suferas persekutadon, sed ĝuas privilegiojn kaj apogon de la burĝaro, ne estas la vera Eklezio de Jesuo Kristo |
ekspliki vorton necesigas aliajn vortojn, kiuj siavice nepre estas eksplikataj de aliaj, kaj tiel senfine. Komuniki estas iluzio |
ekstraordinarajn aĵojn vi povas fari, kiam vi ne pretendas la meriton |
ekzistas homoj tiel malriĉaj ke ili havas nur monon |
en Kubo oni ne respektas homajn rajtojn, krom en Gŭantanamo |
en neniu demokratia teorio oni pridubas la fakton, ke unu el la karakterizaĵoj de diktaturo estas la monopolo de amaskomunikiloj |
enamiĝi estas la umo de kelneroj |
ene de ĉiu cinikulo, estas idealisto elrevigita |
enuo estas malsano, por kiu la kuracilo estas laboro; plezuro estas nur paliativo |
epoko povas esti dirata ĉesanta, kiam ĝiaj bazaj iluzioj estas elĉerpitaj |
escepte de kelkaj homoj, ĉiuj bestoj havas animon |
esperi, ke la mondo traktu vin juste pro tio, ke vi estas bona persono, estas iom kiel esperi, ke la virbovo ne ataku vin pro tio, ke vi estas vegetarano |
estas adoleskecoj kiuj aktiviĝas je la naŭdeka jaro |
estas du rimedoj por konkeri kaj sklavigi nacion: unu estas per glavo, la alia estas per ŝuldo |
estas formo de energio ankoraŭ pli pura ol la suno, pli renovigebla ol la vento: estas la energio, kiun ni ne konsumas |
estas miloj kaj miloj da homoj ekstere, kiuj travivas vivojn de kvieta, indigniga malespero, kiuj laboras longajn, penigajn horojn al taskoj, kiujn ili malamas, por ebligi al ili aĉeti aferojn, kiujn ili ne bezonas, por impresi homojn, kiujn ili ne ŝatas |
estas nenio kiel returni al lokon kiu restas senŝanĝe por malkovri viajn proprajn ŝanĝojn |
estas nur du manieroj diri la plenan veron : anonime kaj postmorte |
estas nur unu maniero redukti la konsumon de drogoj: legalizu ĝin |
estas nur unu vera sukceso : kapabli trapasi sian vivon siamaniere |
estas pli facile instrui duan lingvon al ĉiuj ol konstrui maŝinon kapablan traduki |
estas, kiam ni forgesas nin mem, ke ni faras aĵojn, kiuj estas memorindaj |
estu singarda pri kio vi deziras, tio povas efektiviĝi |
estu verdirema kaj eksplicita kun via advokato... poste estos lia okupiĝo konfuzi ĉion |
farmaciaj kompanioj pli bone inventas malsanojn taŭgajn por ekzistantaj medikamentoj ol inventi medikamentojn taŭgajn por ekzistantaj malsanoj |
feliĉa estas tiu, kiu atendas neniun dankemon, ĉar li ne estos trompita |
feliĉan Kristnaskon kaj prosperan Novjaron |
frenezuloj, ili ne scias kiom pli multe estas la duono ol la entjero |
futbalo estas ne nur afero pri vivo kaj morto, ĝi estas multe pli grava ol tio |
gajni centon da venkoj en cento da bataloj estas ne la akmeo de lerteco. Submeti la malamikon sen batali estas la akmeo de lerteco |
historiistoj mensogas per dokumentoj, romanistoj mensogas per imagipovo |
homaj estaĵoj havas nur du agmanierojn : malresponso kaj paniko |
homo de tria jarmilo havos kulturon de Bush, honestecon de Berlusconi kaj bonecon de Putin |
homo ne plantas arbon por si. Li plantas ĝin por posteularo |
homo saĝiĝas nur kiam li ektaksas la proksimuman profundecon de sia nesciado |
homoj estas ĉiam sinceraj. Ili ŝanĝas sian sincerecon, kaj nenio pli |
homoj kredas esti liberaj, sed ili estas nur liberaj kredi ĝin |
ideoj estas pli fortaj ol la armiloj. Ni ne lasus niajn malamilojn havi armilojn, kial ni lasus ilin havi ideojn? |
ideologio estas la plej firma provoso de pensado |
ili konvinkiĝis, ke homo, la plej malbona leĝrompanto el ĉiuj specioj, estas la krono de la kreado. Ĉiuj aliaj kreaĵoj estis kreitaj nur por havigi al li nutraĵojn, peltojn, por esti trumentitaj, ektermitaj |
iu ajn usonano, kiu estas preta kandidati kiel ŝtatprezidento, devus aŭtomate, laŭdifine, esti ĉiam senrajtigata por tio |
iuj kredas ke genio estas hereda; la aliaj ne havas infanojn |
iumomente, por ke io denove funkcias, necesas sin riski al la perdo de ĉio |
ju pli oni havas, des pli oni deziras; ju malpli oni havas, des pli oni donas |
junuloj iluziiĝas pri sia estonteco; maljunuloj pri sia pasinteco |
justico estas nenio pli ol tio, kio estas favora al la plej forta |
kaj ni esperas la alvenon de tago, je kiu ni povas diri al ili, al niaj gemortuloj, nur tri aferojn: ni ne submetiĝis, ni ne vendiĝis, ni ne forcedis |
kaj, por ke ĝi ne estu ŝtelota, ili konfidas monon al la bankoj |
kapitalismo estas la laŭleĝa moneltrudo de la reganta klaso |
kelkafoje iu konfesas pekon por atribui al si la meriton |
kelkaj malriĉaj landoj fiere volus solvi siajn problemojn sole, sed, bonŝance, transnaciaj kompanioj povas fari nenion malpli ol sin oferi por ili |
kelkfoje necesas silenti por esti aŭskultata |
kelkfoje, se oni staras apud la gardrelo de ponto kaj kliniĝas por observi la suban riveron malrapide elfluantan, subite oni ekscios ĉion, kion oni devas scii |
kelkokaze la fivortoj estas la plej bonaj |
kial pagi monon por havi vian genealogian arbon priskribita ? Eniru en politikon kaj viaj opoziciuloj faros ĝin por vi |
kiam aĵoj malbonas, ne iru kun ili |
kiam estas du konfliktaj versioj de rakonto, la saĝa solvo estas kredi tiun, en kiu la homoj aspektas la plej malbonaj |
kiam mi ripozigas la piedojn, mia menso ankaŭ ĉesas funkcii |
kiam mi vidas Berlusconi kaj tiun alian etulon, mi emegas eksiĝi el la homa specio |
kiam vi kontentece vivas, vojaĝi estas mense ŝvebi, ne plu esti fore |
kiel scii ĉu Lyndon Johnson estas mensoganta? Se li tordetas la orelojn, tio ne signifas ke li mensogas. Se li kunŝovas la brovojn, tio ne signifas ke li mensogas. Sed kiam li movas la lipojn, li estas mensoganta |
kio elĉerpiĝos unue: aero aŭ petrolo? |
kion atendas UNESCO por deklari la tutan planedon kiel homara havaĵo? |
kiu pli klonas, genetiko aŭ televido? |
koncerto por savi la planedon... memorigas min pri Titaniko |
kontentiĝo venas el farado, ne el rezultoj |
koruptado estas kiel rubo. Oni devas ĝin forĵeti ĉiutage |
krueleco kontraŭ bestoj estas debuto de krueleco kontraŭ homoj |
kuiradi estas politika ago. Kiam ni permesas al firmaoj kuiri por ni, ni perdas kontrolon. Necesas grandega salto en fido por pensi, ke ili estos honestaj kaj ke ilia bovaĵo estos bovaĵo |
kulturo estas ilo uzata de instruistoj por produkti instruistojn, kiuj, iliavice, produktos instruistojn |
la analfabetoj de la dudekunua jarcento estos ne tiuj, kiuj ne kapablas legi kaj skribi, sed tiuj, kiuj ne kapablas lerni, mallerni kaj relerni |
la antropomorfaj simioj kaj pavianoj ne parolas ĉar, se ili farus tion, la homoj devigus ilin labori |
la demokrataj partianoj diras, ke registaro vin plilertigos, plialtigos, pliriĉigos kaj malaperos la trudherbojn el via gazono. La respublikaj partianoj diras, ke registaro ne funkcias, kaj tiam ili sin faras elektitaj por tion pruvi |
la du plej belaj vortoj en la angla lingvo estas: \'ĉeko ĉi-kune\' |
la entuta homo estas kondiĉata al produktiva agmaniero de la labororganizado, kaj ekster la fabriko li konservas la saman haŭton kaj saman kapon |
la erotik-reklama socio, en kiu ni vivas, strebas organizi la deziron, disvolvi ĉi tiun ĝis neaŭditaj proporcioj, dum ke ĝi konservas kontentigon en privata sfero. Por ke socio funkciu, por ke konkuro daŭru, necesas ke deziro kresku, ke ĝi etendiĝu kaj voru la vivon de homoj |
la espero de malhonestaj profitoj estas la komenco de perdiĝo |
la evoluo de la homa raso ne estos elfarata en la dek mil jaroj kiel por dombestoj, sed en la miliono da jaroj kiel por sovaĝbestoj, ĉar homo estas kaj estos ĉiam sovaĝa besto |
la ĝoja venkito estas la gajnanto |
la granda merito de socio estas ke ĉi tiu estimigas solecon al ni |
La homa estulo estas la Tero, kiu vojiras |
la homa specio ne povas toleri tro da realeco |
la indiferenteco, la malkuraĝeco kaj la oportunismo de civitanoj mortigas demokratiojn multe pli ol tiranoj aŭ diktatoroj |
la kolosoj de Interreto pli kaj pli fariĝas la ekskluzivaj perantoj inter produktistoj kaj konsumantoj |
la konstitucio estis farita por protekti la homojn kontraŭ la danĝeroj de bonaj intencoj |
la lernejo kiel rimedo de edukado por mi estis simple malpleno |
la libro, kiu enhavis la tutan konon de la libroj petegis ne esti ronĝita de muso. Kaj la muso ridis |
la mafio estas ne ekskluzive italia problemo nek afero de malfruiĝintaj kamparanoj aŭ de subevoluo en la suda Italio, sed eŭropa problemo |
la marko de nematura homo estas ke li deziras noble morti por kaŭzo, dum la marko de matura homo estas ke li deziras humile vivi por kaŭzo |
la mondo estas atestanto de terura krimo kontraŭ la homaj rajtoj en Gaza Sektoro, kie miliono kaj duono da homoj estas malliberigataj kun preskaŭ neniu alirejo al la ekstera mondo. Tuta loĝantaro estas brutale punita |
la mondo ne estas spektaklo, sed batalkampo |
la morala temo ekzistas antaŭ longe, sed nun ĝi iĝis la plej grava politika temo ĉar de ĝia solvo dependas la reakiro de fido je institucioj, la efektiva landa regebleco kaj la subteno de demokrata reĝimo |
la neeblaj aferoj estas pli facilaj ol la malfacilaj |
la nuna muziko estas direktata de bankieroj kaj kontistoj: estas inklino absolute batalenda |
la nuntempaj Donkiĥotoj ne batalas kontraŭ sed por ventomuelejoj |
la persono kiun oni plej timas kontraŭdiri estas oni mem |
la plej evidenta signo ke oni trovis veron estas la interna paco |
la plej malaminda aĵo estas ne simple morti, sed voli morti ne trafante tion |
la plejbonon de la vivo oni ne serĉas, sed trovas |
la posedantoj de ĉi tiu lando scias la veron: tio nomiĝas la usona sonĝo, ĉar vi devas esti dormanta por kredi tion |
la rajtoj de bestoj antaŭvenas tiujn de religioj |
la Ŝtato estas mi |
la unua mafio batalenda estas tiu en ĉiu el ni. Ni estas la mafio |
la vera universitato havas neniun precizan lokon. Ĝi posedas neniun propraĵon, pagas neniun salajron nek ricevas neniun materialaĵon. La vera universitato estas mensstato |
la vortoj, kiuj ofendas, estas la hurlado de nia nesciado |
lasu min emisii kaj kontroli la monon de nacio, kaj mi zorgas ne pri kiu faras ĝiajn leĝojn |
Lasvegaso ofendiĝus se oni komparus ĝin kun Wall-Street. En Lasvegaso la homoj scias, kio estas la probabloj. En Wall-Street ili manipulas la probablojn, dum vi borsludas |
lingvo estas nur redukto de penso al sia plej simpla formo |
mafio havis komencon kaj havos finon |
malkonfirmo estas novaĵo publikigita dufoje |
malpermeso okazigis nenion krom problemojn |
memoroj estas kiel vino, kiu dekantiĝas ene de botelo: ili restadas klaraj kaj la sedimento staras sur la fundo. Ne bezonas skui la botelon |
mi bezonas esti bezonata |
mi esperas ne maljuniĝi ĝis religianiĝo |
mi estis kontraŭkomunista, kiam estis komunistoj |
mi kredas ke, tiel longe kiam estas abundo, malriĉeco estas malbono |
mi kredas, ke la plej grava afero en la mondo ne estas kie ni staras, sed kien ni moviĝas... kelkefoje ni devas navigi kun la vento kaj alifoje kontraŭ ĝi, sed oni devas navigi, ne drivi nek ĵeti la ankron |
mi min dediĉis por esplori la vivon, kaj mi ne scias, kial nek por kio ĝi ekzistas |
mi ne deziras esti sola, mi deziras esti lasita sola |
mi ne estas pesimisto. Rekoni malbonon, kie ĝi ekzistas, estas miaopinie formo de optimismo |
mi ne povas ŝanĝi pasintecon sed mi povas ŝanĝi miajn memoraĵojn |
mi pensas, ke Kissinger estas la plej okulfrapa militkrimulo liberece en la mondo |
mi ŝatas tiom Germanion, ke mi preferas kiam ĝi estis du |
mi ŝatus vidi la pastrojn edzigitaj, kaj ne nur la aliseksemulojn |
mi uzas la partiojn tiamaniere, ke mi uzas la taksiojn : mi enveturiĝas, mi pagas la kurson, mi elveturiĝas |
mi vidis la sciencon, kiun mi adoris, kaj la aviaron, kiun mi plejŝatis, detrui la civilizacion, al kiu mi esperis, ke ili servu |
mia optimismo baziĝas sur la certeco, ke tiu civilizacio baldaŭ disfalos. Mia pesimismo estas pro ĉio, kion ĝi faras por kuntiri nin en sian falon |
mia vidpunkto pri la naskolimigo estas iom perturbita pro la fakto, ke mi estas la sepa el naŭ infanoj |
milito estas serĉi pacon verŝante sian sangon. Paco estas daŭrigi batali sen verŝi sangon |
mono estas la patrina lakto de politiko |
monogamio estas invento de nia okcidenta civilizado por doni certan, kaj mi povas aldoni singardeman, ordon de sociaj institucioj. Ĝi neniel taŭgas por la homa naturo. Mi defias iun montri al mi veran monogamiulon |
multaj homoj preterlasas la etajn ĝojojn esperante trovi la grandan feliĉon |
multe da niaj politikistoj estas nekapabluloj. La ceteruloj estas kapablaj je ĉio |
multe da sociala historio de la okcidenta mondo, dum la tri pasintaj jardekoj, estis historio anstataŭigi tion, kio funkcias, per tio, kio aperas bone |
ne estas eksterleĝaj infanoj, nur eksterleĝaj gepatroj |
ne estas kono kiu mankas. Tio, kio mankas, estas kuraĝo kompreni kion ni scias kaj alveni al konkludoj |
ne estas la plej forta speco, kiu postvivas, nek la plej inteligenta, kiu postvivas, sed la plej adaptiĝebla |
ne estas vere, ke pluvaj tagoj estas la plej malbonaj; ili estas la nuraj tagoj, en kiuj vi povas paŝi tenante la kapon alte, eĉ kiam vi estas ploranta |
ne malpli elokvenca iafoje estas silenti ol paroli |
ne multe gravas kun kiu oni edziniĝas, ĉar oni certas ekscii sekvontan matenon, ke estis alia persono |
ne voĉdonu, tio nur kuraĝigas ilin |
necesas granda kvanto da scio por konscii sian propran senscion |
neniam dubu, ke grupeto de pensoplenaj kaj sindonemaj homoj povu ŝanĝi la mondon |
neniam juĝu libron tra sia filmo |
nenio ekzistas krom atomoj kaj malplena spaco. La cetero estas opinio |
nenio estas neebla por homo, kiu ne devas fari ion per si mem |
nenio estas tia kia socio. Estas viraj kaj virinaj individuoj kaj estas familioj. Neniu registaro povas agi krom per homoj, kaj homoj devas unue zorgi pri si mem |
nenio tiom malriĉigas kiom monavideco |
neniu estas tiel juna, ke li ne povu morti hodiaŭ |
neniu kombas min tiel bone kiel vento |
neniu konsultas vortaron antaŭ ol paroli |
neniu kuracisto povas promesi tutan resaniĝon, certe ĉiu kuracisto kapablus promesi plenan kuracadon de la paciento |
neniu povas sentigi vin malsupera sen via konsento |
neniu registaro povas esti longe sekura sen grandega opozicio |
nepre memoru, ke avareco ĉiam estis la malamiko de virto; malofte povas akiri bonan reputacion iu, kiu sin fordonas al multaj gajnoj |
ni estas tio, kion ni pretendas esti; do, ni devas atenti tion, kion ni pretendas esti |
ni havas la plej bonan Kongreson, kiun mono povas aĉeti |
ni ne povas leĝigi drogtrafikon ĉar estas ege tro da mono en ĝi |
ni tutmondigis cirkarton sed ne panon |
nun ni estas ĉio, kontraŭ kio ni luktis je la dudeka jaro |
nunaj partioj estas precipe maŝinoj por povo kaj klientismo |
nur kleraj homoj amas lerni; nesciuloj preferas instrui |
nur post la faligo de la lasta arbo, nur post la venenigo de lasta rivero, nur post la kapto de la lasta fiŝo, nur tiam oni rimarkos, ke monon oni ne povas manĝi |
nur se vi vojiras sur la sunsubira bulvardo, vi povas renkonti aŭroron |
nur tiuj, kiuj aŭdacas ege malsukcesi, povas ankaŭ ege obteni |
oni devas esti optimisto por esti Demokrato, kaj humuristo por ĝin daŭrigi |
oni kredas, ke oni regas la vortojn, sed estas la vortoj kiuj regas nin |
oni ne povas diri, ke civilizacio ne antaŭeniras, ĉar en ĉiu milito oni mortigas novamaniere |
oni ne scias kiu malkovris akvon sed certe ne estis fiŝo |
oni ne tradukas skribaĵojn, oni tradukas tion, kiun aŭtoro volis diri; tial komputiloj ne atingas traduki |
oni povus diri ke libereco estas io kiel svaga. Ĝia manko ne estas tia |
oni respektas nur la homajn rajtojn de la laŭleĝaj personoj |
optimisto estas sinjoro, kiu kredas ke sinjorino jam ĉesigis sian telefonan konversacion tial, ke ŝi diras \'ĝis revido\' |
paroli estas traduki, aŭskulti estas traduki, legi estas traduki, skribi estas traduki, pensi estas traduki. Ĉiuj tradukas, krom kelkaj tradukistoj |
paron estigas tri personoj, el kiuj unu momente ne ĉeestas |
patrio estas ĉie, kie oni bone estas |
pelto: haûto kiu ŝanĝas beston |
pensoj regresas, objektoj progresas |
pento estas la firma decido ne lasi spurojn venontan fojon |
per edukado ni decidas ĉu ni sufiĉe amas niajn gefilojn por ne forĵeti ilin el nia mondo kaj lasi ilin je ilia sorto, nek forpeli el iliaj manoj ŝancon entrepreni novan aferon, ion, kion ni ne antaŭvidis, sed antaŭe pretigi ilin por la tasko renovigi la komunan mondon |
perfidulo estas tiu, kiu forlasas sian partion por enskribiĝi en alian ; kaj konvertito tiu, kiu forlasas tiun alian por enskribiĝi en la vian |
Pli bone senlace paŝi ol sendaŭre troti |
plidaŭras ne la vivo sed la maljuniĝo |
poezio estas, kiel pano, ĉies |
politikisto estas homo, kiu oferos vian vivon nome de sia lando |
politikistoj estas la samaj ĉie. Ili promesas konstrui ponton eĉ tie, kie ne estas rivero |
politikistoj estas personoj, kiuj, kiam ili vidas lumon al la fino de la tunelo, eliras kaj aĉetas ankoraŭ pli da tunelo |
politiko estas la nobla arto akiri voĉojn el la malriĉuloj kaj monrimedojn el la riĉuloj, promesante protekti unu el la alia |
pri valoroj: monon ni tenas en monkesto, kaj sonĝojn... en tirkesto |
problemo de politikaj ŝercoj estas ke ili estas elektitaj en oficon |
proprieto monopoligata aŭ posedata de malmultaj estas plago por homaro |
realo estas iluzio pro manko de alkoholo |
religioj estas la plej potencaj armiloj, kiujn Diablo ĉiam elpensis |
renkonto inter du eminentuloj estas kiel kontakto inter du kemiaĵoj : se reakcio okazas, ambaŭ transformiĝas |
rilate la bestojn, ĉiuj homoj estas nazioj; por ili estas ĉiama Treblinko |
Satano estas pli saĝa nun ol antaŭe kaj tentas per riĉigo anstataŭ malriĉeco |
scienco ne estas perfekta, sed tio ne signifas, ke vi bezonas religion |
se estas eble donaci organojn por savi vivon de malsanulo, kial ne donaci proteinojn por savi malsatulojn? |
se israelanoj ne volas troviĝi akuzataj esti nazioj, ili devus simple ĉesi agi kiel nazioj |
se oni devas aludi partion kiel terorista Ŝtato, oni aludus Israelan estraron ĉar iliaj anoj estas la gentoj, kiuj amasbuĉas sendefendajn kaj senkulpajn arabojn en okupitaj teritorioj |
se vi ne estas preta erari, neniam vi trafos ion originalan |
se vi parolas al homo en lingvo, kiun li komprenas, tio iras en lian kapon. Se vi parolas al li en ties lingvo, tio iras en lian koron |
se voĉdonado ŝanĝus ion, ili kontraŭleĝigus ĝin |
sen Saddam, la mondo pliboniĝis. Kiel ĝi estus sen Bush? |
sin distri signifas preskaŭ ĉiam ŝanĝi la manieron de sin enui |
sklavo havas nur mastron. Ambiciulo havas tiom, kiom da homoj estas utilaj por lia riĉaĵo |
socialismo povas alveni nur bicikle |
sole estas sen virto tiu, kiu ne volas ĝin |
sufiĉe da drogo en sportoj: malpermesu testojn! |
televido faris multe por psikiatrio, diskonigante informojn pri ĝi, same kiel kontribuante al ĝia neceso |
temas pri klasbatalo, mia klaso estas gajnante, sed ĝi ne devus gajni |
tentoj, kontraŭe al oportunaĵoj, ĉiam prezentiĝas duafoje |
tiel bela estis ŝi, ke oni malpermesis al ŝi proksimiĝi al la Pisa-turo |
tio, kio estas nutraĵo por iuj, estas amara veneno por aliaj |
tio, kion ni havas kune estas, ke ni ĉiuj estas diferencaj unu la aliaj |
tradukado estas eksperimento, kiu ofertas kaj trudas la plej eble malrapidan legadon, preskaŭ piedtrairon de la fizika spaco de la teksto kun ties valoj, ebenaĵoj kaj montoj |
tragika indikilo pri la valoroj de nia civilizo estas ke ekzistas neniu negoco pli bona ol milito |
tro multe da tio, kion oni nomas \'edukadon\', estas iomete pli ol multekosta izolado disde realo |
tuj post kiam oni parolas fremdan lingvon, la esprimoj de la vizaĝo, de la manoj, la lingvaĵo de la korpo ŝanĝas. Jam oni estas iu alia |
turismi estas vojaĝi malproksimen por serĉi deziron reveni hejmen |
unu el la unuaj devoj de la kuracisto estas eduki la homamason por ne sorbi medicinaĵojn |
urboplanismo estas ekokupo de la vivmedio fare de kapitalismo, kiu, disvolviĝante logike laŭ absoluta regado, povas kaj devas nun refari la tuton de la spaco kiel sian propran dekoron |
usona simio, post kiam ĝi ebriiĝis pro brando, neniam plu tuŝos tiun ĉi; do ĝi estas pli saĝa ol la plejmulto da homoj |
venos tago kiam bildoj anstataŭos la homon kaj ĝi ne plu bezonos esti, sed rigardi. Ni ne plu estos vivantoj sed vidantoj |
vera sukceso estas iĝi la plej eble bona persono |
vi trovos pli en arbaroj ol en libroj. Arboj kaj rokoj vin instruos pri tio, kion neniu majstro instruos |
vino grave malutilas al la (mensa) sano de tiu kiu ne gxin trinkas |
virinoj ŝatas neparolemajn virojn, ĉar pensas ke tiuj viroj ilin aŭskultas |
vivi estas danĝere |
vivo ne estas sufiĉe granda por enhavi ĉion, kion niaj deziroj kapablas imagi |
vojaĝi nur taŭgas por pli ami nian naskhejmon |
vortoj havas la valoron, kiun donas al ili la aŭskultanto |