abomena estas la spirita avareco de tiuj, kiuj, sciantaj ion, ne strebas al la transdonado de tiuj scioj
|
advokato : komplico, kiu prenas sur sin neniun riskon
|
advokato estas ĝentlemano kiu savas vian havaĵon de viaj malamikoj por alpropriigi ĝin al si mem
|
advokato estas la natura komplico de bankiero
|
advokato: tiu, kiu protektas nin kontraŭ ŝtelistoj elprenante la tenton
|
advokatoj estas la nuraj civilaj deliktuloj el kies juĝisto devas necese esti elektita inter ili mem
|
advokatoj estas la nuraj homoj, por kiuj la ignorado de leĝoj estas ne punata
|
afableco esta la lingvo kiun surduloj povas aŭdi kaj blinduloj povas vidi
|
afablo estas por la homa naturo kiel varmo por la vakso
|
aferoj pri kiuj oni ne havas intereson estas la nuraj pri kiuj oni povas doni veran sentendencan opinion, kio estas sendube la kaŭzo pro kiu sentendenca opinio estas ĉiam senvalora
|
ajna stultulo povas alfronti krizon; estas ĉiutaga vivtenado, kiu elĉerpas onin
|
akra lango estas la sola tranĉa instrumento, kiu pliakriĝas per la uzado
|
aktoro estas mensogulo sincera
|
aktoro estas ulo, kiu, se vi ne estas parolantaj pri li, ne aŭskultas
|
akvo parolas senĉese kaj neniam sin ripetas
|
al la dudeka jarcento oni povas cxion pardoni, ecx la du tutmondajn kaj la sekvajn militojn, ecx la moddefilojn kaj la unuformulajn kuradojn, sed ne la pekon oferi kinon al la televido
|
al naturo oni ordonas nur obeante gxin
|
al senspertulo milito ŝajnas milda
|
al tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj ŝajnas senenhava fantazio kaj al la posteuloj ŝajnas natura afero apartenas ankaŭ la ideo de enkonduko de komuna lingvo inter diversaj popoloj (Ludoviko Zamenhof)
|
al vi, lingvo sankta / al vi, kiun mi adoras / pli ol tutan argxenton / pli ol tutan oron
|
alies difektoj multege similas al la niaj
|
altnivela ĵurnalismo povas kaj devas mordi ĉiun manon, kiu intencas nutradi ĝin
|
alveni duarange signifas esti la unua persono kiu perdis
|
amaskomunikiloj estas ludiloj en la manoj de la ricxuloj, kiuj ilin utiligas por igxi ecx pli ricxaj
|
amaspopolojn oni trompas pli facile per granda mensogo ol per mensogeto
|
ambasadoro estas honestulo sendita mensogi eksterlanden por la bono de sia lando
|
ami sian malamikon (kiel petas Evangelio) estas tasko ne por homoj sed por anĝeloj
|
ami sian propran laboron estas la plej bona konkreta alproksimiĝo al la feliĉo sur tero
|
amikeco estas farita el lojaleco, ne ja el pasiva fideleco
|
amikeco estas neprofitcela ligo inter egaluloj ; amo, malestiminda rilato inter tiranoj kaj sklavoj
|
amiko estas iu kun kiu vi povas ankau' silenti
|
amiko estas ne tiu, kiu viŝas viajn larmojn, li estas kiu malebligas vin verŝi ilin
|
amikoj estas tiu parto de la homa raso, kun kiu ni povas esti humanaj
|
amo estas atendo de ĝojo, kiu, kiam ĝi okazas, tedas
|
amo estas eterna, dum ĝi daŭras
|
amo estas kio okazas al viro kaj virino, kiuj ne konas unu la alian
|
amo estas nur malnobla artifiko asignata al ni por plenumi la daŭradon de la specio
|
amo estas puno. Ni estas punataj pro neebleco resti solaj
|
amo estas senfineco atingebla eĉ por pudeloj
|
amo estas tiel mallonga kaj forgeso estas tiel longa
|
amo konsistas el trotaksado de malsimilecoj inter unu virino kaj la alia
|
amo ne estas blinda, ĝi estas presbiopa: la pruvo staras en la fakto, ke ĝi ekvidas la difektojn proporcie, kiel ili foriras
|
amo ne plu estas plezuro kiam ĝi ne plu estas sekreto
|
amo rajtas esti malhonesta kaj mensoga, ekkiam ĝi estas sincera
|
anarĥio ne signifas neniun regulon, ĝi signifas neniun regulanton
|
anasinoj demetas siajn ovojn silente, sed kokinoj klukas kiel frenezulinoj. Rezulto? ĉiuj manĝas ovojn de kokino.
|
anatau'parolo estas la plej grava parto de libro; g'in legas ec' la kritikistoj
|
animoj havas sian propran rimedon por interkompreniĝi, por eniri en intimecon, ĝis ili ciumas unu la alian, dum niaj korpoj embarasiĝas en rilatoj de ordinaraj paroloj, en sklaveco de socialaj postuloj
|
ankaŭ la analfabeteco de la aliaj igas la verkadon malfacila
|
ankoraŭ oni ne komprenas, ke nur per amuziĝado, pasio kaj rido estas eble atingi veran kulturan disvolvon
|
anstataŭ doni la ŝlosilojn de la urbo al politikisto, estus pli bone ŝanĝi la seruron
|
anstataŭ forigadi la riĉulojn, ni devas forigi la malriĉulojn
|
antaŭ geedziĝo, fraŭlino devas amori kun viro por reteni lin. Post geedziĝo ŝi devas reteni lin por amori kun li
|
antaŭ la damaĝo pro danĝera disigo de la kolektiva volo kaj la vrako de la civitana konscio kun la perdo de la senso pri dececo, lasta, ekstrema bastiono de la morala demando, estas devo de la kolektivo rezisti, rezisti, rezisti, kiel se estus nerezignebla linio de la Piave
|
antaŭ nia alveno, nenio mankis al la mondo; post nia foriro, nenio mankos al ĝi
|
antaŭ obstaklo, la plej mallonga vojo inter du punktoj povas esti kurbo.
|
antaŭ ol pensi kiel eduki, oni pravus klarigi la rezultojn, kiujn oni deziras akiri
|
antaŭ ol ŝanĝi ideon, certiĝu ke vi havas jam unuan
|
antaŭe oni ne permesis homojn pensi libere; nun tio estas permesita, sed neniu kapablas. Homoj volas pensi nur pri tio, kion oni supozas nepre pensi, kaj tion oni nomas liberecon
|
antaŭvidi estas malfacile, ĉefe se temas pri estonto
|
arkeologio malkovras la nekoniton, diplomatio kovras la konaton
|
arkeologo estas la plej bona edzo kiun virino povas havi : ju pli ŝi maljuniĝas, des pli li interesiĝas pri ŝi
|
arto estas alvoko, al kiu respondas multaj ne alvokitaj
|
arto estas la mensogo, kiu permesas al ni kompreni veron
|
arto estas magio, liberigita de la mensogo, por esti vereco
|
arto estas martelo por bati mondon, ne spegulo por reflekti ĝin.
|
arto forigas el la animo la polvon akumulatan en la ĉiutaga vivo
|
astronomio lernigis al ni, ke ni ne estas la universocentro. Ni estas nur eta planedo ĉirkaŭ tre ordinara stelo. Ni mem, inteligentaj estaĵoj, estas la rezulto de la stela evolucio, ni estas faritaj el la sama materialo kiel la astroj
|
atentu viajn pensojn... ili fariĝos viaj vortoj. Atentu viajn vortojn... ili fariĝos viaj agoj. Atentu viajn agojn... ili fariĝos viaj kutimoj. Atentu viajn kutimojn... ili fariĝos via karaktero. Atentu vian karakteron... ĝi fariĝos via destino
|
atentu: la kadavro de Marx ankoraŭ spiras
|
atentu: la Sanitaraj Aŭtoritatoj povas malutili sanon
|
atesto en artoj estas kiel diplomo en origamio. Kaj preskaŭ tiom da uzateco
|
aŭ ni kapablas detrui per argumentoj la kontraŭan opinion, aŭ ni devas lasi ĝin esprimi sin. Ne eblas detrui opinion kun perforto, ĉar tio blokas ian liberan disvolviĝon de inteligenteco
|
aǔdacemo kreskigas kuraĝon; nedecidemo, timon
|
Aŭŝvico komenciĝas tiam, kiam iu vidas buĉejon kaj pensas: ja estas nur bestoj
|
aventuro estas nur la rezulto de malbona planizado
|