Logos Multilingual Portal

Select Language



[ No Biography for this Author ]

advokato : komplico, kiu prenas sur sin neniun riskon
altnivela ĵurnalismo povas kaj devas mordi ĉiun manon, kiu intencas nutradi ĝin
alveni duarange signifas esti la unua persono kiu perdis
amiko estas ne tiu, kiu viŝas viajn larmojn, li estas kiu malebligas vin verŝi ilin
amo estas puno. Ni estas punataj pro neebleco resti solaj
amo rajtas esti malhonesta kaj mensoga, ekkiam ĝi estas sincera
anarĥio ne signifas neniun regulon, ĝi signifas neniun regulanton
anstataŭ doni la ŝlosilojn de la urbo al politikisto, estus pli bone ŝanĝi la seruron
antaŭ la damaĝo pro danĝera disigo de la kolektiva volo kaj la vrako de la civitana konscio kun la perdo de la senso pri dececo, lasta, ekstrema bastiono de la morala demando, estas devo de la kolektivo rezisti, rezisti, rezisti, kiel se estus nerezignebla linio de la Piave
antaŭe oni ne permesis homojn pensi libere; nun tio estas permesita, sed neniu kapablas. Homoj volas pensi nur pri tio, kion oni supozas nepre pensi, kaj tion oni nomas liberecon
atentu: la Sanitaraj Aŭtoritatoj povas malutili sanon
aventuro estas nur la rezulto de malbona planizado
baloti estas abdiki
balotkampanjo kostas multe pli ol kiom honesta homo povas pagi
bankismo estis koncipita en maljusteco kaj naskita en peko. Bankistoj posedas la Teron. Forprenu ĝin el ili, sed lasu al ili la povon krei monon, kaj per plumstreko ili kreos sufiĉe da mono por reaĉeti ĝin. Nepre, forprenu tiun povon el ili kaj ĉiuj grandaj riĉaĵoj, kiel la mia, malaperos kaj ili devas malaperi ĉar tiu mondo estus pli feliĉa kaj pli bona por loĝi. Sed, se vi deziras resti kiel sklavoj de bankistoj kaj pagi la koston de via skalveco, lasu ilin daŭrigi kreadon de mono.
Beleco estas en la okuloj de kiu rigardas
blinda kaj firmega sendisciplino en ĉiu momento estigas la realan forton de ĉiuj liberaj homoj
bona vortaro estas spegulo kie, se oni scipovas serĉi, oni trovas kion oni jam suspektis
bonŝance estas Bush por defendi demokration!
borso estas ejo, kie stultuloj estas disigitaj el sia mono
burokratismo: malfacilaĵo por ĉiu solvo
ĉar ne estas la homaro,sed estas la mondo, kiu iĝis nenormala
ĉe politiko, se vi deziras ion dirotan, petu ĝin al viro. Se vi deziras ion farotan, petu ĝin al virino
certe platona rilato estas ebla, sed nur inter edzo kaj edzino
ĉiam memoru ke vi estas absolute unika. Ĝuste kiel ĉiu ajn
ĉiu historio estas samtempa historio
ĉiu vivo estas en la cerbo nur serio da bildoj, ĉe kiuj estas ne diferenco inter tiuj naskitaj de realaĵoj kaj tiuj naskitaj de internaj revoj, kaj ne kaŭzo por taksi iujn super la aliaj
ĉiuj homoj estu gefratoj, tia estas la revo de geuloj, kiuj ne havas fraton
ĉiuj ridetas samlingve
ĉu la celo pravigas la rimedojn ? Dankon, Moggi
ĉu ni povas vere antaŭvidi ke tiuj, kiuj strebas ekspluati nin, estu fidindaj por eduki nin?
cxu la fabrikoj de armiloj helpas al batalo kontrau\' senlaboreco?
devus esti tago -nur unu- kiam malpermeso ĉasi senatorojn estu forigita
Dio, kiel komo, povas ŝanĝi ĉion
drogiĝi por atleto estas kiel mensogi kaj ŝteli por politikulo. Tre malfacile evitebla
dum la lastaj tri jardekoj, ni deviis el merkata ekonomio al estiĝo de merkata socio. Merkata ekonomio estas ilo, valora kaj efika ilo, por organizi produktivan aktivecon. Sed \'ekonomia socio\' estas sistemo, en kiu ĉio estas vendebla. Estas vivmaniero, en kiu merkataj valoroj estras ĉiujn sferojn de la vivo
dum petrolo ekzitas, Mezoriento ne havos pacon
duono da nunaj medikamentoj ja povus esti ĵetataj tra la fenestroj, krom ke la birdoj eblus manĝi ilin
eble la plej bonaj el ni estas tiuj, kiuj konscias ke ili valoras ne pli ol la nenieco, kiu ĉirkaŭas ilin
eklezio transformiĝas en la plej grandan malhelpon por fido. Oni vidas en ĝi nenion pli ol homan ambicion de povo, la etan teatron de homoj, kiuj, kun la preteksto administri la oficialan kristanismon, ŝajnas obstrukci la veran spiriton de kristanismo
Eklezio, kiu ne suferas persekutadon, sed ĝuas privilegiojn kaj apogon de la burĝaro, ne estas la vera Eklezio de Jesuo Kristo
ekspliki vorton necesigas aliajn vortojn, kiuj siavice nepre estas eksplikataj de aliaj, kaj tiel senfine. Komuniki estas iluzio
ekstraordinarajn aĵojn vi povas fari, kiam vi ne pretendas la meriton
ekzistas homoj tiel malriĉaj ke ili havas nur monon
en Kubo oni ne respektas homajn rajtojn, krom en Gŭantanamo
en neniu demokratia teorio oni pridubas la fakton, ke unu el la karakterizaĵoj de diktaturo estas la monopolo de amaskomunikiloj
enamiĝi estas la umo de kelneroj
ene de ĉiu cinikulo, estas idealisto elrevigita
enuo estas malsano, por kiu la kuracilo estas laboro; plezuro estas nur paliativo
epoko povas esti dirata ĉesanta, kiam ĝiaj bazaj iluzioj estas elĉerpitaj
escepte de kelkaj homoj, ĉiuj bestoj havas animon
esperi, ke la mondo traktu vin juste pro tio, ke vi estas bona persono, estas iom kiel esperi, ke la virbovo ne ataku vin pro tio, ke vi estas vegetarano
estas adoleskecoj kiuj aktiviĝas je la naŭdeka jaro
estas du rimedoj por konkeri kaj sklavigi nacion: unu estas per glavo, la alia estas per ŝuldo
estas formo de energio ankoraŭ pli pura ol la suno, pli renovigebla ol la vento: estas la energio, kiun ni ne konsumas
estas miloj kaj miloj da homoj ekstere, kiuj travivas vivojn de kvieta, indigniga malespero, kiuj laboras longajn, penigajn horojn al taskoj, kiujn ili malamas, por ebligi al ili aĉeti aferojn, kiujn ili ne bezonas, por impresi homojn, kiujn ili ne ŝatas
estas nenio kiel returni al lokon kiu restas senŝanĝe por malkovri viajn proprajn ŝanĝojn
estas nur du manieroj diri la plenan veron : anonime kaj postmorte
estas nur unu maniero redukti la konsumon de drogoj: legalizu ĝin
estas nur unu vera sukceso : kapabli trapasi sian vivon siamaniere
estas pli facile instrui duan lingvon al ĉiuj ol konstrui maŝinon kapablan traduki
estas, kiam ni forgesas nin mem, ke ni faras aĵojn, kiuj estas memorindaj
estu singarda pri kio vi deziras, tio povas efektiviĝi
estu verdirema kaj eksplicita kun via advokato... poste estos lia okupiĝo konfuzi ĉion
farmaciaj kompanioj pli bone inventas malsanojn taŭgajn por ekzistantaj medikamentoj ol inventi medikamentojn taŭgajn por ekzistantaj malsanoj
feliĉa estas tiu, kiu atendas neniun dankemon, ĉar li ne estos trompita
feliĉan Kristnaskon kaj prosperan Novjaron
frenezuloj, ili ne scias kiom pli multe estas la duono ol la entjero
futbalo estas ne nur afero pri vivo kaj morto, ĝi estas multe pli grava ol tio
gajni centon da venkoj en cento da bataloj estas ne la akmeo de lerteco. Submeti la malamikon sen batali estas la akmeo de lerteco
historiistoj mensogas per dokumentoj, romanistoj mensogas per imagipovo
homaj estaĵoj havas nur du agmanierojn : malresponso kaj paniko
homo de tria jarmilo havos kulturon de Bush, honestecon de Berlusconi kaj bonecon de Putin
homo ne plantas arbon por si. Li plantas ĝin por posteularo
homo saĝiĝas nur kiam li ektaksas la proksimuman profundecon de sia nesciado
homoj estas ĉiam sinceraj. Ili ŝanĝas sian sincerecon, kaj nenio pli
homoj kredas esti liberaj, sed ili estas nur liberaj kredi ĝin
ideoj estas pli fortaj ol la armiloj. Ni ne lasus niajn malamilojn havi armilojn, kial ni lasus ilin havi ideojn?
ideologio estas la plej firma provoso de pensado
ili konvinkiĝis, ke homo, la plej malbona leĝrompanto el ĉiuj specioj, estas la krono de la kreado. Ĉiuj aliaj kreaĵoj estis kreitaj nur por havigi al li nutraĵojn, peltojn, por esti trumentitaj, ektermitaj
iu ajn usonano, kiu estas preta kandidati kiel ŝtatprezidento, devus aŭtomate, laŭdifine, esti ĉiam senrajtigata por tio
iuj kredas ke genio estas hereda; la aliaj ne havas infanojn
iumomente, por ke io denove funkcias, necesas sin riski al la perdo de ĉio
ju pli oni havas, des pli oni deziras; ju malpli oni havas, des pli oni donas
junuloj iluziiĝas pri sia estonteco; maljunuloj pri sia pasinteco
justico estas nenio pli ol tio, kio estas favora al la plej forta
kaj ni esperas la alvenon de tago, je kiu ni povas diri al ili, al niaj gemortuloj, nur tri aferojn: ni ne submetiĝis, ni ne vendiĝis, ni ne forcedis
kaj, por ke ĝi ne estu ŝtelota, ili konfidas monon al la bankoj
kapitalismo estas la laŭleĝa moneltrudo de la reganta klaso
kelkafoje iu konfesas pekon por atribui al si la meriton
kelkaj malriĉaj landoj fiere volus solvi siajn problemojn sole, sed, bonŝance, transnaciaj kompanioj povas fari nenion malpli ol sin oferi por ili
kelkfoje necesas silenti por esti aŭskultata
kelkfoje, se oni staras apud la gardrelo de ponto kaj kliniĝas por observi la suban riveron malrapide elfluantan, subite oni ekscios ĉion, kion oni devas scii
kelkokaze la fivortoj estas la plej bonaj
kial pagi monon por havi vian genealogian arbon priskribita ? Eniru en politikon kaj viaj opoziciuloj faros ĝin por vi
kiam aĵoj malbonas, ne iru kun ili
kiam estas du konfliktaj versioj de rakonto, la saĝa solvo estas kredi tiun, en kiu la homoj aspektas la plej malbonaj
kiam mi ripozigas la piedojn, mia menso ankaŭ ĉesas funkcii
kiam mi vidas Berlusconi kaj tiun alian etulon, mi emegas eksiĝi el la homa specio
kiam vi kontentece vivas, vojaĝi estas mense ŝvebi, ne plu esti fore
kiel scii ĉu Lyndon Johnson estas mensoganta? Se li tordetas la orelojn, tio ne signifas ke li mensogas. Se li kunŝovas la brovojn, tio ne signifas ke li mensogas. Sed kiam li movas la lipojn, li estas mensoganta
kio elĉerpiĝos unue: aero aŭ petrolo?
kion atendas UNESCO por deklari la tutan planedon kiel homara havaĵo?
kiu pli klonas, genetiko aŭ televido?
koncerto por savi la planedon... memorigas min pri Titaniko
kontentiĝo venas el farado, ne el rezultoj
koruptado estas kiel rubo. Oni devas ĝin forĵeti ĉiutage
krueleco kontraŭ bestoj estas debuto de krueleco kontraŭ homoj
kuiradi estas politika ago. Kiam ni permesas al firmaoj kuiri por ni, ni perdas kontrolon. Necesas grandega salto en fido por pensi, ke ili estos honestaj kaj ke ilia bovaĵo estos bovaĵo
kulturo estas ilo uzata de instruistoj por produkti instruistojn, kiuj, iliavice, produktos instruistojn
la analfabetoj de la dudekunua jarcento estos ne tiuj, kiuj ne kapablas legi kaj skribi, sed tiuj, kiuj ne kapablas lerni, mallerni kaj relerni
la antropomorfaj simioj kaj pavianoj ne parolas ĉar, se ili farus tion, la homoj devigus ilin labori
la demokrataj partianoj diras, ke registaro vin plilertigos, plialtigos, pliriĉigos kaj malaperos la trudherbojn el via gazono. La respublikaj partianoj diras, ke registaro ne funkcias, kaj tiam ili sin faras elektitaj por tion pruvi
la du plej belaj vortoj en la angla lingvo estas: \'ĉeko ĉi-kune\'
la entuta homo estas kondiĉata al produktiva agmaniero de la labororganizado, kaj ekster la fabriko li konservas la saman haŭton kaj saman kapon
la erotik-reklama socio, en kiu ni vivas, strebas organizi la deziron, disvolvi ĉi tiun ĝis neaŭditaj proporcioj, dum ke ĝi konservas kontentigon en privata sfero. Por ke socio funkciu, por ke konkuro daŭru, necesas ke deziro kresku, ke ĝi etendiĝu kaj voru la vivon de homoj
la espero de malhonestaj profitoj estas la komenco de perdiĝo
la evoluo de la homa raso ne estos elfarata en la dek mil jaroj kiel por dombestoj, sed en la miliono da jaroj kiel por sovaĝbestoj, ĉar homo estas kaj estos ĉiam sovaĝa besto
la ĝoja venkito estas la gajnanto
la granda merito de socio estas ke ĉi tiu estimigas solecon al ni
La homa estulo estas la Tero, kiu vojiras
la homa specio ne povas toleri tro da realeco
la indiferenteco, la malkuraĝeco kaj la oportunismo de civitanoj mortigas demokratiojn multe pli ol tiranoj aŭ diktatoroj
la kolosoj de Interreto pli kaj pli fariĝas la ekskluzivaj perantoj inter produktistoj kaj konsumantoj
la konstitucio estis farita por protekti la homojn kontraŭ la danĝeroj de bonaj intencoj
la lernejo kiel rimedo de edukado por mi estis simple malpleno
la libro, kiu enhavis la tutan konon de la libroj petegis ne esti ronĝita de muso. Kaj la muso ridis
la mafio estas ne ekskluzive italia problemo nek afero de malfruiĝintaj kamparanoj aŭ de subevoluo en la suda Italio, sed eŭropa problemo
la marko de nematura homo estas ke li deziras noble morti por kaŭzo, dum la marko de matura homo estas ke li deziras humile vivi por kaŭzo
la mondo estas atestanto de terura krimo kontraŭ la homaj rajtoj en Gaza Sektoro, kie miliono kaj duono da homoj estas malliberigataj kun preskaŭ neniu alirejo al la ekstera mondo. Tuta loĝantaro estas brutale punita
la mondo ne estas spektaklo, sed batalkampo
la morala temo ekzistas antaŭ longe, sed nun ĝi iĝis la plej grava politika temo ĉar de ĝia solvo dependas la reakiro de fido je institucioj, la efektiva landa regebleco kaj la subteno de demokrata reĝimo
la neeblaj aferoj estas pli facilaj ol la malfacilaj
la nuna muziko estas direktata de bankieroj kaj kontistoj: estas inklino absolute batalenda
la nuntempaj Donkiĥotoj ne batalas kontraŭ sed por ventomuelejoj
la persono kiun oni plej timas kontraŭdiri estas oni mem
la plej evidenta signo ke oni trovis veron estas la interna paco
la plej malaminda aĵo estas ne simple morti, sed voli morti ne trafante tion
la plejbonon de la vivo oni ne serĉas, sed trovas
la posedantoj de ĉi tiu lando scias la veron: tio nomiĝas la usona sonĝo, ĉar vi devas esti dormanta por kredi tion
la rajtoj de bestoj antaŭvenas tiujn de religioj
la Ŝtato estas mi
la unua mafio batalenda estas tiu en ĉiu el ni. Ni estas la mafio
la vera universitato havas neniun precizan lokon. Ĝi posedas neniun propraĵon, pagas neniun salajron nek ricevas neniun materialaĵon. La vera universitato estas mensstato
la vortoj, kiuj ofendas, estas la hurlado de nia nesciado
lasu min emisii kaj kontroli la monon de nacio, kaj mi zorgas ne pri kiu faras ĝiajn leĝojn
Lasvegaso ofendiĝus se oni komparus ĝin kun Wall-Street. En Lasvegaso la homoj scias, kio estas la probabloj. En Wall-Street ili manipulas la probablojn, dum vi borsludas
lingvo estas nur redukto de penso al sia plej simpla formo
mafio havis komencon kaj havos finon
malkonfirmo estas novaĵo publikigita dufoje
malpermeso okazigis nenion krom problemojn
memoroj estas kiel vino, kiu dekantiĝas ene de botelo: ili restadas klaraj kaj la sedimento staras sur la fundo. Ne bezonas skui la botelon
mi bezonas esti bezonata
mi esperas ne maljuniĝi ĝis religianiĝo
mi estis kontraŭkomunista, kiam estis komunistoj
mi kredas ke, tiel longe kiam estas abundo, malriĉeco estas malbono
mi kredas, ke la plej grava afero en la mondo ne estas kie ni staras, sed kien ni moviĝas... kelkefoje ni devas navigi kun la vento kaj alifoje kontraŭ ĝi, sed oni devas navigi, ne drivi nek ĵeti la ankron
mi min dediĉis por esplori la vivon, kaj mi ne scias, kial nek por kio ĝi ekzistas
mi ne deziras esti sola, mi deziras esti lasita sola
mi ne estas pesimisto. Rekoni malbonon, kie ĝi ekzistas, estas miaopinie formo de optimismo
mi ne povas ŝanĝi pasintecon sed mi povas ŝanĝi miajn memoraĵojn
mi pensas, ke Kissinger estas la plej okulfrapa militkrimulo liberece en la mondo
mi ŝatas tiom Germanion, ke mi preferas kiam ĝi estis du
mi ŝatus vidi la pastrojn edzigitaj, kaj ne nur la aliseksemulojn
mi uzas la partiojn tiamaniere, ke mi uzas la taksiojn : mi enveturiĝas, mi pagas la kurson, mi elveturiĝas
mi vidis la sciencon, kiun mi adoris, kaj la aviaron, kiun mi plejŝatis, detrui la civilizacion, al kiu mi esperis, ke ili servu
mia optimismo baziĝas sur la certeco, ke tiu civilizacio baldaŭ disfalos. Mia pesimismo estas pro ĉio, kion ĝi faras por kuntiri nin en sian falon
mia vidpunkto pri la naskolimigo estas iom perturbita pro la fakto, ke mi estas la sepa el naŭ infanoj
milito estas serĉi pacon verŝante sian sangon. Paco estas daŭrigi batali sen verŝi sangon
mono estas la patrina lakto de politiko
monogamio estas invento de nia okcidenta civilizado por doni certan, kaj mi povas aldoni singardeman, ordon de sociaj institucioj. Ĝi neniel taŭgas por la homa naturo. Mi defias iun montri al mi veran monogamiulon
multaj homoj preterlasas la etajn ĝojojn esperante trovi la grandan feliĉon
multe da niaj politikistoj estas nekapabluloj. La ceteruloj estas kapablaj je ĉio
multe da sociala historio de la okcidenta mondo, dum la tri pasintaj jardekoj, estis historio anstataŭigi tion, kio funkcias, per tio, kio aperas bone
ne estas eksterleĝaj infanoj, nur eksterleĝaj gepatroj
ne estas kono kiu mankas. Tio, kio mankas, estas kuraĝo kompreni kion ni scias kaj alveni al konkludoj
ne estas la plej forta speco, kiu postvivas, nek la plej inteligenta, kiu postvivas, sed la plej adaptiĝebla
ne estas vere, ke pluvaj tagoj estas la plej malbonaj; ili estas la nuraj tagoj, en kiuj vi povas paŝi tenante la kapon alte, eĉ kiam vi estas ploranta
ne malpli elokvenca iafoje estas silenti ol paroli
ne multe gravas kun kiu oni edziniĝas, ĉar oni certas ekscii sekvontan matenon, ke estis alia persono
ne voĉdonu, tio nur kuraĝigas ilin
necesas granda kvanto da scio por konscii sian propran senscion
neniam dubu, ke grupeto de pensoplenaj kaj sindonemaj homoj povu ŝanĝi la mondon
neniam juĝu libron tra sia filmo
nenio ekzistas krom atomoj kaj malplena spaco. La cetero estas opinio
nenio estas neebla por homo, kiu ne devas fari ion per si mem
nenio estas tia kia socio. Estas viraj kaj virinaj individuoj kaj estas familioj. Neniu registaro povas agi krom per homoj, kaj homoj devas unue zorgi pri si mem
nenio tiom malriĉigas kiom monavideco
neniu estas tiel juna, ke li ne povu morti hodiaŭ
neniu kombas min tiel bone kiel vento
neniu konsultas vortaron antaŭ ol paroli
neniu kuracisto povas promesi tutan resaniĝon, certe ĉiu kuracisto kapablus promesi plenan kuracadon de la paciento
neniu povas sentigi vin malsupera sen via konsento
neniu registaro povas esti longe sekura sen grandega opozicio
nepre memoru, ke avareco ĉiam estis la malamiko de virto; malofte povas akiri bonan reputacion iu, kiu sin fordonas al multaj gajnoj
ni estas tio, kion ni pretendas esti; do, ni devas atenti tion, kion ni pretendas esti
ni havas la plej bonan Kongreson, kiun mono povas aĉeti
ni ne povas leĝigi drogtrafikon ĉar estas ege tro da mono en ĝi
ni tutmondigis cirkarton sed ne panon
nun ni estas ĉio, kontraŭ kio ni luktis je la dudeka jaro
nunaj partioj estas precipe maŝinoj por povo kaj klientismo
nur kleraj homoj amas lerni; nesciuloj preferas instrui
nur post la faligo de la lasta arbo, nur post la venenigo de lasta rivero, nur post la kapto de la lasta fiŝo, nur tiam oni rimarkos, ke monon oni ne povas manĝi
nur se vi vojiras sur la sunsubira bulvardo, vi povas renkonti aŭroron
nur tiuj, kiuj aŭdacas ege malsukcesi, povas ankaŭ ege obteni
oni devas esti optimisto por esti Demokrato, kaj humuristo por ĝin daŭrigi
oni kredas, ke oni regas la vortojn, sed estas la vortoj kiuj regas nin
oni ne povas diri, ke civilizacio ne antaŭeniras, ĉar en ĉiu milito oni mortigas novamaniere
oni ne scias kiu malkovris akvon sed certe ne estis fiŝo
oni ne tradukas skribaĵojn, oni tradukas tion, kiun aŭtoro volis diri; tial komputiloj ne atingas traduki
oni povus diri ke libereco estas io kiel svaga. Ĝia manko ne estas tia
oni respektas nur la homajn rajtojn de la laŭleĝaj personoj
optimisto estas sinjoro, kiu kredas ke sinjorino jam ĉesigis sian telefonan konversacion tial, ke ŝi diras \'ĝis revido\'
paroli estas traduki, aŭskulti estas traduki, legi estas traduki, skribi estas traduki, pensi estas traduki. Ĉiuj tradukas, krom kelkaj tradukistoj
paron estigas tri personoj, el kiuj unu momente ne ĉeestas
patrio estas ĉie, kie oni bone estas
pelto: haûto kiu ŝanĝas beston
pensoj regresas, objektoj progresas
pento estas la firma decido ne lasi spurojn venontan fojon
per edukado ni decidas ĉu ni sufiĉe amas niajn gefilojn por ne forĵeti ilin el nia mondo kaj lasi ilin je ilia sorto, nek forpeli el iliaj manoj ŝancon entrepreni novan aferon, ion, kion ni ne antaŭvidis, sed antaŭe pretigi ilin por la tasko renovigi la komunan mondon
perfidulo estas tiu, kiu forlasas sian partion por enskribiĝi en alian ; kaj konvertito tiu, kiu forlasas tiun alian por enskribiĝi en la vian
Pli bone senlace paŝi ol sendaŭre troti
plidaŭras ne la vivo sed la maljuniĝo
poezio estas, kiel pano, ĉies
politikisto estas homo, kiu oferos vian vivon nome de sia lando
politikistoj estas la samaj ĉie. Ili promesas konstrui ponton eĉ tie, kie ne estas rivero
politikistoj estas personoj, kiuj, kiam ili vidas lumon al la fino de la tunelo, eliras kaj aĉetas ankoraŭ pli da tunelo
politiko estas la nobla arto akiri voĉojn el la malriĉuloj kaj monrimedojn el la riĉuloj, promesante protekti unu el la alia
pri valoroj: monon ni tenas en monkesto, kaj sonĝojn... en tirkesto
problemo de politikaj ŝercoj estas ke ili estas elektitaj en oficon
proprieto monopoligata aŭ posedata de malmultaj estas plago por homaro
realo estas iluzio pro manko de alkoholo
religioj estas la plej potencaj armiloj, kiujn Diablo ĉiam elpensis
renkonto inter du eminentuloj estas kiel kontakto inter du kemiaĵoj : se reakcio okazas, ambaŭ transformiĝas
rilate la bestojn, ĉiuj homoj estas nazioj; por ili estas ĉiama Treblinko
Satano estas pli saĝa nun ol antaŭe kaj tentas per riĉigo anstataŭ malriĉeco
scienco ne estas perfekta, sed tio ne signifas, ke vi bezonas religion
se estas eble donaci organojn por savi vivon de malsanulo, kial ne donaci proteinojn por savi malsatulojn?
se israelanoj ne volas troviĝi akuzataj esti nazioj, ili devus simple ĉesi agi kiel nazioj
se oni devas aludi partion kiel terorista Ŝtato, oni aludus Israelan estraron ĉar iliaj anoj estas la gentoj, kiuj amasbuĉas sendefendajn kaj senkulpajn arabojn en okupitaj teritorioj
se vi ne estas preta erari, neniam vi trafos ion originalan
se vi parolas al homo en lingvo, kiun li komprenas, tio iras en lian kapon. Se vi parolas al li en ties lingvo, tio iras en lian koron
se voĉdonado ŝanĝus ion, ili kontraŭleĝigus ĝin
sen Saddam, la mondo pliboniĝis. Kiel ĝi estus sen Bush?
sin distri signifas preskaŭ ĉiam ŝanĝi la manieron de sin enui
sklavo havas nur mastron. Ambiciulo havas tiom, kiom da homoj estas utilaj por lia riĉaĵo
socialismo povas alveni nur bicikle
sole estas sen virto tiu, kiu ne volas ĝin
sufiĉe da drogo en sportoj: malpermesu testojn!
televido faris multe por psikiatrio, diskonigante informojn pri ĝi, same kiel kontribuante al ĝia neceso
temas pri klasbatalo, mia klaso estas gajnante, sed ĝi ne devus gajni
tentoj, kontraŭe al oportunaĵoj, ĉiam prezentiĝas duafoje
tiel bela estis ŝi, ke oni malpermesis al ŝi proksimiĝi al la Pisa-turo
tio, kio estas nutraĵo por iuj, estas amara veneno por aliaj
tio, kion ni havas kune estas, ke ni ĉiuj estas diferencaj unu la aliaj
tradukado estas eksperimento, kiu ofertas kaj trudas la plej eble malrapidan legadon, preskaŭ piedtrairon de la fizika spaco de la teksto kun ties valoj, ebenaĵoj kaj montoj
tragika indikilo pri la valoroj de nia civilizo estas ke ekzistas neniu negoco pli bona ol milito
tro multe da tio, kion oni nomas \'edukadon\', estas iomete pli ol multekosta izolado disde realo
tuj post kiam oni parolas fremdan lingvon, la esprimoj de la vizaĝo, de la manoj, la lingvaĵo de la korpo ŝanĝas. Jam oni estas iu alia
turismi estas vojaĝi malproksimen por serĉi deziron reveni hejmen
unu el la unuaj devoj de la kuracisto estas eduki la homamason por ne sorbi medicinaĵojn
urboplanismo estas ekokupo de la vivmedio fare de kapitalismo, kiu, disvolviĝante logike laŭ absoluta regado, povas kaj devas nun refari la tuton de la spaco kiel sian propran dekoron
usona simio, post kiam ĝi ebriiĝis pro brando, neniam plu tuŝos tiun ĉi; do ĝi estas pli saĝa ol la plejmulto da homoj
venos tago kiam bildoj anstataŭos la homon kaj ĝi ne plu bezonos esti, sed rigardi. Ni ne plu estos vivantoj sed vidantoj
vera sukceso estas iĝi la plej eble bona persono
vi trovos pli en arbaroj ol en libroj. Arboj kaj rokoj vin instruos pri tio, kion neniu majstro instruos
vino grave malutilas al la (mensa) sano de tiu kiu ne gxin trinkas
virinoj ŝatas neparolemajn virojn, ĉar pensas ke tiuj viroj ilin aŭskultas
vivi estas danĝere
vivo ne estas sufiĉe granda por enhavi ĉion, kion niaj deziroj kapablas imagi
vojaĝi nur taŭgas por pli ami nian naskhejmon
vortoj havas la valoron, kiun donas al ili la aŭskultanto